Radiotelefono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Radiotelefono
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun telefonradio.

Radiotelefono estas radio-sendilo-ricevilo, uzata kiel telefono. Komence oni uzis radiojn en ĉambroj, sed poste faris pli kaj pli malgrandajn, fine la aparatoj estis teneblaj en la mano. Oni uzis longe la aparatojn en aŭto. Oni muntis antenon sur la aŭto. Baterio de la aŭto zorgis ankaŭ pri la radio.

La sendilo unue faras nedampitajn altfrekvencajn oscilojn, kiujn la mikrofono modulas. La ricevilo rektifas la ondojn, la parolado estas aŭdebla. Sur la aparato estas butono, kiu ŝaltas inter la sendilo kaj ricevilo. Se la sendulo finis la paroladon, tuj diris: RICEVO kaj ne premis plu la butonon, la alia tuj premis la butonon daŭre kaj komencis paroli. Se unu diris: FINO, ambaŭ elŝaltis la aparatojn.

La aparato bezonis difinitan frekvencon, kiu ne estis senfina. Publiko neniam uzis radiotelefonon, nur la polico, fajrobrigado kaj simile. Se iu ektrovis la difinitan frekvencon, helpe de speciala radioricevilo povis aŭskulti la mesaĝon. Tion ofte faris banditoj, spionoj, ĵurnalistoj kaj scivolemuloj. Oni evoluigis el la radiotelefonoj la poŝtelefonojn.