Baldr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Praislande/pranorvege Baldr, novislande Baldur, novskandinave Balder, esperante Balduro: en nord-ĝermana mitologio unu el la filoj de Ódhinn kaj Frigg.

Baldr estis plej bona inter azoj; nenion malbonan oni povis diri pri li; tamen, liajn juĝojn oni ne obeis.

Edzino de Baldr estis Nanna; ilia filo nomiĝis Forseti.

En la mitologio, Baldr rolas nur en unu rakonto, kune kun sia frato Hodhr kaj la de la dioj adoptita giganto Loki, nome tiu pri lia morto.

Laŭ tiu mito, Baldr havis serion da malbonaj sonĝoj. Tiuj tre maltrankviligix la azojn. Ódhinn sidiĝis sur sia okkrura ĉevalo Sleipnir kaj iris al la mortintoregno de Hel. Tie li parolis kun mortintan sorĉistinon, kiu malkaŝis al li ke oni tie jam preparis loĝejon al Baldr, kies alvenon oni jam atendis.

Ódhinn reiris al Azbieno kaj rakontis. Lia edzino Frigg, la patrino de Baldr, rondvojaĝis en ĉiujn mondojn kaj petis ĉiun kaj ĉion promesi ne fari malbonon al Baldr; ĉiu kaj ĉio ja promesis.

Problemo solvita, ŝajne, kaj la dioj amuzis sin kunveninte kaj pafante kaj ĵetante al Baldr sagojn, lancojn kaj ŝtonojn; nenio ja vundis lin.

Loki tamen estis malamiko de ĉio bona. Li maskis sin kaj demandis al Frigg ĉu vere ĉio promesis. Ŝi respondis ke jes, kun nur unu tre eta excepto: malgranda visko (mistilteinn) ŝajnis al ŝi tro juna, por ke ŝi postulu de ĝi ĵurpromeson.

Do Loki eliris, plukis la viskon kaj faris el ĝi sagon. Reveninte al la dikunveno, li proksimiĝis al Hodhr, blinda frato de Baldr, kaj demandis al li kial li ne amuzas sin kun la aliaj. Hodhr respondis ke li ne povas vidi, do ne kapablas pafi aŭ ĵeti ion. Tiam Loki donis al li la viskosagon, helpis lin direkti la pafarkon; kaj tio kaŭzis la morton de Baldr.

Por la lasta vojaĝo de Baldr, oni metis lin en lian ŝipon Hringhorni. Ĝin oni devus sendi almare kaj bruligi, sed neniu povis movi ĝin. La dioj devis venigi la gigantinon Hyrrokkin, kiu venis rajdante sur lupo, kun vipuro kiel kondukrimeno. Ŝi ektuŝis la ŝipon, kaj ĝi tuj iris en la maron. Thórr volis mortigi ŝin per sia martelo, sed la aliaj dioj sukcesis per siaj petoj tion malhelpi.

La koro de la edzino de Baldr, Nanna, nun ne plu eltenis; ŝi mortis, kaj ŝian kadavron oni metis apud tiu de Baldr, kaj kiel tiu de la ĉevalo de Baldr. Ódhinn metis tien sian ringon Draupnir, fonto de senlima riĉeco, ĉar el ĝi falis ĉiun naŭan tagon naŭ aliaj ringoj, same pezaj kiel ĝi mem. En la orelon de Baldr Ódhinn flustris ion, sed neniu scias kion; tio estas unu el la eternaj enigmoj.

Fine Thórr benis la ŝipon per sia martelo, kaj ĝi ekbrulis.

Sed ne ankoraŭ la dioj kapitulaciis. Ódhinn havis alian filon, nomitan Hermodhr, kiun li sendis al Hel, kun ordono fari ĉion laŭ sia kapablo por revenigi Baldr al la vivantaro. Naŭ tagnoktojn li rajdadis, tra malhelaj valoj kaj trans la mortorivero. Veninte al Hel, li vidis ke Baldr jam vivas tie, bone traktata.

Hel diris al Hermodhr ke Baldr povos reiri, kondiĉe ke ĉiu kaj ĉio promesos priplori lin. Kaj tion faris ĉiu kaj ĉio, denove kun nur unu escepto: maljuna gigantino, kiu prezentis sin kiel Thokk, rifuzis, dirante ke Baldr faris al ŝi neniun plezuron, do ŝi verŝos por li "sekajn larmojn".

Kaj unu rifuzo sufiĉis por ke Baldr devu resti en Hel ĝis ragnarökr, post kiu li revenos, kune kun Hodhr, por regi la novan mondon.

En la praĝermana religio, venĝo estis sankta devo, por dioj same kiel por homoj.

Rekta mortiganto de Baldr estis Hodhr, lia frato, kvankam senintence, kio ne tre gravis laŭ tiamaj leĝoj. Nerekta mortiganto de Baldr estis Loki, kaj oni kredis ke Thokk estis fakte Loki maskita; do li kulpis ankaŭ al la daŭra foresto de Baldr.

Parte kulpis cetere ĉiuj dioj, ĉar ilia ludado donis al Loki lian ŝancon. Tial, neniu el ili estis taŭga persono mortigi Hodhr. Necesis naski novan venĝanton, kaj Ódhinn akceptis la taskon.

Troveblis gigantinon, nomitan Rindr. Per sia inventemo, Ódhinn sukcesis proksimiĝi al ŝi, kvankam ŝi estis bone gardita; kaj naŭ monatojn poste naskiĝis ilia filo Váli. Je la aĝo de unusola nokto, eĉ ne ankoraŭ lavinte la manojn aŭ kombinte la harojn, li sendis Hodhr al Hel.

Kie li estis same bonvenigita kiel Baldr, kaj el kie ili kune, kiel jam dirite, revenos post ragnarökr.

Ĉefa kulpulo tamen estis Loki. Li fuĝis al la torento de Fránangr, kaj tie, en la formo de salmo, li naĝis tien kaj reen en la rivero.

Iam, tamen, dum en homa formo, li komencis cerbumi kiel la dioj povus kapti lin, kaj rezulte de sia cerbumado, li inventis la fiŝreton.

Ĝuste tiam, li vidis la azojn proksimiĝi, haste ĵetis la reton enfajren, saltis en la riveron kaj salmigis sin. Sed kiam la dioj venis, la reto lasis spurojn en la cindro; do ili faris novan kaj tuj ekuzis ĝin.

La dioj eniris la riveron kaj iris suben, laŭ ambaŭ bordoj. Sed Loki restis inter du ŝtonoj, kaj la reto glitis super li.

La dioj sentis tion, fiksigis pezojn je la malsupro de la reto kaj provis denove. Loki naĝis antaŭ la reto ĝis la elfluo de la rivero en la maron. Li ne volis eniri salan akvon, do li turniĝis kaj saltis super la reton. Ankaŭ la dioj turniĝis kaj sekvis lin supren, sed nun Thórr iris en la mezo de la rivero, kaj kiam ili venis al loko kie Loki ne povis pasi, kaj li denove saltis super la reto, Thórr kaptis ĝin, kaj forte devis premi lian voston, poro ke Loki ne elglitu.

Kaj ekde tiu tago, ĉiuj salmoj estas malantaŭe maldikaj.

Tiel finiĝis la libereco de Loki. Denove en homa formo li estis kondukata al kavo, kaj kuŝigata sur tri akraj rokoj - sub liaj ŝultroj, koksoj kaj genuoj - kaj ligata per la intestoj de unu el siaj propraj filoj. Tiel li kuŝos ĝis ragnarökr.

Super li, la dioj pendigis serpenton, kies veneno devus gute fali en lian vizaĝon; sed lia edzino Sigyn tenas ujon super lia vizaĝo, por kapti la gutojn kaj mildigi lian doloron.

Sed foje la ujo ja pleniĝos, kaj ŝi devas flankeniri kaj malplenigi ĝin. Tiam Loki havas la venenon envizaĝe, kaj ege tremas, kaj tremigas la teron; tio estas la kaŭzo de tertremoj.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]