Vojkuruloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Vojkuruloj
Roadrunner DeathValley.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Geococcyx
Wagler, 1831
specioj

G. californianus
G. velox

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La VojkurulojGeococcyx estas nearkta genro de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la kukolojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ili loĝas en Centrameriko kaj Nordameriko. Ĝi enhavas nur du speciojn de birdoj, kiuj estas specioj kiuj manĝas surgrunde.

Morfologio[redakti | redakti fonton]

Vojkuruloj ĝenerale grandas el 18 ĝis 24 colojn el vosto al beko. La vojkurulo estas granda, svelta, brunnigre kaj blanke striita grundobirdo kun distingiga kresto. Ĝi havas longajn krurojn, fortajn piedojn, kaj supergranda, longa, dika kaj malhela beko. La vosto estas longa, larĝa kaj malhela kun blankaj pintoj en la tri eksteraj plumoj. Tiu birdo havas blankan strimakulon de haŭto malantaŭ ĉiu okulo; tiu makulo nuancas al bluo deproksime kaj al ruĝo demalproksime. La malgranda vojkurulo estas iome pli malgranda, ne tiom stria, kaj havas pli malgrandan bekon. La vojkurulo estas granda. La birdo estas surterema; kvankam kapabla flugi, ĝi pasas plej partoj de sia tempo surgrunde. Dumfluge, la flugiloj videblas mallongaj kaj rondoformaj kaj montras blankan duonlunon en la unuarangaj plumoj. Vojkuruloj kaj aliaj membroj de la familio de kukoledoj havas zigodaktilan piedon (du fingroj antaŭen kaj du fingrojn malantaŭen). Vojkuruloj povas kuri je rapideco de ĝis 15 mejlojn per horo kaj ĝenerale preferas kuregi al flugi. Vojkuruloj flugos por skapi pli rapide antaŭ piedirantaj predantoj kiel la kojotoj.

Kantoj[redakti | redakti fonton]

Vojkuruloj havas kveradon kiel de turto "kuu" kiu estas basa kaj descenda.
Vojkuruloj havas ankaŭ distingigan paralvokon, tre superreganta tono, descende el alta noto.

Geografia teritorio[redakti | redakti fonton]

La vojkurulo estas loĝanto de la dezertoj de sudokcidenta Usono, Meksiko kaj Centrameriko.

Manĝo kaj manĝa kutimaro[redakti | redakti fonton]

Vojkuruloj estas ĉiomanĝantaj kaj oportunemaj. Ilia dieto kutime konsistas el insektoj (kiel saltuloj, griloj, raŭpoj, kaj skaraboj), etajn reptiliojn (kiel lacertoj kaj serpentoj, inkludante krotalojn), ronĝulojn kaj aliajn etajn mamulojn, tarantulojn, skorpiojn, miriapodojn, araneojn, etajn birdojn, ovojn, birdidojn, kaj fruktojn kaj semojn. La Malgranda vojkurulo manĝas ĉefe insektojn. Vojkuruloj manĝas surgrunde kutime per kuro malantaŭ la predon subkaŝe, ili povas salti por kapti insektojn, kaj komune ili frapas kelkajn predojn, kiel serpentoj, kontraŭ la grundo.

La specioj de la genro Geococcyx estas la ununura reala predanto de la tarantulakcipitraj vespoj.

Kutimaro kaj reproduktado[redakti | redakti fonton]

Vojkuruloj estas komune solecaj birdoj aŭ vivas en paroj. Ili estas monogamaj kaj paro povas pariĝi porvive. Paroj povas posedi specifan teritorion la tutan jaron. Dum la pariĝadaj ceremonioj, maskloj kapkliniĝas, levante kaj laŭvice mallevante siajn flugilojn kaj malfermante sian voston. Li paradas antaŭ la ino kun la kapo alta kaj la vosto kaj la flugiloj falitaj. Oni dokumentis ankaŭ, ke la masklo povas alporti kaj oferi manĝaĵon al la ino.

  • Nesto: La nestoj de vojkuruloj estas ofte platformo el branĉetoj (nesto povas foje ankaŭ enhavi foliojn, helikokonkojn aŭ sterkon). La nesto estas komune lokita en malalta arbo, arbustu aŭ kakto.
  • Ovodemetado: La ovodemetado estas asinkrona kaj mezaveraĝe po 2-6 ovojn (La ovodemetado de la Malgranda vojkurulo estas tipe pli malgranda). La ovoj estas ĝenerale blankaj.
  • Gepatra zorgo: Vojkuruloj ĝuas la zorgon de ambaŭ gepatroj, tio estas gepatra zorgo. Ambaŭ seksoj kovas la neston kaj manĝigas la idojn, sed maskloj kovas dumnokte. Unu aŭ du semajnjn post eloviĝo, unu patro ĉiam restas ĉe la nesto. Post kiam la idoj estas du tri semajnojn aĝaj, ili foriras kaj ne revenas al la nesto. Por kelkaj tagoj, la gepatroj kaj la idoj manĝos kune.
  • Reprodukta sezono: printempo al meza somero depende de la specio kaj de la geografia lokigo.
  • Ligoj kun bildoj de idoj kaj nesto de vojkuruloj:

Termoregulado[redakti | redakti fonton]

Dum la malvarmaj dezertaj noktoj la vojkuruloj malaltigas sian korpan temperaturon iomete, irante al ia malviglo por konservi energion. Por varmiĝi dumtage, vojkuruloj eksponas malhelajn makulojn de haŭto en sia dorso sub la suno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • The Illustrated Encyclopedia of BIRDS eldonita de Dr. Christopher M. Perrins ISBN 0-13-083635-4
  • Grzimek's Animal Life Encyclopedia eldonita de Michael Hutchins ISBN 0-7876-5785-9
  • Handbook of Birds of the World eldonita de Josep del Hoyo et al. ISBN 84-87334-22-9
  • Smithsonian: Birds of North America de Fred J. Alsop III ISBN 0-7894-8001-8
  • Harrison, George. 2005. Comical Cuckoo. Birder's World, 19:56-58.
  • Meinzer, Wyman. 1993. Beep! Beep! Better pull over, folks-it's the roadrunner. Smithsonian, 23: 58