Hargejso

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hargejso estas metropolo kaj universitata urbo en Somalio, la plej granda urbo kaj ĉefurbo de la memproklamita ŝtato Somalilando. La urbo inter 1941-1960 estis kolonia ĉefurbo de Brita Somalio, sed perdis sian apartan gravecon dum kuniĝo de la lando.

Centro de Hargejso
Centra moskeo de Hargejso.
Panoramo de Hargejso.
Modernaj butikoj en Hargejso

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Geografio [redakti]

Hargejso situas sur altebenaĵo en valo, en monta areo en la okcidenta sekcio de la lando.

Historio [redakti]

La prahomoj postlasis ĉi tie pentraĵojn malkovritajn de 2002 el la neolitiko. Antaŭ la britoj diversaj sultanoj regis en la ĉirkaŭaĵo. En 1888 la britoj establis protektoraton en la regiono, kiel Brita Somalio. En 1940 la italoj okupis la urbon, sed post unu jaro la britoj reokupis ĝin. Tiam oni nomumis Hargejson nova kolonia ĉefurbo. Ekde 1960 la nova unuigita sendependa Somalio elektis Mogadiŝon, kiel ĉefurbon. Ekde 1991 la praktike sendependa landparto Somalilando denove remetis la urbon, kiel ĉefurbo. Pli frue pro la bataladoj Hargejso estis bombardita. Poste la detruitaj domoj rekonstruiĝis.

Klimato [redakti]

La temperaturo varias inter 13 kaj 32 C kaj ankaŭ la pluvo estas plu, ol en la aliaj landopartoj.

Trafiko [redakti]

Hargejso havas internacian flughavenon. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Vidindaĵoj [redakti]