Kritono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Plato-raphael.jpg
Parto de serio pri:
Dialogoj de Platono
Fruaj dialogoj:
ApologioKarmidoKritono
EutifronoUnua Alkibiado
Hipiaso la GrandaHipiaso Minora
IonoLakesoLisis
Transiraj kaj Mezaj dialogoj:
KratiloEutidemoGorgiaso
MeneksenoMenoFedono
ProtagoroSimpozio
Lastmezaj dialogoj:
RespublikoFedro
ParmenidoTeeteto
Lastaj dialogoj:
TimeoKritio
SofistoPolitikisto
FileboLeĝoj
Diskutebla aŭtentikeco:
KlitofonoEpinomiso
LeterojHiparko
Minoo
Dua AlkibiadoTeageso
Ĉi tiu kesto: vidi  diskuti  redakti

Kritono (greke Κρίτων) estas nomo de rolulo kaj pro li de mallonga sed grava juneca dialogo de Platono. Ĝi estas konversacio inter Sokrato kaj sia maljuna kaj riĉa amiko Kritono pri la justeco (dikē), la maljusteco (adikia) kaj pri la taŭga respondo al la maljusteco. Sokrato asertas ke oni ne devas respondi al maljusteco per maljusteco, kaj rifuzas la financan helpon de Kritono por eskapi el la prizono. Tiu ĉi dialogo enhavas ĝermajn konsiderojn pri la socia kontrakto kaj pri la civila malobeo.

Enkonduko (43a-44b)[redakti | redakti fonton]

La dialogo komenciĝas, momenton antaŭ la sunleviĝo, per la veko de Sokrato en la silenta ĉeesto de Kritono. Kiam Sokrato esprimas sian surprizon pro la fakto ke la karcergardisto permesis enlasi tiel frumatene, Kritono respondas, ke li bone konas kaj eĉ ion donis al la gardisto.

Kritono havas malbonajn novaĵojn por Sokrato. Homoj kiuj venis el Sunio raportis pri la tiea alveno de la ŝipo el Delo, sekve morgaŭ nepre finiĝos la vivo de Sokrato. Sed Sokrato malkonsentas pro prognoza sonĝo kie virino en blanka vestaĵo diris al li: La trian tagon post nun atingos vin Ftian fekundan (Iliado 9, 363).

La paca stato de Sokrato forte kontrastas kun la malserena Kritono, kiu dezirus persvadi sian amikon, ke ne estas momento por interpreti sonĝojn, sed decida horo por fuĝi kaj savi la vivon.

Argumentoj de Kritono favore al la eskapado (44b-46a)[redakti | redakti fonton]

  1. Amikeco: se vi mortos, "mi perdos tian amikon kian mi neniam trobos".
  2. Misfamigo: se vi mortos, multaj homoj opinios, ke mi estas "homo kiu prefere havas monon ol amikon".
  3. Senriskeco: Kritono kaj la eksterlandanaj amikoj de Sokrato (Simmias el Tebo kaj Kebes) estas sufiĉe riĉaj ne nur por subaĉeti sen problemoj la gvardistojn, sed ankaŭ la antaŭvideblajn sikofantojn.
  4. Perfido al si mem: se Sokrato ne fuĝas, fakte klopodas ke okazu al li tio kion deziras siaj malamikoj.
  5. Perfido al siaj filoj: se oni havas filojn, oni devas subteni, prizorgi kaj eduki ilin.
  6. Honto al Sokrato kaj al siaj amikoj: se ili ne kapablas savi Sokraton, aperos kiel malnoblaj kaj malkuraĝuloj.

La ne tro filozofie rafinitaj argumentoj de Kritono evidentigas, kune kun sian fidelan kaj zorgeman personecon, ankaŭ siajn malkoherajn etikajn antaŭsupozojn (miksaĵo de timo al la onidiroj, vestiĝoj de la antikva heroa moralo kaj la komunhoma familia responso).

Respondo de Sokrato (46b-54e)[redakti | redakti fonton]

Sokrato respondas siamaniere, invitas Kritonon dialogi (arto bazita sur la reciproka respekto, la aŭskultkapablo, la mensmalfermo kaj la espero je la lumigantaj efikoj de la argument-interŝanĝo. Malmultvorte: arto de ironio kaj majeŭtiko). Sed baldaŭ evidentiĝas, ke tiu ĉi metodo ne tute taugas por helpi al nefilozofia Kritono zorgi pri sia animo. Pro tio, Sokrato provos alian vojon.

Majeŭtika dialogo (46b-49e)[redakti | redakti fonton]

Sokrata formulado de la problemo: ni ne devas atenti kion diras la plejmulto pri la eskapon, sed ni demandu nin ĉu vere estas juste aŭ maljuste eskapi.

  1. Precipa premiso (49c-d): “neniam ni devas agi maljuste”. Tiu ĉi premiso, laŭ la interpreto de Sokrato, kontraŭas la leĝon pri reciproka puno.
  2. Kroma premiso (49e5-7): “homo devas fari tion kion li konsentis fari, se ĝi estas justa”.

Konkludo: forirante de la prizono Sokrates agos maljuste (49e9-50a3). Kritono akceptas la premisojn sed ne komprenas la rezonadon de Sokrato.

La prozopopeo de la Leĝoj (49e-54d)[redakti | redakti fonton]

Konkludo (54d-e)[redakti | redakti fonton]

Sokrato restas je ia ironia distanco. Fakte, filozofio ne estas koribanta muzikoterapio dormiganta. Post lasta invito al racia argumentado, Kritono respondas: ”mi havas nenion por diri”. Sokrato konsentas kaj, antaŭ silenti, invokas signifan kialon -nenure racian- por pasi de la argumentado al la decido.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Primaraj fontoj

Sekundaraj fontoj

  • Bostock, D., (1990), “The Interpretation of Plato's Crito”, Phronesis 35(1): 1-20.
  • (1994) The Foundations of Socratic Ethics. Indianapolis: Hackett Publishing. 
  • Harte, V., (1999), “Conflicting Values in Plato's Crito”, Archiv für Geschichte der Philosophie, 81(2): 117-147
  • (1984) Socrates and the State. Princeton, New Jersey: Princeton University. 
  • Strauss, L., (1983), “On Plato’s Apology of Socrates and Crito”, Studies in Platonic Political Philosophy: University of Chicago Press.
  • (1998) Socrates Dissatisfied: An Analysis of Plato's Crito. New York: Oxford University. 
  • (1968) Disobedience and Democracy. New York: Vintage Books.