Omar Sulejman
| Omar Sulejman عمر سليمان |
|
|
16-a vicprezidanto de Egiptio
|
|
| Oficanta | |
| Funkcio akceptita: 29-a de januaro 2011 |
|
|
direktoro de la sekreta servo de Egiptio
|
|
| En funkcio: 23-a de januaro 1993 – 29-a de januaro 2011 |
|
| Sekvanto | Murad Muŭafi |
|---|---|
|
egiptia armeestro (nuna rango generalleŭtenanto)
|
|
|
|
|
| Naskiĝo | la 2-an de julio 1936 (nun 76-jara) en Kina, Egiptio |
| Nacieco | egipta |
| Politika partio | Naci-demokratia partio de Egiptio |
| Profesio | politikisto |
| Religio | sunaisma islamo |
Omar Sulejman (arabe عمر سليمان, naskiĝis la 2-an de julio 1936, do nun 76-jara) estas egipta armeano kaj politikisto. La 29-an de januaro 2011 li estis nomumita vicprezidanto de Egiptio (antaŭe tiu pozicio ne estis uzita dum 20 jaroj), post kiam inter la 23-a de januaro 1993 kaj la 29-a de januaro 2011 li estis direktoro de la sekreta servo de Egptio kaj estis konsiderata unu el la tutmonde plej potencaj ĉefoj de spionaj organizaĵoj. Li naskiĝis en la egipta urbo Kina, kaj en 1954, en aĝo de 19 jaroj, translokiĝis al Kairo por membriĝi en la egiptia armeo kaj ties prestiĝa Militista Akademio. Armean edukon li inter alie ricevis en Sovetunio, kaj kiel armeano li aktive partoprenis en la interna milito de Norda Jemeno (1962-1970), la Sestaga Milito (1967) kaj la Milito de Jom Kippur (1973).
Nur malmultajn tagojn post lia vicprezidantiĝo, la 4-an de februaro 2011 la novaĵagentejo Fox News sciigis, ke sekve de atenco kontraŭ li tiutage pereis 2 liaj korpogardistoj.