Protestoj de majo 2011 en Hispanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sunpordo en Madrido

La protestoj de majo 2011 en Hispanio, nomitaj de iuj hispanaj amaskomunikiloj Movimiento 15-M (Movado 15-M) kaj Indignados laŭ la verko ¡Indignaos! (Indignu!) de Stefano Heselo, kaj Spanish revolution en la internaciaj, estas serio de spontaneaj civitanaj protestoj generitaj en la sociaj kaj virtualaj retoj komencita de la civila kaj cifereca platformo ¡Democracia Real Ya! (Reala Demokratio Jam!), kiu akiris komence la apogon de pli ol 200 malgrandaj asocioj. Ĝi komencis la 15an de majo 2011 kun kunvoko en 58 hispanaj urboj.

La protestoj organiziĝis laŭ asembleoj okazantaj en la centraj placoj de ĉiu urbo, ekzemple en la Puerta del Sol de Madrido. En ĉefaj urboj krome oni organizis kampadejojn por pludaŭrigi la asembleojn. En Madrido okazis perforto fare de la polico kiu klopodis solvi la kampadejon, sed tiu perforto sukcesis allogi multajn pliajn apogantojn kaj de tiam jam ne oni klopodis finigi la proteston, eĉ la tagon antaŭ la municipaj kaj regionaj balotoj okazintaj la 22an de majo 2011, kvankam laŭ la hispana leĝo tiun tagon oni ne rajtas agi politike kaj fakte ankaŭ la koncerna juĝistaro malpermesis la asembleojn; tamen la madrida polico ne intervenis, okazis la balotado kaj la asembleoj pluis.

Post kelkaj tagoj la kataluna polico forigis perforte la asembleanojn de centra barcelona placo, laŭdire por permesi eventualajn celebrojn de la barcelona futbala teamo; denove la polica perforto allogis pliajn asembleanojn kaj la kampadejo pluis, dum la celebro futbala okazis apude.

La soci-politika programo disvastiĝis tra la tuta lando, ĉefe tiu de 16 punktoj. La protesto okazis ankaŭ antaŭ hispanaj ambasadejoj tutmonde antaŭ la balotado kaj en Francio poste.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]