Kalam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La araba Kalām (كلام ) en si mem designas "vorton, paroladon, lingvaĵon". La esprimo ʿilm al-kalām (Arabe:عل لكلام}}) en la islama kulturo indikas, tamen, la sciencon rilatan al kalām Allāh (vorto de Dio) – egalsenca al Logos aŭ al Verbo evangelia – kaj, do, referencas al teologio spekulativa.

Studo pri la vorto de Dio[redakti | redakti fonton]

Pro la fakto ke Dio (Alaho) konigas sian volon (kiu identiĝas kun la Bono) nur pere de la Revelacio – manke de kiu, la homaro havus neniun eblecon orientiĝi, ĉar ĝi disponus nur pri eraremaj sensoj kaj pri limigita inteligento – tio dirita de Dio (en la Korano) ricevas fundamentan valoron. Studi nome la dian Vorton signifas Lin koni, kvankam nur rilate la aspektojn faritajn objektojn de la Revelacio mem.

Tia aliro al vorto de Dio kaj al ĉio dia kaptebla en la universo ne ĉiam kunhavas sufistoj kiuj privilegias, male, "personan" alproksimiĝon al Dio, progresivan asketecon kiu celas kunfluigi sian “ŝajnan” Eston en la Unikan vere ekzistantan. Sed Kalam daŭrigis divolviĝi kaj influi en la islamaj socioj

La fakto ke la Korano estis ĉiam difinita "vorto de Dio" kondukis al akrega konfronto (ne ĉiam limigita al pura teoria diskuto) pri la kreitiĝo de la islama Korana teksto. Vidpunkte pure teoria ĉio puŝis kredi ke ĝi estis kreita de Dio por la homoj certamomente de la historio de la ekzisto de la homaro; sed kontraŭ tiu tezo de la kreitiĝo de la Korano (konfesata ekzemple, kiel fundamenta marko de propre teologiaj rezonadoj, ĉe Mutazilismo) kiu pli intensiĝis sur la tezoj de Kalam, moviĝis kaj Ahmad ibn Hanbal, kaj Abu l-Hasan al-Ash'ari. Tiuj ĉi subtenis ke, ĝuste ĉar "vorto de Dio", la Korano povas esti nenio alia ol eterna (a parte ante) antaŭ la reveliĝo al la homo, pro tio ke ne allaseblus ke iu dia atributo estus kreita de la Esto kiu ĝin ontologie posedas.

Utilas rimarki ke simila rezonado estis jam profitita ĉe judismo kiu, fakte, en Midraŝoj (komentoj) pri la libroGenezo, asertis ke "antaŭ ol la mondo estis kreita "estis kreitaj sep aferoj, inter kiuj la Torao kaj la Templo,[1] dedukante el la versego 8, 22 de la Proverba ero 8,22-30: La Eternulo min (t.e. la Torao) formis en la komenco de Sia Agoj, antaŭ ol li faris iun ajn el siaj plej antikvaj verkoj”.[2]

Ankaŭ en kristanismo svarmis la ideo ke la saĝo, peronigita, kunekzistas kun Dio kaj “ludis de komence antaŭ li” kaj estas eterna kiel li: kaj tiu saĝo ne estas identigata kun biblia dia vorto kiu estas ja jes tuta de Dio sed ankaŭ tute de la homo. Laŭ la kristanaj teologioj la Biblio estas tuta dia vorto kaj tuta homa vorto: la homo estas asociita kun ĉiuj siaj apartaĵoj, stiloj, pasioj kaj lingvakreemo kaj mitemo ktp. Tio certe generas ekzegezon malsimilan ol tiu taŭga por islamo: rilate la Koranon: tiu devas esti verki perfekta ĉar rekte donita de Dio. Sume la biblia dia revelacio realiĝas en la tempo, kreiĝas en la tempo ankaŭ se ĝi parolas pri aspektoj eternaj en Dio. (vidu la unuan ĉapitron de la Evangelio laŭ Johano.

La mutakallimūn, tio estas la teologaro, estas konsiderita la elstara epigonaro inter la "spertuloj pri religiaj sciencoj" sed ofte en polemika kontrasto kun la filozofoj laŭ kiuj homo povas malkovri ankaŭ per la instrumento de la homa racio ĝis aŭtomone krei specon de natura teologio”.
Ĉi rilate la islamaj teologoj dividiĝis en du grupoj: la dogmuloj kune kun mutakallimūn, kaj la malpli dogmuloj inter kiu oni nombras al-Ghazālī (1058-1111), kiu estis unu el la plej influaj islamaj pensistoj de ĉiuj tempoj. Tiu lasta grupo lasis pli ampleksan spacon al la efika interveno de la homa recio.

Ĉe la fino de la 11-a jarcento, disputo inter teologoj originita el diversaj opinioj rilate la diajn atributojn, estigis serion da reciprokaj akuzoj pri senfidemo malinsentigante kaj madisvantigante la studon pri kalām.[3]

Historiaj disvolviĝoj[redakti | redakti fonton]

Marĝene de tiu disputo kie foje Kalam celas vidi la vorton de Dio identigata kun la dia esenco, aliaj teologaj problemoj generiĝis ekde la 7-a jarcento en la kampo de la doktrino de la savo kaj de la justigo. La problemo estis: ĉu la pekulo perdas ankaŭ la staton de kredanto kaj do povas esti indikata kiel destinita al kondamno, aŭ ĉu li konservas la fidon, kaj do ankaŭ tiun staton, ĉar lia sorto estas konata nur de Dio al kies fina juĝo apartenas la verdikto? (La subtenantoj de tiu lasta tezo, estis difinitaj murgitoj).

Alia disputita temo koncernis la fizionomion de Dio, kiu kaŭzis la elmerĝon de pensfluo antropomorfisma (surbaze de koranaj pasaĵoj priskribantaj Alahon kiel grandan ĉielan sinjoron kiu sidas en trono, vidas, aŭdas, regas kaj premias donante virgulinojn ktp), kaj alia, male, neganta ĉiun ajn eblecon atribui al Dio homajn trajtojn kaj konsekve interpretis tiujn pasaĵojn kiel alegoriaĵojn.

Tria problemo ekfajrigis la animojn: ĉu la dekretanta ago de Alaĥo en la mondo aktivas tiom forte ĝis nuligi ĉiun marĝenon de libero en la homo (el tio la nomo jabrita por tiuj [[Antaŭdestinismo|antaŭdestinistoj])?; aŭ ĉu restas iu marĝeno de individua memdecido por ke estu respektata la libera volo (kies pensfluo nomiĝis qadarita)?.

La temoj propraj de Kalam iupunkte de la historio devis konfrontiĝi kun la logikaj kategorioj de la greka filozofio iom post iom eniranta la rezonadon kaj esploron de kleruloj. La triumfo de la filozofio kuntrenis malpliiĝo de la kultura influo de Kalam.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. In principio (zorge de Giovanni Paolo Tasini), Roma, Città Nuova, 1988, p. 33.
  2. La saman versegon la esperanta versio tradukas tiel: “La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo, Antaŭ Siaj kreitaĵoj, tre antikve.
  3. "Creation and the Personal Creator in Islamic Kalām and Modern Cosmology", de M.B. Altaie, Department of Physics, Yarmouk University, 21163 Irbid, Giordania (pubblpublikigita en: "Humanity, the World and God, Studies in Science and Theology, Vol.11, 149-166, Lund University, Sweden 2008).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alessandro Bausani, L'Islam, Garzanti, Milano 1980
  • Carlo Saccone, I percorsi dell'Islam, EMP, Padova 2003
  • H.A.R. Gibb, Shorter Encycoledia of Islam, Leyden 1961
  • A. Campisi, Lessico della teologia islamica, Rubbettino, Soveria Mannelli 1994
  • I. Goldziher, Le dogme et la lois de l'Islam, Paris 1958
  • L. Gardet-M.M. Anawati, Introductin à la théologie musulmane. Essai de théologie comparée, Vrin, Paris 1981
  • J. W. Sweetman, Islam and Christian Theology, London 1947
  • A.S. Tritton, Muslim Theology, London 1947
  • M.S. Seale, Muslim Theology: a Study of Origins with Reference to the Church Fathers, London 1964
  • A.J. Arberry, Revelation and Reason in Islam, London 1971
  • G.E. Grunebaum (a cura),Theology and Law in Islam, Wiesbaden 1971
  • P. Morewedge, Islamic Philosophical Theology, Albany 1979
  • H.A.R. Gibb, 'La structure de la pensée religieuse de l'Islam, Paris 1950
  • A.J. Wensinck, The Muslim Creed. Its Genesis and Historical Development, London 1965
  • D.B. Mac Donald, Development of Muslim Theology: Jurisprudence and Constitutional Theory, New York 1965
  • M.M. Sharif (a cura), A History of Muslim Philosophy and Theology, Wiesbaden, 1966
  • R. Caspar, Traité de théologie musulmane, vol. I, PISAI, Roma 1987; vol. II: Le Credo, PISAI, Toma 1999
  • M. Arkoun, Essais sur la pensée islamique, Paris 1979
  • M. Cook, Early Muslim Dogma, Cambridge 1981
  • W. Montgomery Watt, The Formative Period of Islamic Thought, Edinburgh 1973
  • W. Montgomery Watt, Islamic Philosophy and Theology, Edinburgh 1987
  • W. Montgomery Watt, Islamic Creeds, Edinburhh 1994
  • W. Madelung, Religious Schools and Sects in Medieval Islam, London 1985
  • R. Arnaldez, Aspects de la pensée musulmane, Paris 1987
  • J. Van Ess Theologie und Gesellschaft in 3. und 4. Jahrhundert Hidschrah, 4 voll., Berlin-New York 1991-93
  • T. Nagel, Triumph und Scheitern des islamischen Rationalismus im 11. Jahrhundert, Muenchen 1988
  • T. Nagel, Geschichte der islamischen Theologie. Von Mohammed bis zur Gegenwart, Muenchen 1994
  • H. Wolfson, The Philosophy of the Kalām, Harvard University Press, 1976
  • A. Ventura, L'Islam sunnita nel periodo classico (VII-XVI secolo), in: (a cura di G. Filoramo) Storia delle religioni - Islam, Roma-Bari, Laterza 1995
  • A. al-Shahrastānī,Kitāb al-iqdām fī ʿilm al-kalām, Beirut: Dar al-Kutub al-ʿilmiyya, 2004
  • W.I. Craig, The Kalām Cosmological Argument, London and Basingstoke: The Macmillan Press Ltd., 1979

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Pri Kalam anglalingve.
  • [2] Franclingve pri Kalam.