Santa Bárbara de Casa

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.

Santa Bárbara de Casa
Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Andaluzio
Provinco Onubo
Urbestro Gonzala Gómez Santos (PSOE)
Retpaĝaro www.santabarbaradecasa.es
Demografio
Loĝantaro 1.160  (2009)
Loĝdenso 7,89 loĝ./km2
Geografio
Areo 147
Map of Santa Bárbara de Casa (Huelva).png
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Santa Bárbara de Casa estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio.

Enhavo

Loĝantoj [redakti]

La loĝantoj nomiĝas caseños. La censita populacio en 2009 estis de 1.160 loĝantoj kaj la denseco estas de 7,89 loĝ/km². Inter 1900 kaj 1950 kreskis la populacio ĝis 1.131 loĝantoj en 1.900 kaj 2.466 en 1.940. Post tio elmigrado senhomigis la areon, kaj en 1.970 estis jam nur 1.650 loĝantoj. Kaj en 1.981 ĉirkaŭ 1.400.

Situo [redakti]

Santa Bárbara de Casa estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Andévalo en la okcidenta parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 316 m; je 80 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 147 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 48' N, 7º 11' Ok. Ĝi limas norde kun Rosal de la Frontera, sude kun Puebla de Guzmán, oriente kun Cabezas Rubias, okcidente kun Paymogo kaj Portugalio.

Ekonomio [redakti]

Agrikulturo kaj brutobredado. Tradicie abelbredado (mielo kaj vakso).

Historio [redakti]

Estis setlejoj el prahistorio, ĉar estas dolmeno de La Zarcita en la municipa teritorio. Ekzistis tiam (Ĥalkolitiko) domaro kun fortikaĵo.

En 1504 Santa Bárbara de Casa ricevis la kategorion de vilaĝo. Antaŭe estis formata de du domaroj nome El Hornacho kaj Los Palacios kiuj finfine unuiĝis. Santa Bárbara de Casa aperas fine de la 16a jarcento kun populacio de 72 vecinos (anoj), kiuj korespondas al faktaj 360 loĝanoj proksimume.

Vidindaĵoj [redakti]

Notoj [redakti]