Tiahuanaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sunpordego en Tiahuanaco

Tiahuanaco (aŭ Tiwanaku) estas loko situanta sur la montara ebenaĵo en alteco 3800 m.s.m., 20km sude de la lago Titikako kaj 44km okcidente de La Paz en Bolivio, apud kiu troviĝas ampleksaj ruinoj de antaŭhistoria urbo kaj grava kulta centro, travivinta la pintan periodon de sia gloro inter la jaroj 450 kaj 900 de nia erao. La ruinoj montras kulturan kaj politikan evoluintecon de tiu ĉi civilizo, kiu diferenciĝas de ĉiuj aliaj antauhispanaj imperioj en Ameriko.

Temas pri la unua vera urba setlejo trovita en Andoj. Tial ĝi estis en la jaro 2000 enskribita al la listo de Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Tiaŭanako en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma la ĉiĉerono kiu vidigas la gravon de Tiaŭanako:

Citaĵo
 
Ambaŭ trans Nazkaj strekoj, la bestfigure liniaj,
celas Tiaŭanakon, sur altebeno situan:
-Jen Akapana Turo, kaj la platformo kolona
de la Kalasasaja, kie Pordego de Suno
elstaras ĉe la Puma-Punku kaj Reĝa Sidejo,
kun bustoj monolitaj, migdalokule rigardaj.[1] 

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 127.