Crurotarsi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Crurotarsi estas klado de arkosaŭroformaj reptilioj kiu inkludas krokodilulojn kaj krokodiloideojn kaj eble ankaŭ birdostirpajn arkosaŭrojn se la formortinta, krokodiloidea fitosaŭroj estas pli fore rilataj al krokodiloj ol tradicie supozite.[1] Antaŭ 2011, la grupo nevarie inkludis nur arkosaŭrojn pli proksimajn al krokodiluloj ol al birdoj kaj al aliaj dinosaŭroj. Koresponda stirpo por krokodiluloj ĉe la arkosaŭra familia arbo estas Pseudosuchia. Tiu tradicia difino de Crurotarsi supozis, ke fitosaŭroj estas krongrupaj arkosaŭroj kaj pli proksime rilataj al krokodiluloj ol al birdoj. Tamen, studo de 2011 argumentis, ke la fitosaŭra stirpo evoluis antaŭ la disiĝo inter birdoj kaj krokodiluloj. Tio signifus, ke la fitosaŭroj ne estas varaj arkosaŭroj, kaj tiel ili ne povas esti konsiderataj reprezentantoj de arkosaŭroj de krokodilula stirpo.[1]

La nomo Crurotarsi estas derivita el la latina vorto crus (kruro) kaj la greka vorto tarsos (kalkano). Ĝi referencas al la specializita artiklo (krurotarsa junto) inter la kruro (specife ĉe la fibulo) kaj la kalkano (specife ĉe la kalkaneo) kiu estas in la skeletoj de reptilioj kiaj Suchia kaj fitosaŭroj. En ilia kalkanjunto, duoncilindra kondilo en la kalkaneo artiklas en konkava areo de la fibulo.[2][3]

Taksonoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Nesbitt, S.J. (2011). "The early evolution of archosaurs: relationships and the origin of major clades". Bulletin of the American Museum of Natural History. 352: 1–292. doi:10.1206/352.1. hdl:2246/6112. S2CID 83493714.
  2. Sereno, P.C.; Arcucci, A.B. (1990). "The monophyly of crurotarsal archosaurs and the origin of bird and crocodile ankle joints". Neues Jahrbuch für Geologie und Paläontologie, Abhandlungen. 180: 21–52.
  3. (1991) “Basal archosaurs: phylogenetic relationships and functional implications”, Journal of Vertebrate Paleontology 11 (Suppl. 4), p. 1–51. doi:10.1080/02724634.1991.10011426. 
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Crurotarsi en la angla Vikipedio.