Transkontinenta fervojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkontinentaj fervojoj en kaj ĉe Usono ĉirkaŭ 1887.

Transkontinenta fervojo estas sinsekva fervojo,[1] kiu trapasas kontinentajn teramasojn kaj havas terminalojn en diferencaj oceanoj aŭ kontinentaj limoj. Tiaj retoj povas esti de diversaj vojoj de unusola fervojo aŭ tiuj poseditaj aŭ kontrolitaj de pluraj fervojaj kompanioj laŭlonge de kontinua itinero. Kvankam Eŭropo estas trapasata de fervojoj, tiuj ene de Eŭropo estas kutime nekonsiderataj kiel transkontinentaj, kun la ebla escepto de la historia Orient Express. Transkontinentaj fervojoj helpis malfermi neloĝatajn internajn regionojn de kontinentoj al esplorado kaj setlado kiu aliel ne estus estinta ebla. En multaj okazoj ili formis ankaŭ la spinon de translanda transportada reto kaj de pasaĝeroj kaj de kargo. Multaj el ili plue ludas gravan rolon en transportado de kargo kaj kelkaj kiel la Transsiberia fervojo eĉ havas pasaĝerajn trajnojn el unu pinto al la alia de kontinento.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Trackage OnLine Def Alirita la 29an de Decembro 2022.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Glenn Williamson, Iron Muse: Photographing the Transcontinental Railroad. Berkeley, CA: University of California Press, 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]