KDE
| Tiu ĉi artikolo temas pri la fama grafika uzulinterfaco. Por aliaj signifoj bovolu vidi KDE (apartigilo) |
| KDE | |
KDE en la Mandriva Linukso 2009.1 |
|
| Programisto | The KDE Team |
|---|---|
| Lasta stabila versio | 4.10.2 (2-a de Aprilo 2013) |
| Lasta testa versio | () |
| Operaciumo | Linukso, BSD, Darwin, Unikso, Vindozo |
| Lingvo(j) | ankaŭ Esperanto |
| Programtipo | grafika uzulinterfaco, grafika kodaro |
| Licenco | GPL (libera programaro) |
| Retejo | www.kde.org |
KDE estas libera grafika labormedio por Unikso, Linukso, FreeBSD kaj aliaj operaciumoj kiuj bazas sur la Unikso (oni povas ankaŭ instali ĝin sur la X operaciumo de la Makintoŝa komputilo, kaj eĉ sur Mikrosofta Vindozo per la programo Cygwin). La tuta sistemo estas konstruita per la grafika uzulinterfaco ilgarnituro QT de la norvega kompanio TrollTech kaj programita per la programlingvo C++.
Enhavo |
Origino de la nomo [redakti]
KDE estas la mallongiga vorto por K Desktop Environment. La litero K ne sensas vere. Dum KDE-komenco, la vorto Kool estis uzita, sed la programistoj rezignis tiun uzon. Nun, ili rimarkigas ke, en Latina alfabeto, la litero K antaŭas la literon L (L tiel Linukso).
Historio [redakti]
Ĉi tiun projekton komencis en 1996 la germana programisto Matthias Ettrich, kiu volis krei unuigitan grafikan interfacon por la Uniksaj sistemoj. Li elektis la Qt-funkcionaron kaj la programlingvon C++.
Ĉefe pro tiuj aferoj naskiĝis la projekto GNOME dum 1997, ĉar Qt ne estis GPL (KDE ja estis, sed dependanta de ne-GPL-a softvaro).
Ĉefaj versioj [redakti]
La ĉefa numero de KDE kongruas kun la numero de la versio de Qt, kiun ĝi uzas.
KDE distribuaroj [redakti]
Jen kelkaj distribuoj kiuj entenas KDE kiel aprioran grafikan labormedion:
Eksteraj ligiloj [redakti]
- La hejmpaĝo de la KDE projekto
- Informo pri Esperanta Teamo en KDE
- Uzulaj konsiloj (eo)
- Programadaj konsiloj (eo)
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Libera programaro |