Emilia Pardo Bazán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monumento Emilia Pardo Bazán en Madrido.

Emilia, grafino de Pardo Bazán (naskiĝis en Korunjo la 16-an de septembro 1851 - mortis en Madrido la 12-an de majo 1921) estis hispana romanisto, gazetisto, eseisto, kaj kritikisto kiu enkondukis la naturalismon en Hispanujon.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Fekunda verkisto, ŝi verkis kvardek unu romanojn, sep dramojn, du kuirlibrojn, pli ol 580 rakontojn kaj centoj da eseoj. Ŝi estis tre agema kaj oni povas diri ke ne estis publika ago en ŝia vivo en kiu ŝi ne partoprenis en unu formo aŭ alia.

Komenco[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis filino de riĉa nobela galega familio en Hispanio. La patro estis la grafo José Pardo Bazán, titolo kiun ŝi heredis en 1890, kaj la patrino estis Amalia de la Rúa. Estis la patrino kiu instigis ŝin legi kaj je la aĝo de 9 jaroj ŝi jam komencis interesiĝi pri verkado. Krom la domo en la strato Tabernas, la familio posedis du aliajn loĝejojn, unu proksime al Sangenjo, vilaĝo de fiŝistoj, kaj la alia ekster La Coruña, en la Pazo de Meirás. En la gepatra biblioteko ŝi havis aliron al multaj kaj diversaj legaĵoj. Ŝi deklaris ke ŝiaj preferataj libroj tiam estis Don Quijote, la Biblio kaj Iliado. En la domo de La Coruña ŝi ankaŭ legis La conquista de México (La venko de Meksikio) de Antonio de Solís y Ribadeneyra kaj Paralelaj Vivoj de Plutarko. Fascinis ŝin la libroj pri la franca revolucio. Kiam la familio iris al Madrido dum la vintroj Emilia frekventis francan kolegion protektitan de la reĝa familio. Tie ŝi trovis enkondukon al la literaturaj verkoj de Jean de la Fontaine kaj Jean Racine. Kiam ŝi estis dek du jaraĝa la familio decidis resti en La Coruña dum la vintroj kaj tie ŝi studis kun privataj instruistoj. Ŝi fuĝis de la kutima ina edukado kaj rifuzis ludi pianon kaj preni muziklecionojn. Ŝi dediĉis sian tutan tempon al sia vera pasio kio estis la legado.

Ŝi translokiĝis al Madrido en 1869, je la aĝo de 18, unu jaro post edziniĝi kun José Quiroga. Ankaŭ ŝiaj gepatroj translokiĝis al Madrido kiam José Pardo estis nomita parlamentano, sed tiu baldaŭ seniluziiĝis pri politiko kaj la tuta familio foriris al Francio. Ili vojaĝis tra Eŭropo (Anglujo, Francujo, Germanujo) kaj Emilia lernis la anglan kaj germanan. Diligenta leganto de la hispanaj klasikuloj ŝi ankaŭ interesiĝis pri literaturaj novaĵoj el eksterlando kaj ŝi fariĝis konata kiel verkisto per Studo kritika pri la verkoj de pastro Feijoo (1876), per kio ŝi gajnis premion konkurante en tiu konkuro kun Concepción Arenal. En la sama jaro naskiĝis ŝia unua filo al kiu ŝi dediĉis libro de poemoj kun la titolo Jaime, eldonita de Francisco Giner de los Ríos. En 1879, samtempe kun la naskiĝo de ŝia unua filino Blanca, ŝi publikigis ŝian unuan romanon Pascual López, autobiografio de medicinstudento kiu estas influita de la legado de Pedro Antonio de Alarcón kaj de Juan Valera. En tiuj verkoj ŝi ankoraŭ ne havis la stilon kiu evidentiĝos en la venonta jardeko. Per Un viaje de novios (1881), publikigita en la jaro en kiu naskiĝis ŝia lasta filino Carmen, kaj per la verko La tribuna (1882), komencis ŝia evoluo al nuancita naturalismo.

Matureco[redakti | redakti fonton]

En 1882 en la gazeto La Época, ŝi komencis publikigon de serio da artikoloj pri Émile Zola kaj la eksperimenta romano. Tiuj artikoloj estis poste kompilitaj en volumo La cuestión palpitante (1883), kio estis taksita kiel unu de la ĉefaj impetoj al la naturalismo en Hispanujo. Tiu libro kaŭzis grandan skandalon tiel ke ŝia edzo hororigita pro la situacio postulis ke ŝi ĉesu verki kaj publike malagnosku ŝiajn verkojn. Ŝi ne faris tion, sed kontraŭe decidis separiĝi de ŝia edzo du jarojn poste en 1884. En tiu jaro ŝi publikigis La ama joven, kiu temis pri geedzaj krizoj. Benito Pérez Galdós, kiu tiam estis proksime al naturalismo, komencis amrilaton kun ŝi kio daŭris pli ol dudek jaroj. Spite de tio, ŝi perfidis lin per fulminaj amrilatoj kun junuloj kiel Lázaro Galdiano kaj Narcís Oller, pri kio ŝi estis pardonita. La naturalismo de Pardo Bazán, kiel tiu de Galdós, spegulante la ideologiajn literaturajn principojn de Zola, emfazis la rilaton de la franca skolo kun la hispana kaj eŭropa realisma tradicio, kio neniam abomenis ĝian katolikismon eĉ se ĝi agnoskis la ideologiajn bazojn de la socia kaj darvinisma determinismo.

De ŝiaj eseaj verkoj notindas La revolución y la novela en Rusia (1887), Polémicas y estudios literarios (1892) kaj La literatura francesa moderna (1910), en kiu ŝi notigas la novaĵojn de la jarcentofino en Eŭropo. La naturalisma metodo atingis la pinton en Los pazos de Ulloa (1886-1887), ŝia majstroverko, kortuŝa pentraĵo de la dekadenco de la kampara galega mondo kaj de la aristokratio, temoj daŭrigitaj en La madre naturaleza (1887), fikcia naturalisma rakonto kio kontraŭe al la verkoj de José María de Pereda, demonstras ke la instinktoj kondukas al peko. En 1888 ŝi vizitis en Venecio la karlistan pretendanton al la hispana trono; la artikoloj kiujn ŝi skribis pri tio kontribuis al la fortranĉo de Karlismo.

La verkoj Insolación (1889) kaj Morriña (1889) demonstras naturalistajn ideologion kaj estetikon. Poste en 1890 je la tempo de la morto de ŝia patro pligraviĝadis simbolismo kaj spiritismo, kio evidentiĝis en Una cristiana (1890), La prueba (1890), La piedra angular (1891), La quimera (1905) kaj Dulce sueño (1911). La sama evoluo montriĝas en ŝiaj rakontoj kaj raportoj kolektitaj en Cuentos de la tierra (1888), Cuentos escogidos (1891),Cuentos de Marineda (1892), Cuentos sacroprofanos (1899), kaj aliaj. Emilia Pardo Bazán uzis la heredaĵon de ŝia patro por krei revuon por kiu nur ŝi sole verkis, El Nuevo Teatro Crítico, nomo kiu elvokas la verkon de Benito Jerónimo Feijoo.

En Una Cristiana kaj La Prueba, de 1890, ŝi ŝajnas komenci polemikojn tra la fikcio kun kelkaj de ŝiaj moralaj kontraŭuloj, kiel Padre Coloma, kaj Menéndez Pelayo y Pereda. La malsamaĝo de amantoj, la interligo de parencaj amoj kaj devoj, kaj religia remorso pruvas en ambaŭ romanoj ke la verkistino pli konsideris la publikan opinion ol oni supozas. Adán y Eva, kiu entenas la romanojn Memorias de un solterón (1891) kaj Doña Milagros (1894), ŝajnas la pravigo de la amrilato kun Galdós. Sed en La Quimera (1895) ŝi revenis al la ŝablono por skizi Madridon polvoplenan, flirteman kaj subaĉeteman. Ŝi havis mallongan pasian rilaton kun profesoro de hispana literaturo.

Ŝi fundis kaj direktis en 1892 la publikaĵon La Biblioteca de la mujer (La biblioteko de la virino). Ŝi partoprenis en kongresoj kiel la Pedagogia Kongreso kie ŝi denuncis la malegalecon de edukado inter viroj kaj virinoj. Kvankam ŝi konsciis pri seksismo en intelektulaj cirkloj ŝi proponis Concepción Arenal al la Reĝa Akademio de la Lingvo, sed la propono estis malakceptata; oni ankaŭ ne akceptis Gertrudis Gómez de Avellaneda, ankaŭ ŝi mem estis malakceptata trifoje, en 1889, en 1892 kaj en 1912. Sed en 1906 ŝi sukcesis esti la unua virino kiu prezidis en la literatura sekcio de la Ateneo de Madrid (kultura institucio) kaj la unua virino kiu okupis katedron de novlatinaj literaturoj en la Centra Universitato de Madrid kvankam nur unu studento estis en ŝia klaso.

La riĉa verkaro de Emilia Pardo Bazán inkluzivas ankaŭ vojaĝlibrojn (por Francujo kaj Germanujo 1889; Por Hispanujo pitoreska, 1895) kaj la biografiojn (San Francisco de Asís, 1882 Sankta Francisko el Asizo; Hernán Cortés, 1914). La erudito Varela Jácome malkovris neeldonitan romanon: Selva

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La tribuna (1882) estas frua romano per kiu la aŭtorino jam enkondukiĝas al Naturalismo. La ĉefrolulo estas laboristino kiu dediĉas sin al legado en tabakfabriko de libroj kaj ĵurnaloj kiel distro al la laboristantaj laboristinoj. Kiel la plej klera inter la laboristinoj, ŝi estras la laboristajn konfliktojn kaj interesiĝas kaj interesigas la kolegojn al socipolitika movado. Pro tio ŝi suferas la malfavoron de la dungistaro kaj spertas malfacilaĵojn en sia vivo. Tiele ŝia vivo estas influita de la kondiĉoj de la medio: luktado kontraŭ la viv- kaj laborkondiĉoj, kio estas unu el la ĉefaj trajtoj de la naturalismo en romano. Krome tiu romano estas unu el la unuaj kiuj prezentas en Hispanio detalan priskribon pri kia estas la vivo kaj laboro en fabrikoj kaj la kondiĉoj de laboristoj.
  • Los pazos de Ulloa (La palacoj de Ulloa) (1886-1887), ŝia majstroverko, estas kortuŝa pentraĵo de la dekadenco de la kampara galega mondo kaj de la aristokratio kiel medio kie kiel sekvo de la naturalismo homoj ne kapablas vivi laŭ natura kaj ordigita maniero, sed laŭ mezepokajn perfrotajn vivkondiĉojn sub la arbitra aŭtoritareco de la senjoro de Ulloa [ujOa]. La konflikto aperas ĉefe kiam en tiu sovaĝeca medio falas la sinjorino urbodevena kiu edziniĝas al la brutala nobelo; la kompano de rafinita pastro ne nur ne helpas la sinjorinon, sed eĉ komplikigas la situacion.
  • Insolación (Sunfrapo) (1889) estas moderna verko kie aperas virino kiu ĝuas popularan feston kie suno, manĝo kaj drinkado kontribuas la ĥaosa situacio.

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Pascual López (1879).
  • Un viaje de novios (1881).
  • La tribuna (1882).
  • El Cisne de Vilamorta (1885)
  • La dama joven (1885). Novela corta
  • Bucólica (1885). Novela corta
  • Los pazos de Ulloa (1886-1887).
  • La madre naturaleza (1887).
  • Insolación (1889).
  • Morriña (1889).
  • Una cristiana (1890).
  • La prueba (1890).
  • La piedra angular (1891).
  • La quimera (1905).
  • Dulce dueño (1911).
  • De mi tierra (1888).
  • Cuentos escogidos (1891).
  • Cuentos de Marineda (1892)..
  • El tesoro de Gastón (1897).
  • El encaje roto (1897).
  • Cuentos sacroprofanos (1899).
  • La rosa (1899).
  • La gota de sangre (1911). Novelo
  • Belcebú (dato nekonata). Novelo
  • La sierpe (dato nekonata). Novelo
  • Cada uno... (dato nekonata). Novelo

Eseoj kaj Kritikoj[redakti | redakti fonton]

  • Estudio crítico de las obras del padre Feijoo (1876).
  • Los poetas épicos cristianos (1895).
  • La cuestión palpitante (1883).
  • La revolución y la novela en Rusia (1887).
  • Nuevo Teatro Crítico (1891-1892).
  • Polémicas y estudios literarios (1892).
  • Lecciones de literatura (1906)
  • La literatura francesa moderna (1910).
  • La cocina española antigua (1913).
  • Porvenir de la literatura después de la guerra (1917).

Vojaĝlibroj[redakti | redakti fonton]

  • Al pie de la torre Eiffel (1889),
  • Por Francia y por Alemania, 1889.
  • Por la España pintoresca, 1895.
  • Por la Europa católica (1905).

Biografioj[redakti | redakti fonton]

  • San Francisco de Asís, 1882.
  • Hernán Cortés y sus hazañas, 1914.

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Jaime (1876)