Richard Stallman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Richard Stallman
Richard Stallman
Usona komputilisto
Naskiĝo 16-a de marto 1953
en Manhatano, Nov-Jorkio, Usono
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Richard STALLMAN [RIĉard STALman/STOLman] (naskiĝis la 16an de marto 1953), mallonge rms, estas usona programisto kaj aktivulo por liberaj programoj. Li fondis la projekton GNU, la Free Software Foundation kaj la League for Programming Freedom. Li estas la kreinto de la tekstredaktilo Emacs, la kompililo GCC, kaj li origine verkis la permesilon GNU GPL. Li emfazas la etikan aspekton de libereco de programoj.

La filozofio, kiu subtenas la Vikipedion, fluas el liaj ideoj pri la libereco de informo kaj intelekta verko.

Politike li draste kontraŭas al George W. Bush, Irakmiliton, kaj USA PATRIOT Act.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]