Ekiga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ekiga
Permesilo Ĝenerala Publika Permesilo de GNU
Retejo www.ekiga.org
v  d  r
Information icon.svg

Ekiga (antaŭe nomita GnomeMeeting) estas libera kaj malfermitakoda interret-telefona (VoIP) kaj video-konferenca komputila programo plursistema. Ĝi estas la defaŭlta interreta telefona aparato en Gnome, ĉefe en Ubuntu. Ekiga eltenas kaj SIP-a kaj H.323-a protokolojn, kaj ĝi tute funkcias inter aliaj softvaroj kiuj uzas SIP, kaj ankaŭ kun Microsoft NetMeeting. Ĝi eltenas plurajn bonkvalitajn kodekojn; kaj sonajn kaj videajn.

Ekiga estis unue faritaĵo de Damien Sandras celante sia magistriĝo en la Katolika Universitato de Loveno. Nuntempe, ĝi estas plibonigita pere de komuna projektado, teamo gvidita de Sandras. Pripensante la konceptojn Andreas Kwiatkowski kreis la identigan simbolon de Ekiga.

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

Al trajtaro de Ekiga apartenas:

  • LDAP registriĝa kaj serĉanta dosierujoj
  • Integrado kun Novell Evolution, tio ebligas la komunikadon inter la uzantoj de ambaŭ programoj
  • ZeroConf (Apple Bonjour) eltenkapablo
  • Ekstera agordado kun GConf, tio ebligas al la administranto malaperigi kelkajn aĵojn

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Portalo pri Libera Programaro Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Libera Programaro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]