Risko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La vorto risko en malsamaj sciencaj branĉoj diverse difiniĝas. Komuna eco de ĉiuj difinoj estas, ke risko priskribas eventon kun la ebleco de negativaj sekvoj. Iuj difinoj en riskaj agoj ankaŭ inkluzivas la eblecon de eksplicite pozitiva sekvo, kvankam oni en kutima lingvouzo pli nomas tiajn eventojn kun pozitiva sekvo (en nematematika senco) „ŝanco“ aŭ – se oni laŭ matematika kompreno vidas la vorton „ŝanco“ neŭtrala je prijuĝo ke sekvo nomiĝu bona aŭ malbona – „bonŝanco“. Kontraste al la vorto „malbonŝanco“ tamen la vorto „risko“ enhavas la asociigon ke la aganto konscias pri la ebleco de negativaj sekvoj kaj ili ne konsideriĝas neantaŭvideblaj. Ĝenerale la risko konsideriĝas kombino de unue la probableco pri negativa sekvo de ago kaj due ties severeco, kompare al la deflankiĝo de la antaŭe difinitaj dezitataj celoj de la ago.

Diferencigo de „danĝero“[redakti | redakti fonton]

La prognozebla scio pri problableco kaj severeco de negativa sekvo de ago estas limigita. Tamen, en jura lingvaĵo „risko“ diferenciĝas de la koncepto de „danĝero“. Danĝero en tiu lingvaĵo estas situacio, en kiu laŭ la eventa fluo sen ekstera interveno stato aŭ ago kun granda probableco gvidas al atendebla damaĝo. En tiu senco „danĝero“ estas pli forta speco de risko, aŭ „riskego“.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La deveno de la vorto „risko“ ne tute klaras. Multaj diverslingvaj vortaroj subtenas la tezon, ke ĝi venas de la mezepoke latina vorto *risicare/*resecare („riski, aŭdaci, enkalkuli danĝeron“) kaj origine de la malnovgrekaj vortoj ῤίζα (rhiza „radiko, klifo“, do en vasta senco „io kio povas kaŭzi nedeziratan falon“) aŭ ῤιζικόν (rhizikon „klifo“). Iuj fontoj, ekzemple la „etimologia vortaro de la germana lingvo“ de 2000 nur rekonas la mezepoke latinan vorton *resecum („roka klifo“), substantivigita formo de la verbo resecare („fortranĉi“), en la signifo de „apudmarborda enakva roko distancigita de la marbordo, kiu iĝas danĝero por tie vojantaj ŝipoj“. La „etimologia vortaro de la germana lingvo“ (Kluge) de 1999 tamen postulas la ekziston de latina vorto riscare, variaĵo de la latina verbo rixari („kvereli, rezisti“), kiu priskribu la neantaŭkalkuleblajn sekvojn de rezisto en batalo. Plian tezon prezentas la germana vortaro „Fremdwörter-Duden“ (2007): laŭ ĝi la vorto venis de la araba vorto rizq „vivoturniĝo dependa de la graco aŭ lerto de Dio“); laŭ tiu vortaro en la 16-a jarcento la ekonomia fakvorto risico el la araba lingvo en la formo „Risiko“ transpreniĝis al la germana lingvo.

Risko en matematiko[redakti | redakti fonton]

En matematika lingvaĵo, risko priskribu la sekvojn de la hazardo en procedoj. Aparte la matematika branĉo specialiĝinta pri hazardo, „probableca matematiko“ aŭ „Stoĥastiko“ (de la malnovgreka vorto stochastikē technē στοχαστικὴ τέχνη [„stoĥastikē teĥnē]) provas kalkuli per riskoj. La matematika statistiko, subbranĉo de la fako, per analizo de pasintaj eventoj provas antaŭkalkuli la riskon de estontaj eventoj. Kaj la matematika subbranĉo „riskoteorio“ esploras riskojn ekestantaj en komplikaj kombinoj de pluraj agoj.

Risko en inĝenieraj kaj mediaj sciencoj[redakti | redakti fonton]

Ekologiaj sciencistoj, planistoj kaj inĝenieroj pri sekureco de teknikaj instalaĵoj nomas „riskon“ la multoblaĵo de probableco/ofteco kaj de severeco de negativa sekvo. En la praktika uzo de tiu difino evidentas problemoj kiel mezuri la kvanton de „ofteco“ kaj de „severeco“. Fakte necesas en ĉiu konkreta kalkulo difini tiujn parametrojn, ekzemple en la prognozado de la risko pri inundo.

Risko en medicino[redakti | redakti fonton]

Laŭ evaluo de multaj statistikaj studoj en industriigitaj ŝtatoj en hospitalaj terapioj kalkuleblas 5 ĝis 10 procentaĵoj de „nedezirataj sekvoj“, 2 ĝis 4 procentaĵoj de „damaĝoj“, 1 procentaĵo de terapiaj eraroj kaj sume 0,1 procentaĵo da mortoj sekve de medicinaj eraroj. Ekzemple en la eŭropa ŝtato Germanio en 2007 estis entute 17 milionoj da hospitalaj pacientoj: sekve estis 850 000 ĝis 17 000 000 nedezirataj sekvoj de hospitalaj terapioj, 340 000 damaĝoj (principe eviteblaj nedezirataj sekvoj), 170 000 terapiaj eraroj pro manka singardo kaj 17 000 mortoj pro tiaj eraroj. Ĉiuj eksterhospitalaj medicinaj terapioj ne estas inkluzivigitaj en tiuj nombroj.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. informo germanlingva: Sachverständigenrat zur Begutachtung der Entwicklung im Gesundheitswesen (fakula konsilio por prijuĝo de la evoluo en prisanaj servoj), “Kooperation und Verantwortung“ (kunlaboro kaj respondeco), BMG (germania federacia ministerio pri sano) 2007