Islama Frataro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Islama Frataro
emblemo
flago
religia organizaĵo • internacia organizaĵopartio • Islamist movement
Komenco 22-a de marto 1928 vd
Sidejo decentralized
Ideologio

religious conservatism • islamismoTut-Islamismo • socia konservativismo

Fondinto(j) Hasan al-Banna vd
Ĉefestro(j) Mahmoud Hessien • Mohammed Badie • Mohammed Mahdi Akef • Ma'mun al-Hudaybi • Mustafa Mashhur • Muhammad Hamid Abu al-Nasr • Umar al-Tilmisani • Hassan al-Hudaybi • Hasan al-Banna vd
Filioj Muslim Brotherhood in Egypt • Muslim Brotherhood in Syria • Society of the Muslim Brothers in Jordan • Muslim Brotherhood in Iraq vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
La slogano de la Islama Frateco - "Islamo estas la solvo"

La Societo de Fratoj IslamanojIslama Frataro (arabe الإخوان المسلمون, latinliterigite al-iĥŭān al-muslimūn) estas unu el la plej influaj islamismaj movadoj en la arabaj ŝtatoj de norda Afriko kaj okcidenta Azio. Ĝi estis fondita en 1928 are de Hasan al-Bana en Egiptio. De tiam la movado disvastiĝis ankaŭ al aliaj landoj, inkluzive de Sirio kaj Jordanio. En Egiptio kaj en pluraj aliaj landoj la grupo iĝis grava politika movado - ĝi konsideriĝas la unua revolucia islama movado.

Historio en Egiptio[redakti | redakti fonton]

Hasan al-Banna, fondinto de la movado, kun subtenantoj en 1935

La movado estis fondita en 1928 fare de Hasan al-Bana kaj de ses laboristoj de la societo konstruanta la Suezan Kanalon, reage al la kolapso de la Otomana Imperio kaj la brita kolonia regado en Egiptio. Celo de la nova movado estis la disvastiĝo de islamaj moralaj konceptoj kaj la subteno de sociaj iniciatoj kaj institucioj, sed ankaŭ la liberigo de la lando el fremda regado kaj la lukto kontraŭ brita respektive okcidenta "dekadenco".

Komence la grupo estis religia societo, sed en la 1930-aj jaroj ĝi pli kaj pli politikiĝis kaj pli forte postulis la restarigon de islamisma politika sistemo. Al-Bana en 1936 tiucele verkis traktaton "Ekvojo al la lumo" (Nahŭa an-nūr), kiun li adresis al la egiptia reĝo kaj al aliaj arabaj ŝtatestroj. La movado eksubtenis la armitan, ofensivan Ĝihadon kontraŭ neislamanoj kaj ties helpantoj.

En 1938 la Frataro organizis perfortajn protestojn kontraŭ la judaj civitanoj de Egiptio. Samjare publikiĝis libro de Al-Bana titolita "La morto-industrio", en kiu li radikaligis siajn ideojn kaj idealigis la martiran morton favore al la "islama afero": "Al tiu nacio, kiu perfektigas la industrion de morto kaj kiu scias, kiel morti noble, Alaho donas fieran vivon ĉi-monde kaj eternan favoron en la vivo kiu sekvos. La iluzio kiu humiligis nin konsistas en nenio alia ol la amo al la ĉi-monda vivado kaj la malŝato de la morto".

La frataro tre rapide kreskis. Fine de la 1930-aj jaroj ankoraŭ grupiĝo de malmultaj centoj da membroj, en la jaro 1941 ĝi jam havis 60 000 membrojn, en 1948 proksimume duonmilionon da anoj kaj pliajn centmilojn da simpatiulaj subtenantoj. La movado estis strikte hierarkie organizita, havis proprajn moskeojn, firmojn, fabrikojn, hospitalojn kaj lernejojn, kaj okupis gravajn pozicion en la armeo kaj sindikatoj de Egiptio.

Komence de la 1940-aj jaroj la frataro instalis sekretan armean branĉon, kaj partoprenis armitajn kampanjojn kontraŭ la britaj okupantoj. Post publikigo de la informoj pri tiu sekreta branĉo, la tiama egiptia ĉefministro Mahmud an-Nukraŝi Paŝa en decembro 1948 malpermesis la frataron, sed rapide post tio mem iĝis viktimo de murda atenco de la frataro. La egiptia registaro sekve plifortigis la persekuton de la movado: Hasan Al-Bana estis mortpafita la 12-an de februaro 1949 en Kairo, oficiale fare de nekonatulo.

Jam en 1950 tamen la frataro reoficialiĝis kaj la enkarcerigitaj movadanoj estis liberigitaj. Sub la nova gvidanto Hasan al-Hudaibi ĝi plusekvis la movadajn celojn: edukado kaj plibonigo de la sociaj kondiĉoj por la masa loĝantaro de Egiptio, nacie orientita ekonomio kaj la liberigo kaj unueco de la araba mondo.

Komence de la 1950-aj jaroj la rezisto de la frataro kontraŭ la britoj signifis preskaŭ militeton. La movado ankaŭ subtenis la puĉon de la "liberaj oficiroj" en julio 1952 - iuj el la oficiroj, inter ili Anwar al-Sadat, estis aktivaj membroj de la movado.

Tamen baldaŭ replifortiĝis la tensioj inter la frataro kaj la egiptia registaro, kaj ankaŭ ekzistis internaj konfliktoj. Fine la registaro la 14-an de januaro 1954 remalpermesis la frataron, sed repermesis ĝin jam en marto. Tamen la frataro en oktobro 1954 provis atence murdi la ŝtatan prezidanton Gamal Abdel Nasser, sed tiu plano ne funkciis. Sekve la registaro brutale persekutis la movadon, kaj multaj anoj enkarceriĝis.

La frataro evoluigis novan, pli agreseman ideologion. La fratara gvidanto Sajid Kutb en malliberejo skribis en sia libro "Vojsigno" de 1964, ke ankaŭ islamaj socioj povus troviĝi en la stato de (antaŭislama) "malscio kaj ignoremo" (ĝâhilîja) kaj sekve povus esti forigitaj fare de ĝustkredaj islamanoj, por anstataŭe starigi "dian ŝtaton". En 1965 li liberiĝis, sed konatiĝis plano pri puĉo, do li remalliberiĝis kaj en 1966 estis mortigita.

Post la Sestaga Milito de 1967 kaj la Milito de Jom Kippur de 1973 la movado denove plifortiĝis. Prezidanto Anwar al-Sadat oficiale toleris la movadon, sen forigi ties malpermeson, kaj en 1971 liberigis la enkarcerigitojn. Kaj inter universitataj studentoj kaj inter la malriĉaj kamparanoj de Egiptio la movado tiutempe estis tre sukcesa: probable tiam estis miliono da aktivaj membroj kaj pliaj milionoj da simpatiulaj subtenantoj.

Ekde 1972 Umar at-Tilimsani estis gvidanto de la frataro - li pledis por senperforta batalo. Post kiam fine de la 1970-aj jaroj du radikalaj grupiĝoj disbranĉiĝas de la frataro, la movado estis inter la pli moderaj islamismaj organizaxjoj de Egiptio: ĝi principe neis la uzon de perforto kiel politika rimedo, sed toleris ĝin en batalo kontraŭ "okupantoj".

Sadat kompleze al la movado en Egpitio instaligis la Ŝarion, islaman juran sistemon, kaj kreis religian konsilion. Tamen la frataro agitis kontraŭ la prezidanto, kaj tial komence estis suspektata kulpi pri ties murdiĝo en 1981, kio tamen montriĝis falsa suspekto.

En 1986 Hamid Abu Nasr iĝas gvidanto de la frataro. En la balotoj de 1984 kaj 1987 la frataro en partiaj aliancoj tre sukcesas, sed en la baloto de 1995 iuj kandidatoj proksimaj al la frataro estas enkarcerigitaj. En 1996, Mustafa Maŝhur iĝas gvidanto de la frataro.

Per sendependaj kandidatoj (ĉar ĝi ne rajtis partopreni kiel partio) la movado en la parlamenta baloto de 2000 havis 17 parlamentanojn, kaj en la baloto de 2005 88 parlamentanojn. Sekve ĝi estis la plej forta opozicia grupiĝo. En la balotaj kampanjoj la movadanoj tre akcentis la principojn de demokratio kaj pluralismo.

La movado nuntempe en Egiptio havas proksimume milionon da aktivaj anoj kaj vivtenas multajn sociajn instalaĵojn kiel hospitalojn kaj lernejojn, aparte en la pli malriĉaj kvartaloj. Iniciatoj kiel manĝejoj por malriĉuloj kaj la kreo de laborpostenoj por junuloj donas al ĝi altan reputacion inter la malriĉa civitanaro de Egiptio. Sendepende la la signifo kiel politika grupigo, la movado tiel estas mova forto de la egiptia ekonomio.

En la politikaj protestoj komence de la jaro 2011 en Egiptio, la frataro komence havis pasivan rolon, kaj la gvidantoj deklaris ne voli partopreni en nova registaro, kaze ke la reĝimo de prezidanto Hosni Mubarak falus. Tamen la movado povus havi aktivan rolon en la plua evoluo, ĉar ĉiuj politikaj flankoj varbas la movadon pliengaĝiĝi. Ekzemple la nova vicprezidanto Omar Sulejman kaj la ministro pri defenco Mohamed Husein Tantaŭi la 4-an de februaro publike alvokis ĝin partopreni la "nacian dialogon".

La movado en aliaj landoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ informoj de la frataro ekzistas branĉoj en pli ol 70 landoj de la mondo. La plej gravaj estas en Sauda Arabio, Libano, Sirio (1937 ĝis 1982), Palestino (la organizaĵo Hamas konsidereblas branĉo de la frataro), Jordanio, Sudano, Alĝerio kaj Tunizio (ekzemple la movado de la islamisto Raŝid Ganuŝi).

Superaj gvidantoj de la Fratoj-Islamanoj[redakti | redakti fonton]

  • 1928-1949: Hasan al-Bana
  • 1949-1951: Salih Aŝmaŭi
  • 1951-1972: Hasan al-Hudaibi
  • 1972-1986: Umar at-Talmasani
  • 1986-1996: Muhamad Hamid Abu Naser
  • 1996-2002: Mustafa Maŝur
  • 2002-2004: Mamun al-Hudaibi Bana
  • 2004-2010 Muhamad Mahdi Akif
  • ekde 2010: Muhamad Badi'e

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]