GNOME

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gnome)
GNOME

GNOME 3.12 montranta la Superrigardon
Programisto La GNOME Projekto
Lasta stabila versio 45
(20-a de septembro 2023)
Operaciumo GNU, Linukso, BSD, Unikso
Programlingvo C, C++, C dieso, HTML, JavaScript, Vala, Perl, Python
Lingvo(j) 166 lingvoj
Programtipo grafika uzantinterfaco, grafika kodaro
Permesilo GPL, LGPL, MIT (libera programaro)
Retejo gnome.org
vdr
GNOME
fenestrilo • GNU-pakaĵo • komputa platformo • uzantinterfaco vd
Dum 15-a de aŭgusto 1997 - nekonata/nuntempe
Partoprenanta Kernaj Aplikaĵoj de GNOME • GNOME Games • GNOME Shell vd
TTT Oficiala retejo
vdr

GNOME estas grafika uzantinterfaco por diversaj *NIX-sistemoj, kiaj Unikso, Linukso, Solaris kaj BSD. Ĝia tuta agordaro ŝangeblas per muso; tial la agordaj dosieroj estas kaŝitaj por kutimaj uzantoj.

La nomon “GNOME” (GNU Object Model Enviroment) eblas traduki el la angla kiel “objekt-modela medio de GNU”.

GNOME estas bazita sur la ilaro GTK+ (same kiel Xfce). Ĝi norme uzas la fenestrilon Metacity, sed povas uzi aliajn.

GNOME kontraŭ KDE[redakti | redakti fonton]

Kiam KDE aperis, ĝi uzadis la grafikan bibliotekon Qt, kiu tiam ne estis libera, sed nur senkosta (tamen, la kodo de KDE nun estas libera). Pro tio oni pensis, se la plej kompleta grafika programo por Linukso estas nelibera, tio estonte estus baro.

Samtempe aperis du malsamaj projektoj:

  • Harmony, kiu celis skribi tute liberan funkciaron kongruan kun Qt.
  • GNOME, tute nova projekto gvidata de Miguel de Icaza kaj Federico Mena por krei kompletan grafikan uzantinterfacon.

Poste, kiam Qt liberiĝis, tiu kialo malaperis, sed ambaŭ projektoj plu ekzistas, nun en pli sana konkurenco ol antaŭe; ambaŭ projektoj eĉ kunlaboras en aliaj grandaj projektoj, kiel freedesktop.

Esperantigo[redakti | redakti fonton]

Esperantigo antaŭeniras. Oni povas legi intervjuon kun kreinto de la malnova tradukprojekto. La laboro de tiu tradukskipo endormiĝis kaj tradukskipo ĉe Ubuntuo poste okupiĝis pri la Esperantigo de GNOME. Ekde la apero de GNOME 3 (2011) tradukskipo ĉe GNOME okupiĝas pri la tradukado de la pakaĵoj.

Tradukstato[redakti | redakti fonton]

  • marto 2020 – 76% (eldono de GNOME 3.36)
  • novembro 2018 – 73% (eldono de GNOME 3.30)
  • septembro 2015 – 62% (eldono de GNOME 3.18)
  • septembro 2012 – 61% (eldono de GNOME 3.6)
  • marto 2012 – 66% (eldono de GNOME 3.4)
  • septembro 2011 – 60% (eldono de GNOME 3.2)
  • aprilo 2011 – 48% (eldono de la tria versio)
  • januaro 2011 – 32%
  • septembro 2010 – 23%
  • marto 2007 – 9%
  • marto 2006 – 3%

La tradukskipo celis traduki la kernon de GNOME (ĝiaj plej gravaj bibliotekoj kaj aplikaĵoj) antaŭ la 14-a de marto 2019, kiam eldoniĝos GNOME 3.32. Temas pri preskaŭ 44.000 tradukeblaj linioj entute, sed nun estas tradukitaj pli-malpli 31.000 el ili, do la fino videblas[1].

Kiam oni eldonis la trian version de GNOME oni pozitive menciis la Esperantan tradukskipon pro ĝia progreso (jen ligilo).

GNOME-aj programoj[redakti | redakti fonton]

GNOME-aj distribuaĵoj[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj distribuaĵoj, kiuj entenas GNOME kiel aprioran grafikan labormedion:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]