Trodikiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Obezeco)
Saltu al: navigado, serĉo
Alessandro del Borro, malsvelta toskana generalo (bildo el 1645)

Trodikecotrodikiĝo (latine: AdipositasObesitas) estas ĥronika malsano, kiu tre disvastiĝis tutmonde, ĉefe en riĉaj landoj. Laŭ kalkuloj tiu malsano respondecas pri 5 % de ĉiuj kuracaj kostoj en la industriigitaj landoj.

Difino[redakti | redakti fonton]

KMI[redakti | redakti fonton]

La tropezo estiĝas per plimultiĝo de la korpa graso krom la normala maso. Oni uzas por kalkuli ĝin la korpomasan indicon (KMI, angle mallongigite al ’’BMI’’), kiu rilatigas la korpopezon (en kilogramoj) al la korpogrando (kvadrato de la korpoalto en metroj).

La belga statikisto Adolphe Quételet enkondukis la korpomasan indicon en la 19-a jarcento kaj tial oni nomas ĝin en Belgio kaj Nederlando ankaŭ ofte Queteletindico (QI).

Por prijuĝi la riskon malsaniĝi, oni mezuras ankaŭ la ventran perimetron. Tiu optimumas ĉe virinoj sub 80 centimetroj, ĉe viroj sub 90 centimetroj.

Ekzemplo: Por 70-kilograma persono, la korpopezo dividatas per kvadrato de 1,70 m: BMI = 70 : 1,70² = 24,22

Oni parolas laŭ la KMI-nombro:

  1. subpezo: KMI sub 18,5; malalta sanrisko
  2. normalpezo: KMI inter 18,5 kaj 24,9; averaĝa sanrisko
  3. tropezo: KMI inter 25 kaj 29,9, iometa sanrisko
  4. trodikiĝogrado 1: KMI de 30 ĝis 34,5; sufiĉe alta sanrisko
  5. trodikiĝogrado 2: KMI de 35 ĝis 39,9; alta sanrisko
  6. trodikiĝogrado 3: KMI de 40 kaj pli; tre alta sanrisko

Ideala pezo ĉe virinoj estas KMI-nombro 22; ĉe viroj 24.

Tiu idelala pezo ne montras la diferencojn laŭ diversa korpostrukturo. Eble muskola homo (aŭ homo kun fortaj, dikaj ostoj) estas tropeza laŭ tiuj kriterioj. Tiel oni diras, ke gravas nur la bonfarto enkadre de la normalpezo kaj oni devas atenti pri la muskolaro je kalkuloj (muskolo pli pezas ol graso).

Broca-formulo[redakti | redakti fonton]

Malnova, ne plu uzata formulo de Paul Broca:

Formulo : Alto en cm − 100 = devas-pezo en kilogramoj

Ekzemplo : 170 cm alto − 100 = 70 devas-pezo en kilogramoj

La ideala pezo por virinoj estas ĉ. 15 % sub la devas-pezo, ĉe viroj 10 % sube. Ekde 20 % super la devas-pezo oni parolas pri trodikiĝo.

Epidemiologio[redakti | redakti fonton]

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La trodikiĝo povas aperi en ĉiu lando, kie la sufiĉa nutraĵ-kvanto disponeblas al preskaŭ ĉiu persono. Eblaj genetikaj kaŭzoj apenaŭ havas influon, ĉar la genaro de la loĝantaro ne ŝanĝiĝis signife en la lastaj 1 aŭ 2 jarcentoj.

La trodikiĝo estas kaŭzo de la plurmilion-jara genetika selektado, kiam la energioŝparuloj pli bone travivis la mizerajn tempojn; vivante en pli komforta medio, ili dikiĝis. Tiel oni adoris la dikajn personojn en la praepoko (Villendorfa Venuso) kaj tiu adoro ofte restis ĉe la naturproksimaj popoloj ĝis la 19-a jarcento (ĉefe en Afriko), kie la trodikiĝo montris riĉecon.

En la 20-a jarcento (precipe ekde la 1970-aj jaroj) la disvastiĝo de trodikiĝo okazis pro multiĝo de la sidligitaj laboroj, plia komforto, nesalubra nutrado (ĉi tiu lasta kaŭzis ankaŭ ĉe malriĉuloj trodikiĝon – ekz. troa alpreno de karbonhidratoj anstataŭ fruktoj kaj legomoj).

En la jaro 1995 estis ankoraŭ nur 200 milionoj da trodikaj plenkreskuloj, sed en 2000 jam 300 milionoj (+50 % dum 5 jaroj ?nefidinda fakto?), el kiuj 115 milionoj en evoluantaj landoj. En Aŭstrio estis en 1991 ankoraŭ nur 8,5 % da trodikuloj, en 2000 jam 11 % (nur +2,5%). En Eŭropo 10-20 % de la viroj kaj 15-25 % de la virinoj estas trodikaj. Oni povas rimarki kreskon de la trodikiĝo sude kaj oriente de Aŭstrio kaj eĉ mem en Aŭstrio. Tio estas la sekvo de la kutimoj, ebloj: malriĉuloj povas alpreni ofte la malmultekostajn karbonhidratojn anstataŭ fruktoj, legomoj; dume la riĉuloj havas monon por salubra nutrado, sportoj, operacioj (graso-forsuĉado).

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Trodikiĝo estas tiom kreskanta problemo, ke la Monda Organizaĵo pri Sano kaj ankaŭ la Centers for Disease Control and Prevention parolas intertempe pri tutmonda epidemio (pandemio), tiel aludante pri seriozeco de la afero.

Ankaŭ la psikaj sekvoj de trodikiĝo estas gravaj; ofte okazas fizikaj kaj ekonomiaj damaĝoj al la tuŝitaj personoj, ĉar trodikuloj ne estas tolerataj en la socio. Usona statistiko montris, ke tropezuloj lukras averaĝe malpli kaj havas malpli da ŝanco por geedziĝi ol normalpezuloj.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

La kaŭzoj, kiuj kondukas kun movmanko al tropezo:

Individuaj kaŭzoj

sociaj kaŭzoj

  • lernitaj nutraj kutimoj ekz. la telero devas malpleniĝi (ĉefe ĉe milit-spertaj gepatroj).
  • Reklamo, anonco sen duboj, ekz. ĉokolado "kun kromporcio da lakto" ktp.
  • migrado el kulturrondo, en kiu la tropezo aperas kiel beleco
  • ŝanĝo de korpa laboro al spirita

Sanigo[redakti | redakti fonton]

Se temas pri genetika kaŭzo, la sanigo estas preskaŭ neebla. Se temas pri alia kaŭzo, oni devas serĉi la radikojn de la dikiĝo, kiuj kuŝas ofte ĉe malbonaj kutimoj pri nutrado. La patientojn kun korpaj kaŭzoj helpas la simpla informado kaj instigo al pli sana nutrado, moviĝo.

Se la dikiĝon kaŭzas psikaj aferoj, povas helpi familio, amikoj, fine psikologo.

Karnitino[redakti | redakti fonton]

Karnitino estas la ŝlosilo en la batalo kontraŭ trodikiĝo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Germanlingve[redakti | redakti fonton]