Ĝenerala kirurgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝenerala kirurgio.

Ĝenerala kirurgio estas la fako de la medicino ene de kirurgio kiu enhvas la operaciojn de la digesta sistemo; inklude la stomakintestan dukton kaj la sistemon hepat-lien-pankreatan, la endokrinan sistemon; la surrenajn glandojn, tiroidojn, paratiroidojn, mamojn kaj aliajn glandojn inkluditajn en la digesta sistemo. Ĝi inkludas ankaŭ la reparadon de hernioj kaj vundoj de la ventraj muroj. En tiuj areoj de la kirurgio ne estas bezonata specialisto kvankam la ĝenerala kirurgo povas specialiĝi en iu el tiuj. Tio ne estas same en ĉiuj landoj ĉar en kelkaj landoj ĝi estas konsiderata nur unu specialaĵo kaj estas komprenata kiel superspecialaĵo la profundigo en unu de ties kirurgiaj branĉoj.

Ekde la disvastiĝo de la laparoskopia kirurgio, la ĝenerala kirurgio devis kongruiĝi, en la lastaj tempoj, al la nova maniero plenumi la kirurgion. La plej parto de la intervenoj en ĝenerala kirurgio postulas similan instrumentaron escepte de la rektumaj, mamaj kaj tiroidaj proceduroj, kiuj postulas specialan instrumentaron. Pere de la uzado de kirurga elemento profesia kaj taŭga por ĉiu tipo de interveno.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]