Henrik Wergeland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Henrik Arnold Wergeland
Wergeland portrait.jpg
Dato de naskiĝo 17-a de junio 1808
Loko de naskiĝo Kristiansand, Norvegujo
Dato de morto 12-a de julio 1845
Loko de morto Christiania, Norvegujo
Nacieco norvego
Sukcesis kiel aŭtoro
v  d  r
Information icon.svg

Henrik Arnold WERGELAND (naskiĝis 17-a de junio 1808 en Kristiansand, Norvegujo, mortis 12-a de julio 1845 en Christiania) estis norvega aŭtoro. Multaj pensas pri li kiel la plej grava lirikisto de Norvegujo tra la tempoj. Oni komparas lin al poetoj kiel Byron, Puŝkin kaj Victor Hugo. Li havis kelkajn kaŝnomojn, la plej konata estas Siful Sifadda. La poezio de Wergeland estas malfacile tradukebla, kaj li kelkfoje esprimis ke aparteni al malgranda lingvosocio estas malhelpo. Lia sento de manko de mondlingvo ekzemple esprimiĝis en la poemo "Følg Kaldet" (1844). Sed li samtempe vidis la sencon en verki por "eta amikema ularo".

Malgraŭ ke Wergeland ankaŭ estis grava dramisto, liaj dramoj restas tro nekonataj.

Wergeland estis tre agema, kaj faris pionirajn laborojn en pluraj kampoj en la juna Norvegujo post 1814. Li estis nelacigebla instruisto kaj varmkora prizorgisto. Li kontribuis fonde fari la novan ŝtaton kulturnacio, per sia verkado kaj per sia multflanka agado. Li ankaŭ interesiĝis pri la lukto por libereco de subpremitaj popoloj de aliaj lokoj en la mondo, kiel en Polujo, Irlando kaj Brazilo. Li kunflankis kun Barato kontraŭ la koloniiga potenco.

Patrioto kaj mondcivitano[redakti | redakti fonton]

En Norvegujo oni skribis la danan lingvon, sed Wergeland volis ke la juna ŝtato Norvegujo evoluu memstaran norvegan skriblingvon. Li ekuzis apartajn norvegajn vortojn, kaj norvegajn fleksiojn en siaj tekstoj. Li eĉ verkis kantojn en dialektoj. Wergeland laboris por norvega sendependceo, sed samtempe li ankaŭ sekvis kion okazis en eksterlando. Li skribis honorpoemon pri la Julia monarkio, kaj riproĉis la rusan caron post la atako al Polujo en 1831. Per sia plumo li subtenis la strebojn por libereco en aliaj mondpartoj. En sia verkado li ne ĝenis sin pri landlimoj, sed skribis pri kaj Barato kaj Brazilo.

Kelkaj de liaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Digte. Første Ring, 1829
  • Skabelsen, Mennesket og Messias, 1830
  • Spaniolen, 1833
  • Papegøien : et Fastelavensriis, 1835 (de Siful Sifadda)
  • De Sidste Kloge, 1835 (de Siful Sifadda)
  • Barnemordersken, 1835
  • Stockholmsfareren, 1837 (de Siful Sifadda)
  • Vinterblommer i Barnekammeret, 1840
  • «Vord Lys» kaj «Skaaltale for et godt Aar», 1840
  • Jan van Huysums Blomsterstykke, 1840
  • Mig selv, 1841
  • Norges Konstitutions Historie, 1841-43
  • Svalen : et skærsommermorgensæventyr for mødre som har mistet børn, 1841
  • Jøden : ni blomstrende tornekviste, 1842
  • Jødesagen i det norske storthing, 1842
  • Den engelske Lods, 1844
  • Jødinden : elleve blomstrende tornekviste, 1842
  • Mennesket, 1845
  • Til min Gyldenlak, 1845
  • Hassel-Nødder : med og uden Kjerne, dog til Tidsfordriv, plukkede af min henvisnede Livs-Busk, 1845
  • Fjeldstuen, 1845

Verkoj tradukitaj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Periodaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kiel verkisto[redakti | redakti fonton]

  • For Almuen, 1830-1839
  • For Menigmand, 1836-38
  • For Arbeidsklassen, 1839-45

Kiel redaktoro[redakti | redakti fonton]

  • Statsborgeren : en tidende for Norges vel