Helheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
"Odino rajdas en Helheim" (1908) by W. G. Collingwood.

Helheim, Hellheim aŭ simple Hel estas unu el la naŭ mondoj de la arbo Yggdrasil, en la nordia mitologio. Estas konata kiel regno de la morto kaj troviĝis en la regiono plej profunda, malhela kaj funebreca de Niflheim, alia el la naŭ mondoj. Ĝi estis regata de Hela, monstra filino de Loki, kaj la enirejo estis gardita de hundo konata kiel Garm. Helheim kaj Niflheim ofte rilatiĝas al la sama mondo, sed tio ne estas tia: Niflheim estas la regno de la malvarmo, la glacio kaj la malheleco ĉefe, kaj kvankam en ĝi ekzistas la morto kaj la perdiĝo, ili apartenas al Helheim, la ĉefurbo, iamaniere dirite, de la morto.

Al tiu ĉi mondo iris tiuj kiuj mortis pro malsano aŭ maljuniĝo, kaj post enirado tie eĉ la dioj ne povis eliri, pro la nefinebla, neelĉerpebla kaj netransirebla rivero Gjöll, kiun ĝi ĉirkaŭis.