Araeoscelidia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

AraeoscelidiaAraeoscelida estas klado de formortintaj diapsidaj reptilioj supraĵe similaj al lacertoj, etende el la Malfrua Karbonio ĝis Frua Permio. La grupo enhavas la genrojn Araeoscelis, Petrolacosaurus, la ebla akvoloĝanta Spinoaequalis, kaj malpli bone konataj genroj kiel Kadaliosaurus kaj Zarcasaurus. Tiu klado estas konsiderata frata grupo de ĉiuj (nune konataj) postaj diapsidoj.

Araeoscelidia estis malgrandaj animaloj (malpli ol unu metron longaj) similaspektaj al lacertoj, kvankam ili estas nur distance rilataj la veraj lacertoj. Ili diferencas el aliaj, pli fruaj saŭropsedoj pro siaj sveltaj membroj, sia longeca vosto, kaj ĉefe pro la du tempiaj malfermaĵoj, kiu fakte difinas la diapsidecon. Ĉe la genro Araeoscelis, nur la supra tempia malfermaĵo restas.

Subgrupoj kaj genroj[redakti | redakti fonton]

Rekonstruo de 1914 fare de Samuel Wendell Williston.
  • †Spinoaequalis
  • †Araeosceloidea
    • †Petrolacosauridae
    • †Araeoscelidae
      • †Zarcasaurus
      • †Araeoscelinae
        • †Araeoscelis
        • †Aphelosaurus
        • †Kadaliosaurus

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Benton, Michael J.. (2000) Vertebrate Paleontology, 2‑a eldono, Oxford: Blackwell Science.
  • Simon and Schuster. (1999) The Simon & Schuster Encyclopedia of Dinosaurs and Prehistoric Creatures, 1‑a eldono, Great Britain: Marshall Publishing. ISBN 0-684-86411-8.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Araeoscelidia en la angla Vikipedio.