Komputviruso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Komputviruso estas komputa programeto kiu kapablas mem-kopiiĝi de komputilo al komputilo sen scio de la uzanto. Por ke la viruso povu disvastiĝi, ĝi enmetas kopiojn de sia programkodo en aliajn lanĉeblajn dosierojn aŭ dokumentojn. Tia programo tial kondutas simile kiel biologia viruso, kiu disvastiĝas per enmetado de sia genetika kodo en vivantajn ĉelojn. Analogie la procezo de disvastiĝo de la viruso nomiĝas infektado kaj la atakita dosiero infektito (gastiganto). Virusoj estas nur unu de la specoj de t. n. misprogramaro. Ĝenerale oni kiel virusojn nomas (malĝuste) ankaŭ vermojn kaj aliajn specojn de misprogramaro.

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

Dum iuj virusoj povas esti celate detruivaj (ekz. kun tasko forviŝi dosierojn sur la durdisko), multe da aliaj virusoj estas relative sendamaĝaj, eventuale nur ĝenantaj. Ĉe iuj virusoj la detruanta kodo lanĉiĝas nur post ioma prokrasto (ekz. je iu konkreta tago aŭ post infekto de certa nombro da aliaj infektitoj), kion oni foje nomas (logika) bombo.

Flankaj malbonefikoj[redakti | redakti fonton]

Plia negativa influo de virusoj estas mem ilia reproduktado, kiu ŝarĝas komputilajn sistemojn kaj okupas iliajn rimedojn.

Eĉ „sendanĝera“ aŭ bonintenca viruso povas kaŭzi difekton de dosieroj pro misfunkcio. Ekzemple, se iu dosiero ŝajnas al viruso havi datenaranĝon infekteblan (aŭ alie „konscie“ ŝanĝeblan) de ĝi, sed efektive la aranĝo estas tute alia, la viruso aldonos sin aŭ alie ŝanĝos la dosieron tiel, ke ĝi probable ne plu estos konforma al la aranĝo kaj povos esti nesaveble difektita de programo destinita por ĝia prilaboro.

Simile, iu dosiero povas ŝajni al kontraŭvirusilo infektita de viruso, kaj la kontraŭvirusilo „forigos la viruson“, produktante efikon, kiu, se la kontraŭvirusilo ne kreis sekurkopion, estos eĉ pli malbona ol tiu de fuŝa „sendanĝera“ viruso.

Protekto[redakti | redakti fonton]

Por protekti sin kontraŭ komputilaj virusoj, oni uzas specialajn programojn - komputilajn kontraŭvirusilojn. Oni tamen povas protekti sin kontraŭ ili ankaŭ pere de simpla komputika sekureca regulo: Neniam malfermi dosierojn aŭ kunsendaĵojn kiam oni ne precize scias de kiu ĝi venas kaj kion ĝi entenas. Malgraŭ tio ekzistas ankaŭ virusoj, kiuj misuzas truojn kaj erarojn trovitajn en diversaj gravaj programoj (ekz. retpoŝtiloj) kaj pro tio povas aŭtomate startiĝi tuj post alveno. Kontraŭ tiuj funkcias tial nur la kontraŭ-virusiloj.

Nuna stato[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ (2005) estas komputilaj virusoj cedantaj favore al vermoj kaj spionprogramaro, kiuj disvastiĝas per komputilaj retoj, ĉefe per interreto. La plej multaj hodiaŭ konatoj misprogramoj uzas la retpoŝtadresaron kaj memsendiĝas al aliaj komputiloj per retpoŝtmesaĝoj. Aliaj troviĝas en programoj elŝuteblaj de interreto. Kiam la infektita programo estas uzata, la viruso ankaŭ startiĝas kaj infektas aliajn programojn, kaj povas esti plusendota al aliaj viktimoj.

Listo de virusoj kaj vermoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiutage aperas kelkdeko da novaj virusoj. Entute povas ekzisti jam dekoj da miloj da komputilaj virusoj. Inter ili kelkaj plej konataj kaj plej interesaj estas:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]