GTK+
El Vikipedio
| GTK+ | |
|---|---|
Ekrankopio de GIMP kiu uzas GTK+ |
|
| Programisto: | GNOME Foundation |
| Lasta stabila versio: | 2.14.7 (9-a_de_januaro 2009) |
| Operaciumo: | Plursistema |
| Konstruaĵo: | en evoluo |
| Programtipo: | grafika libraro |
| Licenco: | LGPL |
| TTT-ejo: | http://gtk.org/ |
La GIMP Toolkit mallongigita kaj plej bone konata kiel GTK+ estas unu el la plej popularaj fenestriloj por la fenestra Sistemo X, per kiu eblas krei grafikan uzantinterfacon. GTK+ kaj Qt anstataŭis Motif-on, kiu estis antaŭe la plej uzata X fenestrilo.
GTK+ estis kreita por la rastruma grafikilo GIMP je 1997, de Spencer Kimball, Peter Mattis kaj Josh MacDonald, membroj de XFC ĉe UC Berkeley . Eldonata per LGPL, GTK+ estas libera programaro kaj parto de la projekto GNU.
Ĝia nuntempa versio estas la GTK+2, ĝi havas multajn plibonigaĵojn rilate al la antaŭa, sed ambaŭ estas malkongruaj.
[redakti] Programlingvo
GTK+2 estas programita per C programlingvo, sed oni povas uzi ĝin el alia lingvoprogramo, kiel:
ktp
[redakti] Projektoj kiuj uzas ĝin
Le plej famaj projektoj kiuj uzas GTK, estas:
- GIMP
- GNOME
- Xfce
- $100 Laptop ankaŭ uzas ĝin per PyGTK
