Grafika labormedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekrankopio de KDE 3.5, funkciiganta la bitvaron Kontact (persona informmastrumilo) kaj Konqueror (dosier- kaj ret- umilo)

Grafika labormedio estas en komputiko, tio kio estas afiŝita per rastrumeroj ĉe komputila ekrano kaj sur kiun oni povas agi per diversaj aliraj flankaparatoj kiel klavaro, muso, voĉa diktado, ktp... Bildoj, animacioj (laŭ 2 aŭ 3 dimensioj), kaj eĉ videoj povas esti spektigataj ĉe la ekrano.

Tia hom-maŝina interfaco kontraŭas la nocion pri komandlinio, laŭ kiu la plejparto de la interagoj inter la uzanto kaj la komputilo okazas pere de klavaro, sen fajna videbligo, en terminalo aŭ en terminala fenestro laŭ teksta modo, kiel ekzemple kaze de la uzado de DOS. En la angla, GUI estas la mallongigo de Graphical User Interface, tio estas "grafika interfaco por uzantoj". Ĝi estas iel la malo de CLI (Command Line Interface), tio estas "komandlinia interfaco".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]