Permesilo de GNU por Liberaj Dokumentoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La GNU-emblemo.
Bildstria klarigo pri la avantaĝo de duobla licencigo de foto laŭ la permesiloj GFDL kaj iu de Krea Komunaĵo

Permesilo de GNU por Liberaj Dokumentoj (originale GNU Free Documentation License, mallongigita en GFDL) estas permesilo simila al GNU GPL, sed estas por dokumentoj (instrukcioj), ne programoj. Dokumento sub la permesilo estas libera kaj rajtoceda. Kopioj de la dokumento kaj eĉ redaktaĵoj restas sub la permesilo. Oni povas vendi ekzemplerojn, sed devas libere disponigi version redakteblan. GFDL permesas marki nevariendaĵojn por, ekzemple, aŭtornotoj.

Ĉiuj tekstoj en Vikipedio estis disponeblaj laŭ GNU FDL, sed nun eblas aldoni al ĝi tekstojn disponeblajn nur laŭ alia permesilo, CC BY-SA 3.0. Pro la rajtoceda naturo de tiuj permesiloj, Vikipedio ne povas akcepti materialon aŭtorrajte protektatan, krom tiujn ankaŭ sub la sama permesilo (aŭ originale aŭ per aparta permeso de la aŭtoro) aŭ akordigeblan kun ĝi.

GNU FDL ankoraŭ evoluas.

Pro la komplikeco de GFDL, pro ĝia uzado sed netaŭgeco por netekstaj verkoj, kaj pro tio, ke ekzemple la ebleco aldoni nevariendaĵojn estas rigardata de iuj kiel malkonvena por libera permesilo, oni

  • proponis krei pli simplan version, GNU SFDL, sen la maloportunaj ebloj;
  • permesis al mastroj de vikioj laŭvole aldoni al verkoj disponeblaj laŭ GFDL-1.3 kaj aldonitaj al la vikioj antaŭ difinita dato eblon disponigi ilin laŭ alia rajtoceda permesilo, "Creative Commons Attribution-ShareAlike (Atribuo-Kun sama permesilo) 3.0".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]