Osmoregado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Osmoregado estas la aktiva regado de la osmoza premo en la korpaj likvaĵoj por bonteni la homeostazon de la organisma akvoenhavo; tio estas, ĝi malebligas ke la fluaĵoj tro multe diluiĝus aŭ koncentriĝus. Osmoza premo mezuras la tendencon de akvo movi el unu solvaĵo ĝis alia per osmozo. Ju pli altas la osmoza premo de solvaĵo, des pli movemas akvo en la solvaĵon. Premon devas aplikiĝi sur la hipertonia flanko de selekteme tralasa biologia membrano por eviti la difuzon de akvo per osmozo el la flanko enhavanta puran akvon.

Organismoj kaj en akvaj kaj en teraj medioj devas bonteni la ĝustan koncentrecon de solvitaĵoj kaj la kvanton de akvo en siaj korpofluaĵoj; ĉi implikas ekskreciadon (sin senegi je metabolaj forĵetaĵoj kaj aliaj substancoj kiel hormonoj, kiuj toksiĝus se iliaj amasiĝus en la sango) tra organoj kiel la haŭto kaj la renoj; bontenanti ekvilibre la kvanton de akvo kaj la solviĝajn solvitaĵojn nomas kiel osmoregado.