Malgranda vojkurulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda vojkurulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Geococcyx
Specio: G. velox
Geococcyx velox
(Wagner, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Malgranda vojkurulo, Geococcyx velox, estas malgranda, longkrura birdo de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la kukolojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ĝi estas unu el la du vojkuruloj, membroj de la genro Geococcyx, dum la alia estas la Granda vojkurulo.

La Malgranda vojkurulo aspektas kiel la Granda vojkurulo (Geococcyx californiana) laŭ kutimaro kaj aspekto, tio estas svelta kun arbusteca kresto kaj malhela beko. Ĝi havas longan malhelan voston, malhelbrunajn kapon kaj dorson (ege fajnstriitaj je blanko), kaj ĝi estas pala ĉe antaŭa kolo kaj en ventro. Vojkuruloj havas kvar fingrojn ĉiupiede: du antaŭen kaj du malantaŭen. Ili montras blankan longan strion malantaŭ la okulo al la nuko. Sed tiu ĉi estas pli malgranda (46 cm longa, 10 cm malpli ol la granda) kaj havas ege pli mallongan bekon.

La reprodukta teritorio estas en sudokcidenta Meksiko, kaj norden al la okcidenta flanko de la Okcidenta Patrinmontaro; ankaŭ en norda Centrameriko, ĝis Nikaragvo, kaj en disa teritorio en norda Jukatano. Ili loĝas en dezertoj kaj arbustaj areoj.

Li kuregas rapidege (ĝis 24 km h), de kie venas la specifa nomo G. Velox, ĉar velox signifas rapida en la latina. La specio helpas sin per sia longega vosto kiel direktilo dum ĝi kuregas surgrunde. Ili manĝas ĉion, ĉefe bestetojn kaptitajn surgrunde: insektojn, lacertojn, serpentojn, skorpiojn, etajn ronĝulojn kaj kelkajn etajn birdojn, tiel kiel grajnojn kaj semojn. Pro tio ili facile adpatiĝas al sekaj kaj malfacilaj habitatoj.

Ili konstruas nestojn el branĉetoj kaj bastonetoj en arbusto aŭ malalta arbo, kie la ino demetas 2 ĝis 6 ovojn. Eloviĝo okazas post 20 tagoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]