Civila malobeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri senperforta metodo de batalado kontraŭ maljustaj leĝoj. Por anglalingva eseo de jaro 1849 rigardu la paĝon Civila malobeo (eseo).

La civila malobeo estas malakcepto obei leĝojn, kiuj ne estas justaj, sed sen perforto. Tio estis granda nova ideo de la (lasta fino de la 19-a kaj) 20-a jarcento. Inter aliaj, tio estis fortega batalilo kontraŭ rasismo en Usono kaj por la sendependeco de la koloniaj landoj.

Malmultaj pensantoj studis, kiam la civila malobeo estas justa, ĉar tio estas granda teoria problemo de la civila malobeo. Famaj ekzemploj de civilaj malobeantoj estas Gandhi en Barato kaj Martin Luther King en Usono.

La usona verkisto Henry David Thoreau pioniras la modernan teorion pri ĉi tiu ago en sia eseo el 1849 "Resistance to Civil Government", ["Rezistado al Civila Registraro"] poste retitolita al "Civil Disobedience" ["Civila Malobeo"]. En la eseo Thoreau priskribas siajn kialojn por ne pagi impostojn proteste kontraŭ sklaveco kaj la Meksika-Usona Milito.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]