Patristiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Patristiko estas vorto forĝita de la luterana[1] teologio de la 17-a jarcento por indiki la atestaĵojn de la Patroj de la Eklezio ĉirkaŭ la dogmoj; ĝi desegnas la studon de la unua periodo de la kristana penso, kaj la kristanan penson mem de tiu periodo, kiu etendiĝas de la fino de la apostola epoko ĝis karolida epoko. La pensuloj de la Patristiko kontruis la majstrajn liniojn de la teologia scienco de kristanismo uzante kiel rimedojn konceptojn jam ellaboritajn en la klasika filozofio; el tio, kvankam ĝia intereso estis prefere teologia, ĝia ligo kun la historio de la filozofio. En tiu aktivado la ero pli elstara apartenas al la patristika greka, kiu tial kutime estas multe konsiderata (en la patristiko latina emerĝas preskaŭ nur Aŭgusteno el Hipono, sed estas mondo tute propra); ĝi, produktanto de verkoj kiuj egalrangas, nivele de literaturo kaj doktrino, kun tiuj de la klasika Grekio, devigas establi (kiel cetere ankaŭ, respektive, por la latina patristiko precizan demarkacion inter la religio greka kaj la kulturo greka. La 4a jarcento donis al la Patristiko iujn el plej elstaraj figuroj, tiel ke paroli pri diversaj “renaskiĝoj” de tiu kultura fenomeno.

Patristiko estas konsiderita parto de la teologio kaj de la filozofio, kaj distingiĝas el Patrologio kiu interesiĝas pri vivo kaj aktivaĵoj de la Patroj de la Eklezio, kaj, pro afineco de materio, ankaŭ pri pensmaniero de antikvaj kristanaj verkistoj.

Patristiko de la diversaj epokoj[redakti | redakti fonton]

Tiuj epokoj estas tri:

  • ĝis 200: ĝi sin dediĉis al la defendo de kristanismo kontraŭ ĝiaj kontraŭuloj (tipe Justino Martiro)
  • ĝis 450. Estas la periodo en kiu naskiĝas, male, la grandaj sistemoj de kristana filozofio (tipe Klemento el Aleksandrio kaj Aŭgusteno)
  • ĝis la 8-a jarcento. Patristiko fariĝas repriellaboraĵo de doktrinoj jam formulitaj kun, tamen, originale reformistoj tipe Anicio Manlio Torquato Severino Boecio

Kontaktoj de la Patroj kun la tiamaj filozofiaj pensadoj[redakti | redakti fonton]

La unuaj kontaktoj de la Patroj kun tiutempa filozofio, precipe platona, okazis ĉirkaŭ la duonon de la 2-a jarcento entreprene de apologiistoj, ne estinte eĉ ne formulita la bezono rilati kun la filozofio flanke de la apostolaj patroj.

Temas unuatempe pri Justino Martiro, Aristido kaj Teofilo el Antioĥio al kiuj posteulas, laŭ tempo kaj laŭ filozofia graveco, latinaj apologiistoj Minucio Feliĉo, Tertuliano (pli jurista ol filozofo), Arnobio la Malplijuna kaj la retoro Laktancio. Tiuj ĉi aŭtoroj agnoskas elementojn laŭveraj en la greka filozofio kaj engaĝiĝas ilin harmoniigi kun la datumoj de la kristana revelacio. Ili rebatas, stilante pli polemike ol konstrue, kontraŭ la atakoj de tiuepokaj intelektuloj (Frontono, Lukiano, Kelso ktp.). Ne mankis apologiistoj, kiel la siria Taciano, kiuj sendistinge komdamnis la tutan amplekson de la pagana filozofio.

Ĉe la fino de la 2a jarcento kun Klemento de Aleksandrio kaj pli kun Origeno, la kontaktoj laŭiras la vojon kiu estos decida por la kristana penso: utili la homan saĝon por ellabori la sistemigon de la “superracia” saĝo revelaciita; kaj provas pruvi la historian kaj racian fundamenton de la Revelacio mem. Kaj tra tiuj vojoj adresiĝis la posteulaj centoj de Patroj de Eklezio kaj kristanaj verkistoj.

Filozofiaj pozicioj de la Patristiko[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 3a jarcento la Patroj, serĉante kontaktpunktojn inter la filozofio kaj kristanismo, kultivis prefere teodikeon, kosmologion, la platonan etikon kaj la psikologion (tiun lastan inspiriĝintan ankaŭ el stoikuloj). Kun la Platonanoj, la grekaj Patroj asertis la naturan koneblecon pri la ekzisto de Dio, sed samtempe ekzaltis la transcendon de la dia naturo, kiu, ĝuste pro tio ke ĝi estas nepridirebla, ne povas havi nomon, ne estante la nomo la signo surfaciganta la naturon de la adresatoj. Tiu koncepto grave influis sur la teologian signifon de la vorto Theós (Dio). Kun la Platonanoj la Patristiko insistis sur la aktuala kaj detala agado de la Dia providenco, reduktita al minimumo ĉe la Aristotelanoj: per ĝi la Patroj batalis fatalismon kaj astrologion kaj ĝenerale politeismon. La monoteismo akordiĝis, ĉe la Patroj, kun la konstato pri la peko, kies unika responsulo estas la libera volo de la kreitaĵo. Tiu libera volo estis energie konfesata.

Alegoriismo de la pribiblia patristika ekzegezo trovis sian apogilon en la platona kaj gnostika teorioj laŭ kiuj ĉiuj aĵoj kaj ĉiuj seneblaj okazaĵoj estas simboloj de spiritaj kaj kaŝitaj aferoj. La elaĉeto mem estas konsiderata ĉe Aleksandrianoj kaj Kapadokianoj prefere subaspekte de nia “diigo” pere de la graco de Kristo jam detruita de la peko. Plaĉis al kelkaj Patroj rigardi al la korpo kiel platonmamiere karcero por la animo. La tuta patristika asketo havas kiel unuan stadion la purigadon el pasioj ĝis atingado de tiu regado kiu jam esprimiĝi en la stoikisma Apatio.

La homa naturo estis la konstanta temo por diversaj Patroj kiuj adheris al la platona teorio de la trikotomio (korpo, animo, spirito) kaj ĝis Sankta Maksimo la Konfesanto konsideris, kiel fidindaj platonanoj, la korpon kaj la animon kiel du malsamajn naturojn kompletajn unuiĝintajn en la unika persono de la homo. Estis ankaŭ, foje, allasata la stoikista doktrino de la nepalpebla materio de la animo, rezervanta nur al Dio la kompletan senkorpecon. La platona influo videblas ankaŭ, precipe ĉe Origeno kaj Evagrio el Ponto, rilate la esencon de la celo kaj feliĉo por kristano: ĝi staras en la (theoria) kontemplado pri Dio.

La patristika heredaĵo estis ricevita de la skolastikuloj.

Voĉoj kurilataj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La unua estis la luterano Johann Gerhard

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Patrologia Latina

Patrologia Greca

[1]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Katolikaj enciklopedioj

[2]

Jacques Paul Migne, Latina Patrologio

Jacques Paul Migne, Greka Patrologio

Enciclopedia Filosofica, Centro studi filosofici di Gallaratem Lucarini, 1982, vol. VI.