Historio de Somalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Somalio estas lando en la nordoriento de Afriko, en la t.n. Korno de Afriko. Somalio estis ekde fine de la 19a jarcento kaj dum la tuta unua duono de la 20-a jarcento kolonio respektive de Britio la nordo kiel Brita Somalio kaj de Italio la tuta resto kiel Itala Somalio. Ĝi estas sendependa lando de 1960. En la lastaj jaroj la nestabileco estas tre alta, kaj la lando apenaŭ funkcias kiel propra ŝtato.

Frua historio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la areo kiu nun estas la ŝtato Somalio.

La teritorio nun nomata Somalio estis okupata de diversaj arabaj sultanlandoj laŭlonge de la nordokcidenta marbordo de Afriko. Tiuj lokoj estis rapide kontakte kun la ŝipistoj unue araboj ekde la ekspansio de araboj kaj poste portugaloj, kiu ŝipveturis la unuaj -inter eŭropanoj- al Hindio kaj Sudorienta Azio kaj eĉ setlis en kelkaj lokoj de tiu marbordo same kiel -pli nordoriente- ĉe la konturo de la Arabia Duoninsulo. Krome traveturis tiun mondoregionon francoj, nederlandanoj kaj britoj ĉefe.

Tamen la internaj regionoj estis loĝataj de nomadaj brutobredistoj kiuj suferis malfacilaĵojn pro la akra kondiĉaro de la klimato kaj de la sekeco de la teritorio. Tiuj popoloj estis organizitaj laŭ klanoj, strukturo kiu pludaŭris ĝis nuntempe.

Somalio estis dekomence islamigita lando, sufiĉe kontrasta kun la najbara nordokcidente Etiopio, ununura majoritate kristana lando en la tuta kontinento ekde jarcentoj kaj tre antaŭ la koloniisma epoko. Same Etiopio estis sendependa lando krom invadoj dum preskaŭ la tuta historio. La vivo de Somaloj estis ege kontrastaj dediĉite ĉu al nomada brutobredado ĉu al kontakto kun eksteraj ŝipveturantoj ĉu araboj ĉu eŭropanoj.

Kolonia epoko[redakti | redakti fonton]

Fine de la 19a jarcento okazis gravaj eventoj en la Korno de Afriko. La eŭropaj potencoj (Italio, Britio kaj Francio) ekeniris en Somalio pere de diversaj traktatoj kun la Sultanoj kiuj tiam kontrolis la regionon. Ties intereso en tiu ege seka lando ĉefe centriĝis ĉirkaŭ la aliro al ties havenoj, kiuj sekurigis al ili la strategie gravan Suezan Kanalon kaj la Adenan Golfon.[1].

Somalio estis dum la tuta 19-a kaj parto de la 20-a jarcento, kolonio respektive de Britio la nordo kiel Brita Somalio kaj de Italio la tuta resto kiel Itala Somalio.

Itala Somalio[redakti | redakti fonton]

Vidu ĉefan artikolon: Itala Somalio
Mapo de la teritorioj dominitaj de Italio en la nordoriento de Afriko dum sia plej sukcesa epoko dum la faŝisma reĝimo; kontrastas kompare la eta regiono norde dominita de Britio

Fine de la 19a jarcento, kreskanta socipolitika movado disvolviĝis en Italio cele la etendo de sia influo, dum multaj aliaj eŭropaj landoj jam estis farinta same dum Italio malfruis. [2]

Cesare Correnti organizis ekspedicion por la "Societa Geografica Italiana" en 1876. Venontjare "L’Esploratore" estis fondita de Manfredo Camperio kiel ĵurnalo de vojaĝoj. En 1879 estis kreita la "Societa di Esplorazioni Commerciali in Africa", kun helpo de la Italia Industria Entreprenaro. "Club Africano" stariĝis en Somalio (tri jarojn poste iĝus "Societa Africana D’Italia") en 1879.

Italio akiris kontrolon de kelkaj partoj de Somalio en la 1880-aj jaroj, kaj dum la venontaj jardekoj oni kuraĝigis la italian setladon. Tamen, en januaro de 1887 italiaj trupoj el Somalio luktis kontraŭ Ras Alula Engida en Dogali, Eritreo, kie ili perdis 500 homojn. La Ĉefministro, Agostino Depretis, rezignis pro tiu malvenko en julio de 1887. Francesco Crispi anstataŭis lin kaj havis novajn planojn por krei novajn areojn por enmigrado de italoj. La 2an de majo de 1889 Menelik la 2-a, Imperiestro de Etiopio kaj Italio subskribis pactraktaton.

Ĉirkaŭ 1895 Italio lanĉis la Unuan Ital-Abisenan Militon kontraŭ Etiopio el siaj teritorioj en Eritreo kaj Somalio. En 1905, Italio finfine akceptis la responson krei kolonion en Suda Somalio, post kelkaj malsukcesaj klopodoj.

La lasta teritoriero akirita de Italio en Somalio por formi sian Somalion estis la regiono de Kisimajo (Jubalando), kiu estis iam kontrolita de Britio antaŭ la Dua Mondmilito.

Brita Somalio[redakti | redakti fonton]

Vidu ĉefan artikolon: Brita Somalio

Brita Somalio aŭ Brita Somalilando estis brita protektorato en la norda parto de la Korno de Afriko. La protektorato enhavis plej parton de kio oni identigas kiel Maĥiro, Puntlando, kaj Somalilando.

Egiptio hegemoniis en la areo en la 1870-aj jaroj, sed retiriĝis en 1884. Tiu sama jaro Britio starigis sian protektoraton. La britoj militdefendis la protektoraton el Adeno kaj administris ĝin el Brita Hindio. Administrado el Hindio finis en 1898. Brita Somalio estis tiam administrita de la Komunuma Oficejo ĝis 1905 kaj poste de la Kolonia Oficejo.

Ĝenerale, la britoj ne havis multan intereson en sia somalia protektorato kiu estis nomita "Adena viandejo" el kie oni havigis viandon por la Brithindia eksterejon de la Kolonio de Adeno.

El 1899, la britoj estis devigataj elspezi konsiderindan barakton kiam la rezista movado de Sajido Mohammed Abdullah Hassan starigis kontraŭ ilia regado. La britoj nomis Hassan la "Mad Mullah". Okazis kvar ekspedicioj kontraŭ Hassan antaŭ la Unua Mondmilito.

En 1914, la britoj kreis la Somaliland Camel Corps, trupon kiu helpis kontroli ordon en Brita Somalio. La rezisto de Hassan finfine ĉesis post la fino de la Unua Mondmilito. En 1920, la britoj lanĉis sian kvinan (kaj finan) ekspedicion kontraŭ Hassan. Ili uzis la tiamjan novajn teknologiojn de milita aviadado por la unua fojo en teroj de Orienta Afriko. En 1920, la rezista movado de Hassan finis.

Aŭguste de 1940, dum la Orientafrika Kampanjo dum la Dua Mondmilito, la brita protektorato estis dum mallonge okupita de Italio. La Italia konkero de Brita Somalio estis la ununura italia venko kontraŭ la aliancanoj sen helpo de germanaj trupoj en la 2a Mondmilito.

Marte de 1941, Brita Somalilando estis rekaptita de Britio kaj de la Commonwealth forces dum la "Operation Appearance" (Operaco Apero). La fina restaĵo de italia gerila movado pludaŭris reziston en Brita Somalio ĝis somere de 1942.

Historio kiel sendependa lando[redakti | redakti fonton]

La brita protektorato ricevis sendependon kiel Ŝtato de Somalilando la 26an de junio de 1960. Kelkaj tagojn poste, referendumo indikis akcepton de unuigo kun la administrita de Italio Protektorato de Somalio. La 1an de julio de 1960, la norda Ŝtato de Somalilando unuigis kun la suda teritorio por formi la Somalian Respublikon.

La unua prezidanto estis Aden Abdullah Osman Daar.

En 1969, post la murdo de la prezidento Abdirashid Ali Shermarke, la lando preskaŭ eksplodis en enlanda milito. Grupo de junaj oficiroj sub la komando de Muhamad Siad Barre prenis la povon kaj starigis la Duan Respublikon

Siad Barre regis dum 22 jaroj; li proklamis la egalecon de la civitanoj antaŭ la leĝo kaj, super arkaika kaj masklisma socio, li proklamis la egalecon de la seksoj. Li aprobis la senpagecon de kuracado kaj edukado, kio permesis multajn centojn de miloj de nomadoj instaliĝi en la urboj kaj ĉefe en Mogadiŝo. Tamen li disvolvigis kulton al sia personeco: grandaj portretoj de Barre instaliĝis en la ĉefurbo Mogadiŝo kaj en provincoj, kie ankoraŭ kelkaj restis sentuŝe post 16 jaroj post ties falo.

Specifa aspekto de lia registado koncernas la starigon de la somala lingvo kiel lingvo kaj oficiala kaj de instruado. Ĝis tiam la instruaj lingvoj estis la koloniaj, kaj la somala eĉ ne skribiĝis; por tio oni elektis la latinan alfabeton anstataŭ la araba hegemonia en tiu mondoregiono.


Alia aspekto de lia registado estis la kreado de la koncepto pri Granda Somalio (Soomaaliweyn), kio aludas tiujn regionojn de la Korno de Afriko kie etnaj Somaloj estas, loĝas aŭ reprezentis historie la hegemonian populacion. Granda Somalio enhavus Somalion, Ĝibution, Ogadenon kaj la Nordorientan Provincon (la du lastaj estas nuntempe administrita de Etiopio kaj Kenjo, respektive) tio estas la regionoj de la Korno de Afriko loĝataj preskaŭ nur de somaloj.[3][4][5]

Dum la malvarma milito, Sovetunio kaj Usono interesiĝis pri Somalio pro ties geografie strategia situo, ĉe la enirejo de la Ruĝa Maro. La registaro de Siad Barre havis dekomence la helpon de Sovetunio. Sed li perdis tiun subtenon en 1977, kiam Somalio klopodis la aldonon de Ogadeno, regiono de Etiopio (lando same subtenata de Sovetunio), cele al la kreado de la Granda Somalio. Dekomence la somalia armeo sukcesis okupi preskaŭ la tutan teritorion, sed tiam Sovetunio ege helpis Etiopion, kaj same la aliaj komunismaj landoj, kaj tiu lando rekuperis la regionon. Li tiam forigis la sovetuniajn konsilantojn, rompis la traktaton de amikeco kun Sovetunio, kaj turniĝis al Okcidento. Usono eniris tiam en la lando kaj estis, ĝis 1989, interna potenco, enmetante ĉirkaŭ 100 milionoj da dolaroj ĉiujare kiel ekonomia kaj milita helpo.

Fine de la 1980-aj jaroj, en la nordo de la lando, la Somalia Nacia Movado (SNM) de la klano Issak, armiligita kaj trejnita de Etiopio, kontraŭis al Siad Barre kaj gajnis rapide teritorion. Okazis perforto de la regula armeo kontraŭ civiluloj, kaj inter 50 000 kaj 60 000 mortintoj el 1988 al 1990[6], kiu tiam iĝis unue el la plej mortigaj konfliktoj sur la kontinento. Siad Barre estis fine forigita la 26an de januaro de 1991. Ali Mahdi Muhammad sukcedis lin ĝis novembro de 1991, sed neniam sukcesis kontroli politike aŭ milite la tutan teritorion.

Post eliri el Mogadiŝo en januaro de 1991, Siad Barre restis en la sudookcidento de la lando, regiono kontrolita de lis bofrato Mohamed Said Hersi. Li klopodis dufoje reprenis la povon en Mogadiŝo, sed, en majo de 1992, li estis venkita de la armeo de la generalo Aïdid kaj estis devigita ekziliĝi.

En 1991 jam post la falo de Siad Barre, kaj la sekva la disiĝo de la centra registaro de la Somalia Respubliko, ribelinta regiono dispartiĝis kun la nomo Somalilando (ĉefurbo Hargejso), sed internacia socio ne agnoskas ĝin. Tiu Respubliko de Somalilando konsideras sin kiel sukcedanto de la Ŝtato de Somalilando kiu estis mallongege sendependa en 1960.

En 1998 sur Somalia teritorio estis deklarita ankaŭ unu ŝtato – Puntlando (ĉefurbo Garoz).

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

La lastaj jaroj vidis la kompletan diseriĝon de la ŝtato, kaj la kreado de diversaj registaroj kaj dispartiĝintaj regionoj, kiel ĉe Maĥiro kaj aliaj regionoj. Krom la faktaj sendependaj ŝtatetoj, du povinstancoj rivalas por efektivigi sian aŭtoritaton en granda parto de la teritorio kiel unua paŝo al klopodoj por kontroli aliajn partojn de la lando, tio estas la Transira Federa Registaro, Federa Somalia RegistaroFedera Provizora Registaro kaj la Islamaj Kortumoj. La hegemonio de unu aŭ la alia dependas de la aliancoj kun lokaj estroj, la evoluo de la internacia helpo, la okazaĵoj sur loka nivelo ktp.

Fine de la jaro 2006 etiopia armeo invadis la landon por restarigi tie civilan ordon kaj laŭleĝan registaron. La sukceso estas tamen tre limigita. Ĉiuj klopodoj de UNO kaj internaciaj organizaĵoj por reguligo de la Somalia problemo restas senrezultaj. Ekde fino de 2008 la jam daŭra problemo de la piratado komplikigas la internacian intervenon en la lando kaj eĉ mondoregiono.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fitzgerald, Nina J. Somalia (New York: Nova Science, 2002), p 33
  2. Tripodi, Paolo. The Colonial Legacy in Somalia. New York: St. Martin's P Inc,, 1999. p 16
  3. La nacian censon de 1994 oni prokrastis en la Somala Regiono ĝis 1997. FDRE States: Basic Information - Somalia, Population (accessed 12 March 2006)
  4. Francis Vallat, First report on succession of states in respect of treaties: International Law Commission twenty-sixth session 6 May-26 July 1974, (United Nations: 1974), p.20
  5. Africa Watch Committee, Kenya: Taking Liberties, (Yale University Press: 1991), p.269
  6. angle Informo de 'African Watch de 1990

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]