Ŝablono-Diskuto:Informkesto malsano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La sekvan diskuton mi movas de mia persona diskutpaĝo ĉi-tien:

Saluton, Thomas. Mi ĵus vidis, ke ni havas du informkestojn pri malsanoj, nome:

Nun estas la demando, ĉu ni vere bezonas du apartajn ŝablonojn aŭ ĉu ili eble povus eĉ esti kunigataj? Se ili estas kunigendaj, mi povus fari tion, ĉar la fontokodo de ambaŭ sufiĉe malsamas, tiel ke kunigo bezonus certe kelkajn trukojn. Kaj sub kiu titolo ili estu kunigataj, se tio okazu? --Tlustulimu (diskuto) 18:29, 26 Okt. 2015 (UTC)

La "informkesto Malsano" (mi preferus minusklan nomon "malsano") estas multe pli vasta ŝablono, en kiu min je unua rigardo aparte ĝenas la stranga mallongigo "MKN-10", supozeble ĉeĥlingva, sed tio facile anstataŭigeblas al la e-lingva mallongigo "KIM" aŭ "KIM-10". Krome ĝi prezentas kodigon laŭ la usona sistemo DSM-IV, kvankam intertempe jam ekzistas kaj devus esti provizata la posteula sistemo DSM-V. Kvankam en sia formo tre ĉeĥa kaj nesufiĉe internacia, la informkesto malsano tamen estas ege pli ampleksa ol la modesta informkesto KIM (informkesto Klasifiko Internacia de Malsanoj), kiu nur volas provizi listeton de laŭbezone unu, kelkaj aŭ multaj listeroj de KIM-kodoj. Ĉar ambaŭ informkestoj havas sian praktikan utiligon en artikoloj (nu, konsentite, la "informkesto malsano" nur en 6, tio ne estas granda nombro, sed tamen), kaj havas malsamajn funkciojn, mi ne unuigus ilin, sed tenus ambaŭ. Iom mi timas ke la kompleksa informkesto malsano ne invitas al grandkvanta utiligo, sed tie kie ĝi estas ĝi laŭ mi facile povas resti. Mi nun nur alinomigus ĝin al "informkesto malsano", ŝanĝus la mallongigon MKN al KIM, proponus novan parametron DSM-V, kaj klopodus milde malpliĉeĥigi kaj pliinternaciigi la ŝablonon, ekzemple KIM-kodo ne aŭtomate kaŭzu eksteran ligilon al ĉeĥlingva informo, nelegebla de plej multaj vikipedianoj, sed estu simpla kodo. ThomasPusch (diskuto) 18:44, 26 Okt. 2015 (UTC)

@ThomasPusch: Dankon pro via propono, alinomado kaj korektoj. Tamen mi trovis sufiĉe da pliaj fuŝoj en la fontokodo, kiel ekzemple kvarfojan uzadon de la sama parametro, kio kaŭzis aperon de la ŝablono en zorgiga kategorio. Mi uzis la okazon ŝanĝi la bazan ŝablonon de {{informkesto2}}, foje kreita laŭ la angla ŝablono, al {{informkesto}}, foje kreita laŭ la germana kaj sorabaj ŝablonoj. Tiu baza ŝablono estas laŭ mi pli fleksebla kaj iomete pli truka. Se ni iam emus aldoni pliajn parametrojn kun pliaj tabelaj vicoj, ĝi ebligas eĉ nestigon en si mem, kion la "angleca" ŝablono ne subtenas.
Ĉu la ŝablono jam estas ofte uzata? Se jes, ĉu la ŝanĝitaj parametroj nun ne plu funkcias en la artikoloj? Se jes, devus okazi realdono kiel alternativaj parametroj. Ŝajne tio estas unu el la plej oftaj eraroj dum ŝanĝo de parametroj. :-( --Tlustulimu (diskuto) 19:24, 26 Okt. 2015 (UTC)
Kiel mi ĵus skribis supre, la "sablono informkesto" estas uzata en ekzakte ses artikoloj, ne pli, kaj ĉiuj ne kreiĝis lastatempe. Tial mi facile povis ŝanĝi la parametron MKN al KIM en tiuj ses tekstoj. Cetere vi tute pravas, ke ĉia simpligo de la kodigo bonvenas. Sed tamen mi opinius ke bonas havi ampleksan ŝablonon por la kazo ke oni volus uzi ĝin, sen devigi ties uzon en ĉiuj artikoloj rilataj al malsanoj. ThomasPusch (diskuto) 19:31, 26 Okt. 2015 (UTC)
Bone, ke vi jam korektis la malmultajn artikolojn.
La plej granda diferenco inter {{informkesto2}} kaj {{informkesto}} estas la maniero aranĝi subtitolojn. Mi pensas, ke la maniero de {{informkesto}} estas pli ruza, ĉar oni ne bezonas apartan grupon de parametroj, sed certan valoron en priskribo1 ĝis priskribo30. :-) Krome en la antaŭa kodo ja estis la jam menciita fuŝo, tiel ke la subtitoloj tutcerte ne povis ĝuste funkcii. Nun ili bone aperas en la ŝablona dokumentado. --Tlustulimu (diskuto) 19:47, 26 Okt. 2015 (UTC)

@Tlustulimu: Mi pardonas devi ĝeni vin: la artikolo Aidoso nun estas proponata por leginda teksto, kaj tie estis la informkesto tute malplene. Absolute malplena informkesto aspektas sensence, tial mi ĵus iom plenigis ĝin per KIM-10-kodoj, kaŭzoj, bildo, kaj volis ankaŭ montrigi parametrojn Incidenco kaj Mortofteco. Sed kvankam en la informkesto la parametroj ne estas blokitaj kaj en la artikolo Aidoso informkeste la parametroj estas bonorde plenigitaj, ili ne vidiĝas en la artikolo, tiel kiel vidiĝas KIM-10-kodoj, kaŭzoj kaj bildo. Kio povus esti la kialo por tio?? ThomasPusch (diskuto) 22:55, 27 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton, Thomas. Estis diversaj fuŝoj en kelkaj nove aldonitaj {{#if-blokoj. Mi ĵus korektis tion. - Amike Tlustulimu (diskuto) 18:05, 28 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Malsano: kio estas?[redakti fonton]

Saluton, mi volas aldoni montron de la valoroj de P31 en tiu ĉi informkesto, sed ĉar ĝi realiziĝas helpe de ŝablono informkesto mi ne scias kiel fari tion.

Malsano ja estas multe da kio estas. Sj1mor (diskuto) 05:22, 28 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

✔ Farite kiel ĉe kelkaj aliaj informkestoj. Krome mi trovis eĉ fuŝeton en la kodo, kiun mi ankaŭ korektis. - Amike Tlustulimu (diskuto) 17:45, 28 feb. 2024 (UTC)[Respondi]