Historio de Egiptio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kronologio de
antikva Egiptio


Double crown.svg

Temaj artikoloj

Egiptologio · Egiptaj dinastioj · Egiptoj
Faraono · Hieroglifoj · Religio
Skribarto · Politika administrado
Antikvaj nomoj de Egiptio

Antaŭdinastia epoko

Dinastia raso
Bau el Pe kaj Neĥen · Nakado · Neĥen

Arkaika epoko

1-a, 2-a dinastio
Cenej · Maat · Meni · Sereĥ

Malnova imperio

3-a, 4-a, 5-a, 6-a dinastio
Piramidoj · Suntemplo · Tekstoj de piramidoj

Unua meza periodo

7-a, 8-a, 9-a, 10-a, 11-a dinastio
Libroj de saĝaj konsiloj en la vivon

Meza imperio

12-a dinastio
Oazo Fajumo · Tekstoj de ĉerkoj

Dua meza periodo

13-a, 14-a, 15-a, 16-a, 17-a dinastio
Hatueret · Hiksosoj

Nova imperio

18-a, 19-a, 20-a dinastio
Amarna periodo · Amono · Atono
Libro de mortintoj · Veset

Tria meza periodo

21-a, 22-a, 23-a, 24-a, 25-a dinastio,
Dia edzino · Vesetaj grandpastroj

Malfrua epoko

26-a, 27-a, 28-a, 29-a, 30-a dinastio
2-a persia superregado
Naukratis · Mammisi · Saja renesanco

Grekia-romia epoko

Makedonia dinastio, Ptolemeidoj
Aegyptus · Aleksandrio · Demotika kroniko
Hermetismo · Manehto
Múseion · Ptolemea Egiptio · Serapis

Rilataj artikoloj
Portalo pri Antikva Egiptio

Eye of Horus bw.svg
Redaktu la ŝablonon

La Historio de Egiptio povas esti dividita en la sekvaj periodoj:

Periodoj de historio de Egiptio[redakti | redakti fonton]

La rivero Nilo kaj la Granda Piramido.

Antikva Egiptio[redakti | redakti fonton]

La rivero Nilo donis, per sia ĉiujara inundo, fruktodonan ŝlimon, kiu ebligis intensan terkulturadon. Forestis aliaj povegaj popoloj, ĉar la lando situis en la valo de Nilo, izolita de vastaj dezertoj. Ĉio ĉi permesis la disvolviĝon de unu el la unuaj vere elstaraj civilizacioj en la historio de la homaro.

Kiam la unuaj loĝantoj atingis la bordojn de Nilo, fuĝinte el la dezertiĝanta Saharo, la borda regiono de la rivero estis marĉaro kaj fokuso de malario. La unuaj komunumoj igis la landon loĝebla, kaj ĝi strukturiĝis en regionojn, kiuj post longa tempo iĝis konataj per la greka vorto nomos (Νομός) anstataŭ la originala Egipta sepat. Post epokoj de interkonsentoj kaj disputoj, ĉirkaŭ la jaro -4000 la nomos-oj grupiĝis en du pralandojn: Supra Egiptio kaj Malsupra Egiptio. Egiptio unuiĝis ĉirkaŭ la jaro -3100, en la tempo de faraono Menes (Narmer laŭ la egipta nomo).

La historio de la Antikva Egiptio dividiĝas en tri imperiojn kun intervenaj periodoj de internaj konfliktoj kaj hegemonio de eksterlandaj registoj. La Antikvan Imperion karakterizis florado de artoj kaj konstruado de grandegaj piramidoj. Dum la Meza Imperio (2050–1800 a. K.), post epoko de discentrigo, Egiptujo travivis periodon de brilo en sia ekonomio. En la Nova Imperio (1567–1085 a. K.), sub la regado de la faraonoj de la 18a dinastio la egipta monarkio atingis hegemonion en la ĉirkaŭaj regionoj konkerante najbarajn popolojn kaj etendante siajn teritoriojn. La lastan dinastion venkis persoj en la jaro 341 a. K.. Tiujn siavice anstataŭis regantoj grekaj kaj romiaj. La romia periodo komenciĝis ĉirkaŭ la jaro 30 a. K. kiel rezulto de la venko de Marko Antonio en la Batalo de Aktio, kaj konsistis el sep jarcentoj de relativa paco kaj ekonomia stabileco. Ekde la mezo de la 4a jarcento, Egiptujo apartenis al la Orienta Roma Imperio.

De Egiptio Mezepoka al la formado de la moderna ŝtato[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Mahometo, en 642, okazas la araba invado, kiu ekregas la landon kun akcepto de la tiama loĝantaro, nome kristanaj koptoj. La araboj enkondukis Islamon kaj la araban en la 7a jarcento kaj regis la venontajn ses jarcentojn. Fine de la 10a jarcento, dum mallonge la Fatimedoj enpoviĝis. Poste venos la epoko de Saladino kiu estos kultura kaj ekonomia renaskiĝo favorata de la spirito de la Ĝihado, sankta milito reage al la kristanaj krucmilitoj. Inter 1250 kaj 1517, la Mamelukoj, kiuj estis parto de militista loka klaso, ekkontrolis la registaron ĉirkaŭ la jaro 1250, venkis sur la mongoloj en ties avanco tra Azio, sed ne estis kapablaj malhelpi la okupon de la lando nek la kontrolon de la regado fare de la turkoj otomanaj en 1517.

Sub la otomana regado, Egiptujo malaltiĝis al marĝena situacio ene de la granda Otomana Imperio. Kvankam la mamelukoj rekuperis la povon dum mallonga periodo, en 1798 la armeo de Napoleono okupis la landon. Ankaŭ la franca okupado ne daŭris longe, kiu apenaŭ lasis spurojn, sed markis la komencon de la studaro pri egiptologio pri la kulturo de la Antikva Egiptio.

La Batalo ĉe la Nilo, 1798. Luny Thomas.

Nuntempa epoko[redakti | redakti fonton]

Post la eliro de la francaj trupoj, estis serio de enlandaj militoj inter otomanoj, mamelukoj kaj solduloj albanaj, ĝis en 1805 Egiptujo akiris sendependon, kaj estis nomumita sultano Muhammed Ali (Kavalali Mehmed Ali Paŝa), kiu estis alveninta al la lando kiel vicreĝo por rekonkeri ĝin je konto de la Turka Imperio, kaj kiu faros eksteran politikon por-okcidentan entreprenante serion de reformoj kiuj kombinis tradiciajn strategiojn de centrigo de la povo kun la importado de eŭropaj modeloj por la kreado de novaj strukturoj kaj militaj, kaj edukaj, industriaj aŭ agrikulturaj, inklude planojn por irigacio, kiujn pluos kaj ampleksos ties nepo kaj sukcedanto Ismail Paĉao, la unua kedivo.

Post la malfremo de la Kanalo de Suez en 1869, Egiptujo iĝis grava centro de komunikado, sed falis en alta ŝuldo. La britoj ekkontrolis la registaron kiel formo de protektorato ĉirkaŭ 1882, kiu estis forte malakceptita, tialo de deklaro denove de la sendependeco en 1922, kun nova konstitucio kaj reĝimo parlamenta. Saad Zaghlul estis elektita kiel ĉefministro de Egiptujo en 1924 kaj en 1936 la tiel nomata traktato Angla-Egipta finigis ĝin. La konstantaj britaj enmiksiĝoj plutenis politikan malstabilecon ĝis en 1952 puĉo devigis la reĝon Faruk la 1-a abdiki kaj enpovigis la kolonelon Gamal Abdel Nasser, kiel Prezidento de la nova registaro.

Nasser deklaris la ŝtatigon de la Kanalo de Suezo kio estis tialo de grava plibonigo de la egipta trezoro, kvankam por tio li devis milite fronti en 1956 la kuntruparo de francoj, britoj kaj israeloj kiuj klopodis elpostenigi la novan registaron malsukcese (Sueza krizo). Tiu milita venko metis Nasser estre de la registaroj de Mezoriento kaj kiel imitenda ekzemplo por la araba mondo por liberigo de la eksterlandaj enmiksiĝoj.

Riverbordo de la rivero Nilo, en Egiptio

Inter 1958 kaj 1961 Egiptio, dum la prezidanteco de Gamal Abdel Nasser, formis parton, kun Sirio, de la Unuiĝinta Araba Respubliko.

La malvenko de la araba armearo fare de Israelo en 1967 dum la Sestaga milito, senigis Egiption el la duoninsulo Sinajo kaj el la zono Gazo. En 1970 mortis Nasser, kaj lia kunulo Sadat enpoviĝis. Post la milito kontraŭ Israelo, nome Milito de Jom Kippur de 1973, al kio sekvis la subskribo en 1978 de la pactraktatoj de Camp David (fare de la sukcedanto de Nasser, Anvar Sadat), Egiptujo rekuperis la Sinajon.

Tiuj pactraktatoj estis malakceptitaj de la araba mondo, kaj ties konsekvencoj estis forpelo de Egiptujo el la Araba Ligo kaj la ascendo de la islama fundamentismo en la lando post la revolucio irana.

En 1981 Sadat estis murdita kaj sukcedis lin Hosni Mubarak, kiu plutenis la politikon de sia antaŭulo. Enlanda politiko sukcesis venki la fundamentismon, spite kelkajn atencojn kontraŭ eksterlandaj turistoj, kiuj damaĝis la ĉefan enspezofonton de la lando: nome turismo.

Januare de 2011 la protestoj de nordafrika lando Tunizio etendiĝis al Egiptio kie okazis multaj manifestacioj kaj en Kairo kaj en aliaj urboj: oni petas forigon de la delonge prezidento Hosni Mubarak. Post fortaj protestoj, okazas popola revolucio kaj demisias la prezidento. Postaj liberaj balotoj donas la povon al partioj ligitaj al la politika islamismo, kaj estas elektita prezidanto Mohamed Mursi, gvidanto de la Islama Frataro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]