Malsanoj de bonfarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malsanoj de bonfarto, nomitaj ankaŭ malsanoj de riĉecomalsanoj de riĉuloj, estas termino foje uzata por elektita aro de malsanoj kaj aliaj sankondiĉoj kiuj estas konsideritaj oftaj kiel rezulto de pliiĝanta riĉeco en socio.[1] Nomitaj ankaŭ "okcidentaj malsanoj", tiuj malsanoj estas en kontrasto al nomitaj "malsanoj de malriĉeco", kiuj grandparte rezultas el kaj kontribuas al homa malriĉeco. La malsanoj de riĉeco plioftiĝis el la fino de la Dua Mondmilito.

Ekzemploj de malsanoj de bonfarto inkludas ĉefe kronikajn "netranspaseblajn malsanojn" kaj aliajn fizikajn sankondiĉojn pri kiuj personaj vivostiloj kaj sociaj kondiĉoj asocie kun ekonomia disvolviĝo estas konsiderataj grava riskofaktoro — tiel kiel diabeto tipo 2, astmo, koronariarteria malsano, cerbovaskula malsano, periferarteria malsano, obezeco, hipertensio, kancero, alkoholismo, podagro, kaj kelkaj tipoj de alergio.[1][2] Oni konsideras ankaŭ, ke ili inkludas deprimojn kaj aliajn kondiĉojn de mensa malsano asociaj kun pliiĝanta socia izoleco kaj malaltaj niveloj de psikologia bonfarto observitaj en multaj disvolviĝintaj landoj.[3] Multaj el tiuj kondiĉoj estas interrilataj, por ekzemplo obezeco estas konsiderata parta kaŭzo de multaj aliaj malsanoj.[4]

Kontraste, la Malsanoj de malriĉeco plej ofte estas tre infektaj malsanoj, aŭ la rezulto de malriĉaj vivkondiĉoj. Tiuj estas tuberkulozo, malario, kaj intestaj malsanoj.[5] Pli kaj pli, esplorado estas malkovranta, ke malsanoj konsiderataj malsanoj de riĉeco aperas ankaŭ grandparte en malriĉuloj. Tiuj malsanoj estas obezeco kaj korvaskulaj malsanoj kaj, kune kun infektaj malsanoj, tiuj pliigas la tutmondajn sansistemajn malegalecojn.[1]

La malsanoj de bonfarto tendencas iĝi pli hegemoniaj en disvolviĝintaj landoj dum la malsanoj de malriĉeco malpliiĝas, la longviveco pliiĝas, kaj vivostiloj ŝanĝas.[1][2] En 2008, preskaŭ 80% de la mortoj pro netranspaseblaj malsanoj — inklude kormalsanojn, koratakojn, kronikajn pulmomalsanojn, kancerojn kaj diabetojn — okazis en malaltaj- kaj mezalt-enspezaj landoj.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Ezzati M, Vander Hoorn S, Lawes CM, Leach R, James WP, Lopez AD, Rodgers A, Murray CJ (2005). "Rethinking the "diseases of affluence" paradigm: global patterns of nutritional risks in relation to economic development". PLOS Medicine. 2 (5): e133. doi:10.1371/journal.pmed.0020133. PMC 1088287. PMID 15916467.
  2. 2,0 2,1 Rethinking "diseases of affluence. World Health Organization (2005).
  3. (2003) “The culture of affluence: psychological costs of material wealth”, Child Development 74 (6), p. 1581–93. doi:10.1046/j.1467-8624.2003.00625.x. 
  4. The Health Effects of Overweight and Obesity | Healthy Weight, Nutrition, and Physical Activity | CDC (en-us) (2020-09-17). Alirita 2021-01-19.
  5. (Januaro 2008) “Diseases of poverty and lifestyle, well-being and human development”, Mens Sana Monographs 6 (1), p. 187–225. doi:10.4103/0973-1229.40567. 
  6. World Health Organization. New WHO report: deaths from noncommunicable diseases on the rise, with developing world hit hardest. Ĝenevo, 27a de Aprilo 2011.