Enlightenment
| Enlightenment | |
|---|---|
| Programisto: | Carsten Haitzler kaj aliaj |
| Lasta stabila versio: | E16 1.0.10 (9-a de oktobro 2011) |
| Operaciumo: | Linukso, BSD, Darwin, Unikso |
| Programtipo: | grafika uzulinterfaco, grafika kodaro |
| Licenco: | BSD (libera programaro) |
| TTT-ejo: | www.enlightenment.org |
Enlightenment, ankaŭ nomigita E, estas fenestradministrilo kaj grafika uzulinterfaco por la vidigosistemo X Window. Ĝi malsimilas el kutimaj medioj pli uzataj kiel KDE kaj Gnome pro siaj tuta parametra ebleco, komandoj kaj detala parteco. Ĝi estis pensita por uzado en ĉiaj komputilaj sistemoj, kaj malpovaj kaj povegaj.
La projekto pliboniĝas iomete malrapide. Malstabilaj versioj estas iom oftaj kaj ne oferas multajn novaĵojn, kiujn oferas aliaj medioj pli uzataj. La nuna versio de Enlightenment estas 0.16. La sekva versio, E17, estas programita ekde multaj jaroj. La ĉefa ideopensanto, Rasterman, volas ŝanĝi Enlightenment-on ekde fenestradministrilo ĝis labortabla ŝelo. La programado estis plurfoje malfruigita de grandnombraj ŝanĝoj en aranĝo de kodoj, kaj Rasterman plurfoje tute ŝanĝis la sistemon.
E17 uzas aron da bibliotekoj nomiĝitaj Enlightenment Foundation Libraries (EFL). Notinde tiu E17-versio uzatas en Yellow Dog Linux 5.0 por la ludkonzolo PlayStation 3 de Sony[1].
Enhavo |
[redakti] Historio
La unuan version de Enlightenment publikigis Raster (Carsten Haitzler) la 30-an de oktobro 1996.
La versio 0.17, ankaŭ nomata DR17 aŭ E17, estas programinta ekde decembro de 2000[2]. Ĝi estas tute reprogramado de DR16 kaj estis pripensita por esti plena labortabla ŝelo, uzante la novajn komponantojn EFL.
[redakti] Programistoj
La listo de partoprenantoj en tiu projekto estas granda[3].
[redakti] Ĉefaj programistoj
La ĉefaj programistoj estas:
- Carsten "Rasterman" Haitzler[4], ĉefprogramisto ;
- Corey "Atmos" Donohoe[5] ;
- Ibukun "xcomp" Olumuyiwa[6] ;
- Kim "kwo" Woelders, stabiligisto por E16 ;
- Andrew "HandyAndE" Williams[7].
- Hisham "CodeWarrior" Mardam Bey [1]
[redakti] Eksprogramistoj
- Geoff "Mandrake" Harrison [2]
[redakti] Vidu ankaŭ
- Elive kaj Ebuntu, du linuksaj distribuaĵoj enhavantaj Enlightenment-on.
[redakti] Referencoj
- ↑ http://www1.get-e.org/Main/News/_articles/351.html
- ↑ Martin Geisler Online » Blog Archive » E17 has been committed to CVS
- ↑ http://www.enlightenment.org/Main/The_Team/
- ↑ Rasterman.com
- ↑ Atmos.org
- ↑ xcomputerman.com
- ↑ handyande.co.uk
