Linukso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el GNU/Linux)
Saltu al: navigado, serĉo
Tux — la blua pingveneto, simbolo de Linukso (almenaŭ la kerno)

Linux (aŭ Linukso) estas kerno de operaciumo, kiu estas libera klono de Unikso. En ofta uzado, "Linukso" temas pri kaj tiu kerno mem kaj la ĉirkaŭa programaro, inter ili la iloj de GNU (i.a. glibc kaj ofte GNOME), KDE, Xfce, LibreOffice la Fenestra Sistemo X kaj multaj aliaj programoj. Pro tio, kelkaj, inter ili Richard Stallman kaj la projekto Debian, preferas nomi la tutan sistemon "GNU/Linux", kiun FSF rekomendas legi kiel "GNU kaj Linukso" en la koncerna lingvo (ili ankaŭ mencias, ke se "/" estas maloportuna, en kelkaj lingvoj oni skribu "-").

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekverkita en 1991 de finna komputilstudanto (Universitato de Helsinki) Linus Torvalds kiel ŝatokupo kaj disvastigita laŭ la permesilo GPL, Linukso ŝtopis la ĝistiaman truon en la libera operaciumo GNU: manko de kerno, la centra programo kiu regas ĉiun malaltnivelan operacion de komputilo (tamen la oficiala GNU-kerno estas Hurd). La versio 0.01 aperis en septembro 1991 kaj 0.02 en oktobro 1991. Tiel ekeblis, se vole, tradukiloj per nur libera programaro. Poste aliaj liberaj kernoj kaj operaciumoj ekestis, sed Linukso restas la plej uzata kaj plej konata.

Teĥnike[redakti | redakti fonton]

Linukso akordas kun la uniks-normo Posikso, kaj plejparte rolas kiel kutima Unikso, kvankam ĝi ne devenas de la originala fonto de Bell Labs kiel la BSD-Uniksoj. Origine, ĝi estis monolita kerno, sed post la 2.0-a versio ĝi estas monolita sed etendebla per moduloj.

Nuntempe Mikrosofto konsideras Linukson la ĉefa konkuranto kontraŭ ĝia operaciumo Vindozo.

Distribuaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ubuntu en la esperanta

La unua (historie) maniero por havi la tutan sistemon funkciantan estis havi la kodon de la programoj kaj kompili ĝin.

Sed ĉi tio povas esti granda problemo por homoj, kiuj ne povas konekti interreton, kiuj ne scias fari tion aŭ kiuj ne havas sufiĉan tempon. Por solvi tion ĉi, la plej ofta solvo estas ke iuj kolektas aron da programoj, kiujn ili opinias oportunaj, kaj ĝin vendas, disdonas kun gazetoj aŭ elŝutebligas ĝin. Tio nomatas distribuaĵo.

Listo de distribuaĵoj[redakti | redakti fonton]

Dosieraj sistemoj[redakti | redakti fonton]

Linukso toleras multajn dosierajn sistemojn, interalie:

Protokoliga dosiersistemo (ang. journaling) estas moderna sistemo por eviti multajn erarojn sur la disko. Ĝi registras farotajn ŝanĝojn en protokolo (ofte cikla dosiero en specifa parto de la dosiersistemo) antaŭ ol skribi la ŝanĝojn al la ĉefa dosiersistemo. Se eventuale la sistemo paneas aŭ elektro mankas, tiaj dosiersistemoj estas pli rapide restaŭreblaj kaj malpli probable korupteblaj.

Komunumo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas multaj asocioj pri GNU/Linukso tra la mondo. Ĝenerale, oni nomas ilin "LUG" (Linuks-Uzantaj Grupoj) (angle: Linux Users Group). La celo estas disvastigi Linukson kaj la liberajn programojn pere de renkontiĝoj, instalado de GNU/Linukso, helpo al novuloj k.t.p. Multaj asocioj ekzistas en la reto pere de regionaj asocioj (vidu la vorton LUG en via lingvo). Ekzistas projekto por fondi asocion "LUG-Esperanto" ĉe Projekto por LUG-Esperanto.

Tajpi Esperanton per Linukso[redakti | redakti fonton]

La klavaro-sistemo de Linukso jam (2008) de jaroj enhavas klavar·aranĝojn por tajpi la ĉapelitajn literojn (kaj aliajn). En la aktualaj distribuaĵoj de GNU kaj Linukso kutime estas facile elekti klavarfasonon taŭgan por Esperanto. Fakte, ofte la defaŭlta klavararanĝo jam disponigas la ĉapelitajn literojn per mortaj klavoj, ekzemple aranĝo us:alt-intl. Aktuala (en 2013) detala priskribo de la diversaj taŭgaj rimedoj disponeblas.[1]

Se vi kutime uzas usonan, brazilan aŭ portugalan klavarfasonon vi jam havas la eblon elekti varianton kun la ĉapelitaj literoj. Ankaŭ disponeblas speciala esperanta klavarfasono.

Aldoni ĉapelitajn literojn al aktuala fasono[redakti | redakti fonton]

Ekzemple en GNOME en Ubuntu versio 9.04 Jaunty Jackalope, oni povas simple aldoni la klavojn por la ĉapelitaj literoj al sia aktuala fasono. Ekzemple en Gnome, elektu menuerojn "System" ("Sistemo"), "Preferences" ("Agordaĵoj"), kaj "Keyboard" ("Klavaro"). Tiam elektu la langeton "Layouts" ("Aranĝoj") kaj la celatan fasonon, ekzemple "USA" ("Usono"). Alklaku la butonon "Layout Options" (Fasonaj agordoj) kaj la listeron "Adding Esperanto circumflexes (supersigno)" ("Aldonado de Esperantaj supersignoj"). Elektu iun el la tri ebloj, ekzemple "To the corresponding key in a Qwerty keyboard" ("Al la ekvivalenta klavo en klavaro Qwerty"). Tiam elektu la listeron "Key to choose 3rd level" ("Klavo por elekti 3-an nivelon") kaj marku la klavo(j)n kiujn vi volas uzi kiel specialan klavon por la ĉapelitaj literoj, ekzemple "Left Win" ("Maldekstra Win"). Por fini, alklaku je "Close" (Fermi), kaj denove "Close". Eble necesas adiaŭi kaj resaluti antaŭ ol la ĉapelitaj literoj estas tajpeblaj per la elektitaj speciala klavo kaj la rilata literoklavo: ekzemple Maldekstra-Win + C donas je ĉ.

Similaj rimedoj disponeblas en KDE kaj Enlightenment. Alie, oni ĉiam povas uzi la programon setxkbmap. Ekzemple la jena komando aldonas la klavkombinaĵojn al la aktuala (qwerty)-fasono por tajpi la ĉapelitajn literojn per la dekstra Alt-klavo kaj la rilata klavo de la fasono.[1]

setxkbmap -option "lv3:ralt_switch,esperanto:qwerty"

Aliaj ebloj[redakti | redakti fonton]

Se vi havas pli malnovan sistemon aŭ preferas alian rimedon, vi havas aliajn eblojn. Por elekti klavarfasono(j)n en Gnome, elektu menuerojn "System" ("Sistemo"), "Preferences" ("Agordaĵoj"), kaj "Keyboard" ("Klavaro"). Tiam elektu la langeton "Layouts" ("Aranĝoj"). Por aldoni fasonon elektu la plusan signon ("+Aldoni"), langeton "By language" (Laŭ lingvo) kaj lingvon Esperanton. Tie elektu vian preferatan varianton, ekzemple "Esperanto".

Por elekti klavarfasono(j)n en KDE, malfermu la sistemagordilon kaj elektu je "System" (Sistemo), "Regional & Accessibility" (Regionoj & Alireblo), kaj "Keyboard layout" (Klavarfasono). Certigu ke uzo de klavarfasonoj estas enŝaltita, kaj serĉu taŭgan klavarfasonon en la maldesktra flanko kaj marku ĝin.

La esperanta klavaro estas bazita sur la usona qwerty-klavaro. La literoj ŝĝĉŭĵĥ anstataŭas la signojn qwxy[]. Por tajpi tiujn signojn uzu la RAlt-klavon kun la signo, ekzemple RAlt q por q.

Por usona klavaro oni povas elekti la fasonon "USA2 (Alternative international)", anstataŭ la pli simpla fasono "USA". Per tiu klavaro oni povas tajpi multajn ĉapelitajn literojn el multaj lingvoj per mortaj klavoj. Por la literoj kun cirkumfleksoj uzu la mortan klavon ^ kaj por la literoj kun brevo uzu la mortan RAlt Shift 9 (DekstraAlt + Stir + 9) kombinaĵon. Estas iom malfacile tajpi tiun lastan: tenu je RAlt kaj Shift kaj premu je 9, tiam maltenu je Shift (por minusklo) kaj premu je u, nur tiam maltenu je RAlt.

Por brazila klavaro elektu la varianton "Brazil - Nativo for Esperanto". La literoj ĉŭĵŝĝ anstataŭas la literojn xwyçq respektive, kaj por tajpi je ĥ uzu la klavon RAlt (dekstran Alt) kun h. Simile por la portugala klavaro (Portugal Nativo for Esperanto). Ili ne uzas mortajn klavojn.


Vidu ankaŭ Unikodkapabla programo#Fenestra Sistemo X.

Amiketo[redakti | redakti fonton]

Amiketo estas programo por Linukso kaj Vindozo. Ĝi permesas tajpi ĉapelitajn literojn per "magia klavo". La linuksan version oni povas trovi ĉe ĉi tiu retpaĝaro.

Vindozaj programoj en Linuksaj operaciumoj[redakti | redakti fonton]

Multaj uzantoj de komputiloj alkutimiĝis al vindozaj programaroj. Vindozaj programaroj ne rekte funkcias en linuksa sistemo (kvankam oni povas diri tion ĉi ankaŭ pri programoj en Java kaj Python, kaj eĉ ŝelo, ĉar ĉiuj ili postulas ion, kio povas jam esti aŭ ne esti en la mastrumsistema programaro). La plej simpla solvo estas Wine, kiu estas libera, kaj la programoj Crossover Office (transigata oficejo) kaj Cedega. Tiuj programoj igas la vindozan programaron kongrua per reimplementado de la Vindoza API en Linuksajn sistemojn. Multaj programoj povas funkcii tiel rapide kiel en Vindozo, kaj iuj eĉ pli rapide. La fortaĵo de ĉi tia solvo estas, ke la programaroj ne devigas instaladegon de Vindozo, kaj tial ankaŭ ne la permesilon. La malfortecoj estas, ke ĝi nuntempe ne estas 100%e kongrua sistemo.

Alia ebleco estas Win4Lin, la komerca programaro kiu konvertigas la vindozajn API-bibliotekojn tiamaniere ke ĝi funkcias sen reimplementado. Tio devigas ke Vindozo estu instalita, ne kiel operaciumo, sed kiel programaro en Linukso. Tiamaniere Vindozo funkcias fenestre kaj tra tiu fenestro funkcias ĉiuj vindozaj programaroj.

Tria alternativo estas virtuala maŝino, en kiu oni imitas tutan komputilon sub Linukso. La fortaĵoj estas, ke temas pri la originala API-realigo kun ĉiuj ĝiaj originalaj ecoj kaj eraroj, kaj ke oni ne bezonas x86-an komputilon. La malfortaĵo de imitado estas, ke oni riskas malpli rapidan sistemon. Oni ankaŭ devas instali Vindozon. Vindozaj programoj, kiuj funkcias je ĉi tiu solvo, ordinare ne povas integriĝi sur la labortablo. Ekzemple oni ne povas kopii tekston el vindoza programaro al linuksa programaro aŭ inverse.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Kongresoj[redakti | redakti fonton]

la linukstago 2004 en la kongrescentro Karlsruhe

La ĉiujara Linukstago estas la plej granda ekspozicio en Eŭropo pri la temoj linukso kaj libera softvaro. Ĝi okazas ekde 1996.

Krom la ekspozicioj de ĉiuj renomaj firmaoj kaj projektoj el la kampo de linukso estas ofertitaj ankaŭ prelegoj pri diversaj temoj. Laste partoprenis pli ol dek mi vizitantoj.

Kro la granda linukstago okazas aro da regionaj linikstagoj, ofte organizitaj de universitatoj.

En Hamburg, germanio okazas la internacia Linux Kongress – Linux System Technology Conference.

Kuriozaĵo estas la ĉiujara LinuxBierWanderung, linuksbiero-migrado, kiu ofertas al entuziasmuloj de la tuta mondo ebleco por komuna festado, migrado kaj biertrinkado.

Krom la ĝeneralaj ekspozicioj kaj kongresoj okazas ĉiujare la LUG-Camp. Tiu estas organizata kaj vizitata ekde la jaro 2000 de Linux-uzantoj el la regiono Flensburg ĝis Svislando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 http://eo.esperanto.org.nz/how-to-learn-esperanto/how-to-type-esperanto-characters/linux Kiel tajpi en Esperanto - Linukso

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]