Algazelo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Abū Ḥāmid Muḥammad ibn Muḥammad al-Ghazālī (1058-1111) (persa lingvo: ابو حامد محمد ابن محمد الغزالی), aŭ Algazelo en Esperanto, estis naskiĝinta kaj mortinta en Tuso (Ĥorasano) en Persio. Li estis islama teologo, juristo, filozofo, astronomo, mistikulo, kaj restas kiel unu el la plej konataj pensistoj de Sunaismo. Li estas konsiderata pioniro de la metodoj de dubado kaj skeptikismo. En unu de liaj ĉefaj verkoj, La nekohereco de filozofoj, li ŝanĝis la direkton de frua islama filozofio, formovante ĝin de islama metafiziko influita de helena filozofio, al filozofio bazita de kaŭzo kaj efiko determinita de Dioanĝeloj.

Enhavo

[redakti] Biografio

En Nejŝaburo Algazelo estis la lernanto de Al-Ĝuvajni ĝis la morto de tiu en 1085. Poste Algazelo lokiĝas ĉe la selĝuka veziro Nizam al-mulka, kiu nomumis lin en 1091 la instruisto de fikho en la madrasa Nizamija, fondita mem en Bagdado. En 1095, post la murdo Nizam al-mulka fare de sepimamismoj, la filozofo forlasis Bagdadon pretekste ke li intencas fari la haĝon. Travivinte en Damasko, Tuso kaj aliaj urboj 11 jarojn, en 1106 Algazelo akceptis la inviton fare de Fahr al-mulka (la filo de Nizam al-mulka kaj tiutempe la veziro de la selĝuka sultano Ahmad Sanĝar) kaj ekinstruis en madrasa Nizamija en Nejŝaburo. Antaŭ nelonge de la sia morto la filozofo revenis en Tuso.

[redakti] Filozofio

Same kiel falasifa Algazelo dividis homojn, laŭ la niveloj de la iliaj kapabloj por ekkono, je la du partojn: "vastan publikon", "amason" (al-’amma, al-’avamm) kaj "elektitojn" (al-hassa). Al la unuaj li rilatigis ordinarajn kredantojn, kiuj blinde sekvas religian tradicion. Por ke ne konfuzi tiujn, ne oni povas doni al ili la simbol-alegorian interpreton de sakramentaj tekstoj. Ankaŭ al tiuj rilatas mutakallimoj, kiuj en siaj interpretojn deiras el dialektikaj (en la aristotela senco) tezoj kaj la funkcio de kiuj devas esti limigita per la defendo de dogmoj de islamo. Fojfoje Algazelo eligis mutakallimojn en la aparta kategorio de kredantoj, kiu iom altiĝis super ordinara amaso.

Al la dua kategorio li alkalkulis (ofte en maskita formo) antaŭ ĉio filozofojn (falasifa), kiuj estas strebantaj konceptu veron pere de pruvoj, baziĝintaj sur kredindaj antaŭtezoj. Krome al la elektitoj Algazelo rilatigis sufiistojn, kiuj aliras al la monisma opinio al estado pere de intuicio, sed ne logikaj pruvoj. Praktikan utilon de la sufiismo li vidis en ties direkteco al la etika perfektiĝo. Samtempe Algazelo refutis la pretendojn de sufiistoj pri la ontologia integreco kun Dio, agnoskinte la "integrecon" nur kiel la simbolo de la konceptado de Dio per la plej alta ekkona forto — la intelekta intuicio.

[redakti] Verkoj

Verkoj de Algazelo ruse

[redakti] Sufiismo

[redakti] Filozofio

  • Intencoj de filozofoj 1094, (Makasid al-falasifa, arabe: مقاصد الفلاسفة), La parafrazo de la filozofio Aviceno
  • Memrefuto de filozofoj (Tahafut al--falasifa, arabe: مقاصد الفلاسفة)
  • (arabe: (معيار العلم (مقدمة تهافت الفلاسفة)

[redakti] Teologio

  • 1108 (Al-Munkid min al-dalal, arabe: المنقذ من الظلال)
  • La meza vojo de teologio 1095 (Al-iktisad, arabe: الاقتصاد في الاعتقاد)
  • La letero el Jerusalemo, 1097 (al-Risala al-Kudsija)
  • Kvardek ĉapitroj pri la principoj de la kredo (Kitab al-arbajin fi usul al-din)
  • Mizan al-hamal, 1095 (arabe: ميزان العمل)
  • La kriterioj de la diferencigado de islamo de harezaj doktrinoj (Maskita malfeliĉo), (Fajsal al-tafrik bajna al-islam va al-zandaka, arabe: فيصل التفرقة بين الإسلام والزندقة)

[redakti] Ŝario (islama juro)

  • La fundamentoj de islama juro, 1109 (al-Mustasfa min ’ilm al-usul)

[redakti] Logiko

  • The Standard Measure of Knowledge, 1095, Mi’jar al-’ilm
  • La veraj pesiloj, 1096, (Al-Kustas al-Mustakim, arabe: القسطاس المستقيم)
  • Mihakk al-nazar f'l-mantik, 1095, (arabe: (محك النظر (منطق)

[redakti] Aliaj verkoj

  • (arabe: المستصفى في علم أصول الفقه)
  • (arabe: الوجيز في فقه الإمام الشافعي)
  • (arabe: الوسيط في المذهب)
  • (arabe: فضائح الباطنية)
  • (arabe: التبر المسبوك في نصحية الملوك)
  • (arabe: ايها الولد المحب)
  • (arabe: شفاء الغليل في بيان الشبه والمخيل ومسالك التعليل)
  • (arabe: المنخول في علم الأصول)


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj