Raŝid Ganuŝi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raŝid Ganuŝi
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1941 (1941-06-22) (82-jaraĝa)
en El Hamma
Lingvoj araba
Ŝtataneco SudanoFranca protektorato de TunizioTunizio
Alma mater Ez-Zitouna University • Universitato de KairoUniversitato de DamaskoUniversitato de Parizo
Okupo
Okupo advokato • partoprenanto de internacia forumo • politikisto • universitata instruisto
TTT
Retejo http://ar.rachedelghannouchi.com/
http://fr.rachedelghannouchi.com/
vdr
Raŝid Ganuŝi (ĉirkaŭ la jaro 1980)

Raŝid GANUŜI, france latinliterigita Rached al-Ghannouchi, (arabe راشد الغنوشي) estas tunizia politikisto kaj pensulo, kiu kontribuis al fondo de Ḥizb al‐Nahḍah, la Tunizia Renesanca Partio, branĉo de la internacia islamista organizaĵo Islama Frataro, kaj estas ĝia ĉefa nuna gvidanto.

Al-Ganuŝi naskiĝis en 1941 ĉe al-Hama, en la Gubernio Qabis de suda Tunizio. Li ekziliĝis pro persekutado fare de la reĝimo de Zine El Abidine Ben Ali.

Al-Ghanuŝi plu kritikis la politikon de Tunizio kaj ĉefe la dumlongan prezidenton Ben Ali.[1] Post la Tunizia ribelo en 2010-2011, li revenis al Tunizio post 20 jaroj en ekzilo la 30-an de januaro 2011.[2]

Li priskribas sin kiel "demokrata islamisto" kaj ne vidas kontraŭdiron inter la du ideoj. Li estas unu el la pensintoj de islamo kiu klopodas edzigi islamon kun modernismo, Oriento kaj Okcidento. Laŭ siaj vortoj, Al-Ganuŝi admiras la belan kaj mirindan teknologion de la Okcidento kaj la pacan transdonadon de politika potenco inter partioj en la okcidenta demokratio. Sed, aliflanke, kiam li rigardas la Okcidenton, li vidas neniun lumon, neniun koron, neniun spiritecon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. David Kirkpatrick. "More Officials Quit in Tunisia Amid Protests", la 18-an de januaro 2011.
  2. "arabe راشد الغنوشي زعيم حركة النهضة يعود إلى تونس اليوم بعد 20 عاما في المنفى", Asharq Al-Awsat, la 30-an de januaro 2011. Arkivigite je 2012-03-08 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-08. Alirita 2011-01-30.