Nautilus (programaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Nautilus.
Nautilus
Nautilus icon.svg
Nautilus screenshot.png
Ekrankopio de Nautilus 3.0.2
Aŭtoro GNOME-teamo
Lasta stabila versio 3.4 (28-a de marto 2012)
Operaciumo Linukso, UNIX
Lingvo(j) ankaŭ Esperanto
Programtipo Dosieradministrilo
Permesilo GPL (libera programaro)
Retejo live.gnome.org/Nautilus
v  d  r
Information icon.svg

Nautilus aŭ Naŭtilo estas la libera dosieradministrilo de la grafika uzantinterfaco GNOME. Kiel ĉiu dosieradministrilo, ĝi ebligas malfermi, movi, kopii aŭ forviĝi dosierojn, kaj lanĉi programojn. Ĝi estas programata baziĝante sur la biblioteko GTK+ kaj estas parto de la projekto GNU.

Naŭtilo estas preskaŭ plene Esperantigite (Aprilo 2011: 84%).

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

Nautilus ebligas esplori la lokan dosiersistemon, sed ankaŭ lokan reton kaj afiŝi la enhavon de FTP-servilo kvazaŭ lokan dosierujon.

Funkcias ankaŭ paĝosignoj, fenestraj fonoj, dosieremblemoj kaj kromprogramoj. La uzanto povas elekti listan aŭ bildan afiŝon de dosierujoj. Nautilus konservas historion de vizititaj dosierujoj.

Ĝi povas montri antaŭrigardon de dosieroj (tekstaj, bildaj aŭ filmaj) en iliaj bildsimboloj. Sondosieroj estas antaŭmontritaj, kiam la musmontrilo ŝvebas super ili.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]