Itala Somalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Itala Somalio

Itala Somalio, Italia Somalio aŭ Itala Somallando (konata ankaŭ kiel Italia Somalilando) estis kolonio de la Itala reĝlando (Regno d'Italia) el la 1880-aj jaroj ĝis 1941 (kiam iĝis Protektorato de Somalio) en la teritorio de la nuntempa nordorientafrika lando de Somalio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fine de la 19a jarcento okazis gravaj eventoj en la Korno de Afriko. La eŭropaj potencoj (Italio, Britio kaj Francio) ekeniris en Somalio pere de diversaj traktatoj kun la Sultanoj kiuj tiam kontrolis la regionon. Ties intereso en tiu ege seka lando ĉefe centriĝis ĉirkaŭ la aliro al ties havenoj, kiuj sekurigis al ili la strategie gravan Suezan Kanalon kaj la Adenan Golfon.[1] La lasta teritoriero akirita de Italio en Somalio por formi sian Somalion estis la regiono de Kisimajo (Jubalando), kiu estis iam kontrolita de Britio antaŭ la 2MM. [1]

Fine de la 19a jarcento, kreskanta socipolitika movado disvolviĝis en Italio cele la etendo de sia influo, dum multaj aliaj eŭropaj landoj jam estis farinta same dum Italio malfruis. [2]

Cesare Correnti organizis ekspedicion por la "Societa Geografica Italiana" en 1876. Venontjare "L’Esploratore" estis fondita de Manfredo Camperio kiel ĵurnalo de vojaĝoj. En 1879 estis kreita la "Societa di Esplorazioni Commerciali in Africa", kun helpo de la Italia Industria Entreprenaro. "Club Africano" stariĝis en Somalio (tri jarojn poste iĝus "Societa Africana D’Italia") en 1879.

Kelkaj historiistoj asertas, ke Italio havis malmulte da intereso en la ŝafaro kaj gregaro kiu estis en Somalio, kaj aliaj indikas ke Italio, pli ol pri la teroj de Somalio, havis intereson en la havenaj regionoj kaj ties alirejoj.[3]

Italio akiris kontrolon de kelkaj partoj de Somalio en la 1880-aj jaroj, kaj dum la venontaj jardekoj oni kuraĝigis la italian setladon. Tamen, en januaro de 1887 italiaj trupoj el Somalio luktis kontraŭ Ras Alula Engida en Dogali, Eritreo, kie ili perids 500 homojn. La Ĉefministro, Agostino Depretis, rezignis pro tiu malvenko en julio de 1887. Francesco Crispi anstataŭis lin kaj havis novajn planojn por krei novajn areojn por enmigrado de italoj. La 2an de majo de 1889 Menelik la 2-a, Imperiestro de Etiopio kaj Italio subskribis pactraktaton.

Ĉirkaŭ 1895 Italio lanĉis la Unuan Ital-Abisenan Militon kontraŭ Etiopio el siaj teritorioj en Eritreo kaj Somalio. En 1905, Italio finfine akceptis la responson krei kolonion en Suda Somalio, post kelkaj malsukcesaj klopodoj. [4] La administraj funkciuloj estis la Guberniestro Mercantelli kun la ses subdividoj de Brava, Merca, Lugh, Itala, Bardera kaj Jumbo.

Luigi Amedeo, Duko de Abruzzi, fondinto de la ĉefa agrikultura kolonio en Italia Somalio.

La 5a de aprilo de 1908 la Italia Parlamento aprobisleĝon por unuigi ĉiujn partojn de la suda Somalio en areo nomita "Italia Somalio". La kolonia povo estis tiam dividita inter la Parlamento, la Metropola registaro kaj la kolonia guberniestro. [5].

En 1920 la Societa Agricola Italo-Somala (SAIS) estis fondita de la Princo Luigi Amedeo, Duko de Abruzzi, por ekspluati la agrikulturajn kapablojn de Afriko. la 5an de decembro de 1923 Faŝismo venis al Somalio pere de la Guberniestro Cesare Maria De Vecchi di Val Cismon. Li kunportis perfortajn koloniajn sistemojn kaj ideojn. Post la malvenko de la movado de Muhammad Abdullah Hassan, okazis diversajn ribeloj kaj disputoj inter diversaj triboj de Norda Somalio. La tiama guberniestro kunlaboris kun la malnovaj tribestroj por pluhavi pacon inter la diversaj triboj kaj kontroli la militajn fortojn. [6]

Post la Unua Mondmilito la kolonio de Somalio estis pliampleksigita kiam Jubalando estis akirita el la brita kolonio de Kenjo. En 1923, la faŝista guberniestro Cesare Maria De Vecchi ekkontrolis la nordan Somalion post kiam la somalaj Sultanlandoj de Hobio kaj Majertio.

En 1926, post violenta perforto, suda Somalio estis entute pacigita kaj ekĝuis periodon de ekonomia disvolviĝo. La somaliaj koloniaj trupoj nomitaj Dubatoj (kaj la polico Zaptié) estis uzataj de De Vecchi en sia milita kampanjo.

En fruaj 1930-aj jaroj, la novaj italaj guberniestroj, Guido Corni kaj Maurizio Rava, komencis politikon por amika asimilado de la Somaloj kaj ties klanoj. Multaj Somaloj aliĝis al la italia kolonia truparo. Miloj da italaj koloniistoj translokiĝis al Mogadiŝo, kiu iĝis komerca centro kun kelkaj malgrandaj fabrikaj entreprenoj, kaj al kelkaj agrikulturaj areoj ĉirkaŭ la ĉefurbo (kiel tiuj de "Villaggio duca degli Abruzzi" kaj "Genale").[7]

Verde la Somalia Fervojo Mogadiŝo-Villabruzzi, kiu daŭris el 1914 al 1941

Italia esploristo kaj nobelulo Luigi Amedeo Savoia-Aosta fondis en 1920 la kolonio de Villaggio Duca degli Abruzzi kiel agrikultura setliĝo en Italia Somalio por eksperimenti per novaj kultivteknikoj. En 1926, la kolonio enhavis 16 vilaĝojn, kun ĉirkaŭ 3,000 somalaj kaj 200 italaj loĝantoj, kaj estis konektitaj de fervojo de 114 km. al Mogadiŝo.

En 1940, la Villaggio Duca degli Abruzzi (mallongige "Villabruzzi") jam havis populacion de 12,000 loĝantoj, el kiuj preskaŭ 3,000 estis Italsomaloj, kaj ĝuis elstaran nivelon de disvolviĝo per miksigo de fabrika areeto kun agrikultura industrio (sukermuelejoj, ktp)[8]

Italia Somalio ene de la Italia Imperio[redakti | redakti fonton]

En Oktobro de 1935, la suda fronto de la Dua Ital-Abisena Milito estis lanĉita kontraŭ Etiopio el Italia Somalio. Itala Generalo Rodolfo Graziani estris la invadtrupojn en la sudo. Junie de 1936, post la komenco de la milito, Italia Somalio iĝis parto de la Italia Orientafriko. La nova kolonio de la Italia Imperio inkludis ankaŭ Etiopion kaj Eritreon kaj estis nomita Africa Orientale Italiana.

El 1936 al 1940, oni konstruis novajn ŝoseojn (kiel tiu nomita "Imperia Vojo", el Mogasdiŝo al Adis-Abebo) en la regiono, krom novaj fervojoj (114 km el Mogadiŝo al Jovharo) kaj multaj lernejoj, hospitaloj, havenoj, pontoj, ktp.

La Italia "Granda Somalio" ampleksigis siajn limojn dum la 2MM, sub la guberniestro Carlo De Simone

En la unua duono de 1940, estis 22,000 italoj loĝantaj en Somalio kaj la kolonio estis unu el la plej disvastigata de Afriko laŭ takso de vivnivelo de la kolonoj kaj de la somaloj, ĉefe en la urbaj areoj. Pli ol 10,000 italoj loĝis en Mogadiŝo, administra ĉefurbo de Africa Orientale Italiana.

En la dua duono de 1940, Italia truparo invadis la teritorion de la Brita Somalio[9] kaj forigis la britojn. Italoj eĉ okupis la areojn de Kenjo borde kun Jubalando ĉirkaŭ la vilaĝoj de Mojale kaj Buna. [10]

Aŭguste de 1940 Mussolini bombastis al grupo de somaloj en Romo ke per la konkero de la Brita Somalio (kiun li aldonis al la Italia Somalio) preskaŭ ĉiuj somaloj estis unuŝtate unuigitaj, plenumante la revon de unio de ĉiuj somaloj (Granda Somalio)[11].

Printempe de 1941, Britio rekuperis kontrolon de la Brita Somalio, kaj konkeris la Italian Somalion kun la regiono de Ogadeno, sed estis ĝis somero de 1943 Italia gerilo en ĉiuj areoj de la konkerita Africa Orientale Italiana.

Italia Somalio estis sub britia administrado ĝis 1949 kiam ĝi iĝis Protektorato de Somalio sub italia administrado. Tiu administrado daŭris dek jarojn, el 1950 al 1960. Somalio iĝis sendependa en 1960 per la unuigo de la ĝistiamaj Itala Somalio kaj Brita Somalio, sed ankoraŭ daŭris enlandaj militoj kaj nestabilaj postkoloniaj registaroj dum multaj jaroj.

Italiaj guberniestroj[redakti | redakti fonton]

  • 1908-1910 Tommaso Carletti
  • 1910-1916 Giacomo De Martino
  • 1916-1919 Giovanni Cherina Ferroni
  • 1920-1923 Carlo Ricci
  • 1923-1928 Cesare Maria De Vecchi
  • 1928-1931 Guido Corni
  • 1931-1935 Maurizio Rava
  • 1935-1936 Rodolfo Graziani
  • 1936-1937 Angelo De Ruben - Ruggiero Santini
  • 1937-1939 Francesco Saveno
  • 1939-1940 Gustavo Pesenti
  • 1940-1941 Carlo De Simone

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Fitzgerald, Nina J. Somalia (New York: Nova Science, 2002), p 33
  2. Tripodi, Paolo. The Colonial Legacy in Somalia. New York: St. Martin's P Inc,, 1999. p 16
  3. Tripodi, Paolo. The Colonial Legacy in Somalia, p 12-13
  4. Hess, Robert L. Italian Colonialism in Somalia Chicago: University of Chicago P, 1966. p 101
  5. Hess, Robert L. Italian Colonialism, p 102
  6. Hess, Robert L. Italian Colonialism, p 146
  7. Bevilacqua, Piero. Storia dell'emigrazione italiana. p. 233
  8. Artikolo kun fotoj de vizito al la 'Villaggio Duca degli abruzzi' kaj aliaj areoj de la tiama Italia Somalio en 2005 (en itala)
  9. http://books.google.it/books?id=_PwCu_D-HiUC&pg=PT1&lpg=PT1&dq=Mussolini+unleashed+1939-1941&source=web&ots=bmUFdHvwt3&sig=jC3JifKMffvOg6Ss83em2gWtQm4&hl=en&sa=X&oi=book_result&resnum=1&ct=result#PPA154,M1
  10. http://www.lasecondaguerramondiale.it/africa_orie_2.html La unua mapo montras la de Italio okupitajn areojn ĉe Mojale/Buna
  11. Antonicelli, Franco. Trent'anni di storia italiana 1915 - 1945. p. 47

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Antonicelli, Franco. Trent'anni di storia italiana 1915 - 1945. Mondadori Editore. Torino, 1961.
  • Hess, Robert L. Italian Colonialism in Somalia. University of Chicago P. Chicago, 1966.
  • Tripodi, Paolo. The Colonial Legacy in Somalia. St. Martin's P Inc. New York, 1999.
  • Fitzgerald, Nina J. Somalia. Nova Science, Inc. New York, 2002.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]