Greka komedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La greka komedio aux helena komedio estas literatura ĝenro de scenejaj verkoj kun plejparte komikaj efikoj kaj kutime feliĉa fino. Greka komedio kaj greka tragedio establas la longan tradicion de komedio kaj tragedio en Eŭropo, la plej gravaj ĝenroj de eŭropa dramo. En komedio ofte okazas konflikto, kiu malmaskas supozeblajn valorojn aŭ elmontras homajn malfortojn kaj kies solvo kaŭzas ridon. Estas malfacile klare difini komedion. Eĉ la komikeco havas nur limigitan validecon kiel ĉeftrajto, ĉar komedio ankaŭ inkludas kombinaĵojn kun seriozaj aŭ absurdaj ĝenroj kiel ekzemple tragikomedio aŭ la grotesko.

La enhavo de greka komedio estas (en la tempo de la Malnova Komedio) la moka konfrontiĝo kun elstaraj civitanoj aŭ konataj personecoj. La temo estas rakonti rakontojn el la vivo de la Poliso. La tasko de komedio estas transdoni certajn valorojn per ridado (esti instruita ion per ridado).

La komedio, kiel la tragedio, estiĝis el la Dionizo-kulto, kun falusportantoj kantante kantojn honore al Dionizo por ekzerci vegetaĵan magion. Parte el tiu tradicio aperis la dorika komedio, kies plej grava motoro estis Epiĥarmo (Ἐπίχαρμος) de la insulo Kos. Ekde 488 antaŭ nia erao la premieroj de komedio okazis en Ateno, kiu du jarojn poste, do en 486 antaŭ nia erao, disetendiĝis al ĉiujaraj poeziokonkuradoj.