Ofica programaro
El Vikipedio
OpenOffice.org Writer
Ofica programaro estas programaro kiu helpas plenumi ĉefajn taskojn en oficejo, kiel legi kaj verki retmesaĝojn kaj leterojn kaj fari kalkulojn. Ĝi ĝenerale konsistas el verkilo, kalkultabelilo kaj prezentilo, ankaŭ foje el desegnilo, formulilo kaj datumbaz-manipulilo.
Konataj oficaj programaroj estas Corel Wordperfect Suite, Microsoft Office, OpenOffice.org, StarOffice kaj KOffice. Malpli nova programaro estas Microsoft Works. OpenOffice.org kaj KOffice estas libera programaro.