La malsanulo pro imago
El Vikipedio
The Imaginary Invalid, desegnaĵo de Honoré Daumier, ĉ. 1857.
La malsanulo pro imago. (Le Malade imaginaire) Komedio en tri aktoj, de Molière, el la franca tradukis Rektoro Wilhelm Velten, Lingvokomitatano kaj Komisaro por instruisto-ekzamenoj ĉe la Saksa Esperanto-Instituto, Dresden. Eldonita de Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig (Esperanto-Fako), 1911, 98 p. „La traduko ĝenerale estas bonega, kaj bone reproduktas la klaran, precizan kaj elegantan stilon de M.“ (R. M., La Ondo de E, 1912 p. 30)
