Cartaya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cartaya
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Provinco Onubo (Huelva)
Komarko Okcidenta Marbordo
Poŝtkodo 21450
Retpaĝaro Ayuntamiento de Cartaya
Politiko
Urbestro Juan Antonio Millán Jaldón (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 17 905  (2009)
Loĝdenso 79,09 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 17′ N, 7° 9′ U (mapo)37.2831601-7.1549301Koordinatoj: 37° 17′ N, 7° 9′ U (mapo) [+]
Alto 26 m [+]
Areo 226,4 km² (22 640 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Cartaya (Andaluzio)
Cartaya (Andaluzio)
DEC
Cartaya
Cartaya
Situo de Cartaya

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cartaya [+]
vdr
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio
Komarko de la Okcidenta Marbordo de Huelva.

Cartaya [kartAja] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas cartayeros. La censita populacio en 2009 estis de 17.905 loĝantoj kaj la denseco estas de 79,09 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Cartaya estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Okcidenta Marbordo en la sudokcidenta parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 26 m; je 26,1 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 226.4 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.

Cartaya limas nordokcidente kun Sanlúcar de Guadiana kaj Villanueva de los Castillejos, norde kun Villanueva de los Castillejos, nordoriente kun Gibraleón, okcidente kun Lepe, oriente kun Gibraleón, Aljaraque kaj Onubo, sudokcidente kun Lepe, sude kun Atlantiko kaj sudoriente kun Punta Umbría.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato estas mediteranea, mildigita pro la influo de la maro. La vintroj estas tre mildaj, rare la temperaturoj malsupreniras el nulo kaj ne estas kutime sub 10º; male someroj estas ege varmaj kun averaĝaj temperaturoj en julio kaj aŭgusto de pli da 33º. La jara averaĝa temperaturo estas de 18º. La precipitaĵoj kutime estas malabundaj.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Flecha de El Rompido. Konata ankaŭ kiel Flecha de Nueva Umbría estas longa terkolo de jara kresko de ĉirkaŭ 30 kaj 40 m.

Estas grava forsta areo komponita de etendaj pinaroj (ĉirkaŭ 12.000 hektaroj), juniperoj, novaj plantejoj de eŭkaliptoj kaj kelkaj zonoj, tre malgrandaj, de anzinoj kaj korkokverkoj.

La Flecha de El Rompido estas kreskanta terlango kiu estas disputata de la najbaraj municipoj de Lepe kaj Cartaya.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (oranĝoj, citronoj kaj fragoj) kaj brutobredado. Fiŝkaptado pluas. Sed lastatempe gravas la sektoro de servoj kaj ĉefe de turismo (hoteloj), kaj lastatempe industrio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis fondata ĉe la estuaro de la rivero Piedras ĉe komunikvoja centro. La etimologio estas de fenicoj kaj pro tio similas al KartagoCartagena. La nomo signifus simple "la urbo".

Estas arkeologiaj restaĵoj de la Paleolitiko. Antaŭ la romia epoko jam estis kontaktoj kun fenicoj. En la epoko de Al-Andalus en la 11-a jarcento post la falo de la Regno de Kordobo, tiu areo aprtenis al reglando de Onubo kaj poste al tiu de Sevilo. La areo estis konkerita de kristanoj en la 13-a jarcento kaj konstituiĝis kiel lima teritorio por bremsi la etendon de Portugalio. Dum la 15-a kaj 16-a jarcentoj Cartaya apartenis al senjorlando de la familio Zúñiga. En la 16a jarcento konstruiĝis fortikaĵoj kaj solidiĝis la navigado kaj komerco, ĉefe kun Sevilo. Kelkaj maristoj de Cartaya veturis en la unuaj navigoj de Kristoforo Kolumbo al posta Ameriko. En la 19-a jarcento gravis la fiŝkaptado de tinuso, kiu allogis loĝantojn el Portugalio (ankoraŭ abundas en la loko portugalaj familinomoj). La loĝantaro konsolidiĝis. En 1963 okazis la sendependiĝo el Cartaya de la domaro de Punta Umbría, kiu hodiaŭ estas grava urbo.

Domaroj[redakti | redakti fonton]

Domaroj kiuj formas la municipon de Cartaya
Domaroj Loĝantoj Koordinatoj Distanco (km)
Cartaya 17.905 37° 16′ 59″ N 7° 09′ 17″ U / 37.28306 °N, 7.15472 °U / 37.28306; -7.15472 (mapo) 0
El Rompido 1.600 37° 13′ 04″ N 7° 07′ 20″ U / 37.21778 °N, 7.12222 °U / 37.21778; -7.12222 (mapo) 8
El Portil (Komunumaro kun Punta Umbría) 1.139 37° 12′ 52″ N 7° 03′ 17″ U / 37.21444 °N, 7.05472 °U / 37.21444; -7.05472 (mapo) 11
Fontoj: Instituto Nacional de Estadística (Hispanio) INE, 2010 (informo de 2009), Google Earth

Demografio[redakti | redakti fonton]

La populacio en 2009 estas de 17.905 personoj, komponita de 9.198 viroj kaj 8.707 virinoj. La kresko en la lastaj jaroj gravas, ĉar okazis duobligo de la populacio kiu estis fine de la 1980-aj jaroj danke al pliriĉigo de la agrikulturo, pludaŭro de fiŝkaptado, kaj ĉefe hegemonio de turismo kaj dua loĝejo por loĝantoj de la ĉefurbo.

Demografia evoluo de Cartaya inter 1900 kaj 2009[1]
Tabelo prilaborita por: Wikipedia baze sur la informo de la Instituto Nacional de Estadística, INE-2009
Loĝopiramido

Tiu loĝostrukturo estas tipa en la moderna socio, kun evoluo al maljuniĝo de la populacio kaj malpliigo de la naskindico.

Urbodomo.
Enmigrantoj

La eksterlandedevena populacio censita en 2009 estas de 3.197 loĝantoj, kiu estas 17 % de la totala censo, tre supera al la nacia kaj regiona averaĝo; estas la plej multnombraj ŝtatanecoj tiuj de Maroko (876 loĝantoj), de Rumanio (1.003) kaj de Ekvadoro (120).[2]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 4 plaĝoj (3 km)
  • Preĝejo
  • Monaĥejo de la Triunuo
  • Ermitejo de Sankta Maria
  • Kastelo de familio Zúñiga
  • Lumturoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.ine.es/jaxi/menu.do?type=pcaxis&path=/t20/e245/p05&file=inebase Arkivigite je 2022-02-20 per la retarkivo Wayback Machine Explotación estadística del Padrón. Series históricas. Cartaya, Instituto Nacional de Estadística (INE) España, konsultita la 18-an de aprilo de 2010.
  2. http://www.ine.es/jaxi/tabla.do?path=/t20/e245/p05/a2009/l0/&file=00021003.px&type=pcaxis&L=0 Población por sexo, municipios y nacionalidad (principales nacionalidades). Cartaya (2009), ine.es, konsultita la 17-an de aprilo de 2010.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • GARRIDO PALACIOS, MANUEL. Cartaya. Lunwerg editores. Barcelona (2002) ISBN 84-7782-953-5
  • VV.AA. Descripción del fondo municipal de Cartaya. Exmo. Ayuntamiento de Cartaya.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]