Limbo (religio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Limbo.

En frua katolikismo, limbo (el la latina limbus, rando, bordo) estis postmorta loko rande de infero. Eksterpole, hodiaŭ la vorto aludas iun ne klare definitan staton inter pli konataj.

La 20-an de aprilo 2007, la romkatolika internacia komisiono pri teologio publikigis priajn konkludojn en deklaracio entenanta, ke limbo respegulas tro restriktan vidon de Savo kaj sekve ne devas esti prezentita en la Eklezia Instruo.

La vorto troveblas nek en Biblio nek ĉe "la Patroj de la Eklezio". Ĝi aperis en la 13-a jarcento el la skolastika pensaro, kiu diferencigas du limbojn, tiun de la Patriarkoj (limbus patrum) kaj tiun de la infanoj (limbus puerorum).

La limbo de la Patriarkoj laŭ la skolastika pensaro[redakti | redakti fonton]

La limbo de la Patriarkoj ricevas la animojn de la Justuloj, kiuj mortis antaŭ la resurekto de Kristo. La biblia referenco estas "la sino de Abraham" en la Evangelio laŭ Sankta Luko (16–22). Tiuj animoj, kiuj ne povis eniri paradizon sigelfermitan pro la prapeko, estis liberigitaj de Kristo dum la tagoj inter lia entombiĝo kaj lia resurekto. La skolastika tradicio baziĝas sur la Unua Epistolo de Sankta Petro (3–19), laŭ kiu Jesuo "predikis al la enkarceraj spiritoj".

La limbo de la infanoj laŭ la skolastika pensaro[redakti | redakti fonton]

La limbo de la infanoj ricevas la animojn de infanoj mortintaj ne baptitaj. Teologie ĝi respondas al la demando, kien iras tiuj animoj, kiuj ne meritas inferon, sed ne povas eniri paradizon pro la prapeko. Tiu demando, kiu leviĝis en fruaj kristanismaj tempoj, ricevis ne klaran respondon de la unuaj Patroj de la Eklezio.

Sankta Gregorio de Nyssa same kiel Sankta Gregorio de Nazianzo nur diris, ke por tiaj animoj ne estas postmorta suferado, nenion plu. Laŭ Augustin d'Hyppone, (Sankta Aŭgusteno), ekzistas neniu postmorta destino krom la infera kaj la paradiza: la animoj de infanoj ne baptitaj iras inferen, kaj pro tio Sankta Aŭgusteno firme instigis al frua bapto de la infanoj. Reage al pelagianismo, en la Konsilio de Kartago (418) li kondamnas la ideon de aparta postmorta loko por infanoj ne baptitaj.

Male, laŭ la skolastika pensaro, en la limbo de infanoj la animoj staras en intera stato, ne suferante inferon kaj ne ĝuante paradizon.

Limbo kaj la katolika dogmaro[redakti | redakti fonton]

La limbo ne apartenas al dogmo de la romkatolika eklezio, kaj katolikismo malmulte diris prie.

Kiam temas pri infanoj, kiuj mortis sen esti baptitaj, la Eklezio submetas ilin al la mizerikordo de Dio, kies volo estas Savo por ĉiuj homoj kaj kiu per la Filo diris "Lasu la infanojn veni al mi; ne malhelpu ilin", el la Evangelio laŭ Sankta Marko (10–14).

En 1984, kardinalo Ratzinger (papo Benedikto la 16-a ekde 2005), estis prefekto de la kongregacio por la doktrino de la fido, kiam li jam persone opiniis forlasinda la hipotezon de la ekzisto de limbo por infanoj. En 2004, internacia komisiono ekdiskutis prie. Dum la Plena Asembleo de oktobro 2006, de la 2-a ĝis la 6-a, ĝi deklaris ke "la ideo de limbo, kiel postmorta loko por la animoj de mortintaj infanoj ne baptitaj, povas esti forgesita sen kontraŭo al la fido". Tiu konkludo pri la limbo de la infanoj oficialiĝis en 2007:

Citaĵo
 Kredindas, ke Dio provizas al savo de tiaj infanoj, ĉar ili defakte ne povis esti baptitaj. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Dokumento de la Internacia teologia Komisiono. Itale