Asekuro

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Asekuro estas transpreno de risko. La baza principo de tiu ĉi transpreno estas, ke ne eblas bone taksi la estontajn kostojn de unuopa risko, dum statistikajprobabloteoriaj metodoj ebligas (al aktuario) relative bone prognozi la kostojn, kiujn kaŭzos granda nombro da riskoj.

Asekura kompanio protektas asekurprenanton (ekz. personon aŭ firmaon) kontraŭ financa perdo ligita al persono (asekurato) aŭ objekto (asekuraĵo). Kiel rekompencon, la asekurprenanto pagas (ekz. monatajn, jarajn aŭ unufojajn) premiumojn al la asekuro.

Ofte post subskribo de asekura kontrakto, la asekuro konfirmas la asekuron per dokumento nomata poliso.

Por eviti tro altajn kompensopagojn, asekura kompanio povas kontraŭasekuri riskojn ĉe kontraŭasekura kompanio.

Kelkaj gravaj asekuraj branĉoj estas vivasekuro, malsanokosta asekuro, asekuro kontraŭ invalideco, asekuro kontraŭ senlaboreco, asekuro kontraŭ kompensodevo kaj asekuro de konstruaĵojde meblaĵoj.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Top 10 Tips when Purchasing Insurance
Ekstera ligilo  http://www.iii.org/media/facts/statsbyissue/industry
Ekstera ligilo  http://www.ncigf.org
Ekstera ligilo  http://www.naic.org
Ekstera ligilo Foreign Insurance 1
Ekstera ligilo  http://www.freepatentsonline.com/6869362.html
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj