Bash

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bash
Bash demo.png
Lasta stabila versio: 4.2 (13-a de februaro 2011)
Operaciumo: Plursistema
Lingvo/j: plurlingva (gettext)
Programtipo: Uniksa ŝelo
Licenco: GPLv3+
TTT-ejo: www.gnu.org/software/bash/
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Bash (angla malongigaĵo Bourne-Again SHell) estas Uniksa komandlinia ŝelo skribita por la projekto GNU. Ĝia nomo estas mallongigaĵo de "Bourne-Again SHell", kiu estas vortludo pri la Bourne-Ŝelo sh—kiu estis la plej disvastigita Uniksa ŝelo—kaj la angla esprimo signifata "renaskita". La sintakso de Bash estas kongrua kun tiu de sh kaj enhavas ideojn bazitajn sur ksh kaj csh.

La originala Bourne-ŝelo estis skribita de Stephen Bourne. Bash estis plejmulte skribita de Brian FOX kaj Chet RAMEY.

Bash estas la defaŭlta ŝelo ĉe la plejmulto de GNU/Linuksaj sistemoj, kaj oni povas uzi ĝin ĉe le plejmulto de Uniks-similaj operaciumoj. Ĝi ankaŭ estas portita al Microsoft-Vindozo de la projekto Cygwin.

Bash estas disdonata sub la licenco GPL. Ĝi estas elŝutebla de multaj ejoj sur la Interreto, inkluzive de la GNU-projekta FTP-ejo. La lasta disdonata versio (en 2011) estas 4.2; ĝi enhavas kelkajn ŝanĝojn al la antaŭe populara versio 2.05b.

[redakti] Eksteraj ligoj

Ekstera ligilo  oficiala Bash-hejmpaĝo
Ekstera ligilo  Referenca Manlibro de Bash
Ekstera ligilo  Dokumentaro kun detalaj klarigoj de Bash (angle)



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj