Maalula

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Maalula aŭ Malula, Malulo (arabe معلولا, aramee : ܡܥܠܐ maʿlā, 'enirejo') estas komunumo en nordoriento (ĉ. 56 km) de Damasko en Sirio, en la Qalamun-montaro. La loĝantoj de Maalula parolas la aramean lingvon, ties novokcident-aramean dialekton.

La plimulto de la kristanoj apartenas al la melkita grek-katolika eklezio. La komunumo estas konata en la Mez-oriento pro ties soleneco de kruc-starigo la 14-an de septembro.

En Maalula troviĝas kristana preĝejo, kiu estas onidire la plej malnova en la mondo. Ĝi estis jam konstruita post kelkaj jaroj post krucumo de Jesuo Kristo. Specifaĵo de tiu preĝejo estas la altarplato en formo de pagana oferta altaro.

En la komunumo troviĝas la grek-ortodoksa monaĥejo Mar Thekla, kiu estis konstruita ĉirkaŭ la groto kaj tombo (Mağarat Mār Taqlā) de Sankta Tekla. Sur altaĵoj super la komunumo troviĝas la antikva monaĥejo, kiu estas konsekrita al martiroj Baĥos kaj Sergios. Ilia memortago estas la 7-a de oktobro. La pligrimejo Ajatekla en turka komunumo Silifke estas plia loko, kiu pretendas por si la tombon de la Sanktulo.

La lokon vizitas ĉiuj kristanaj kredkonfesuloj el Sirio kaj Libano. Inter la pilgrimantoj estas ankaŭ multaj sunaismaj muslimoj.

En la ĉirkaŭo, oni kultivas fruktoarbojn, precipe pomarbojn.